Internacia Junulara Kongreso

Esperanto-renkontiĝo de junuloj
Okazoj > Internacia Junulara Kongreso

Internacia Junulara Kongreso, mallonge IJK estas la ĉiujara granda junulara renkontiĝo de TEJO, ĉiujare en alia lando. IJK-n organizas (ideale) TEJO kun (ĉiam alia) loka teamo, do kvankam la baza strukturo estas ĉiam sama, ĉiujare IJK havas iom alian guston.

IJK 2019 okazis en Slovakio

Vidu la retejon de aktuala IJK kaj bazajn informojn ĉe TEJO.

Programo redakti

La programo konsistas de amuza parto (akvobatalo, ekskursoj, tablaj ludoj...), eduka parto (prelegoj, atelieroj, trejnadoj...) kaj movada parto (kunsido de la TEJO-komitato, kunsidoj de komisionoj...). Foje okazas ankaŭ rilato kun eksteraj instancoj, ekzemple oficiala malfermo en urba halo kun ĉeesto de urbestro. Sed ja, partopreno en la programo ne estas deviga kaj multaj homoj kreas sian propran programon kun siaj malnovaj aŭ novaj amikoj.

Lastaj IJK-j redakti

jaro (numero) dato lando urbo loka lingvo
2024 (80-a) somero 2024 Litovio Šventoji litova
2023 (79-a) 5-a - 12-a de aŭgusto 2023 Italio Lignano Sabbiadoro itala
2022 (78-a) 20-a - 27-a de aŭgusto 2022 Nederlando Westelbeers nederlanda
2020 (76-a) somero 2020 Nederlando Someren nederlanda
2019 (75-a) 28-a de julio 2019 - 4-a de aŭgusto 2019 Slovakio Liptovský Hrádok slovaka

Vidu ankaŭ redakti