Hortobágy
Hortobágy
Ĉefvojo ĉe Hortobágy
Lando Hungario
Regiono Orienta Hungario
Loĝantaro 1 470

Hortobágy [hortobAdj] estas vilaĝo kaj ankaŭ Nacia parko en orienta parto de Hungario. Por eksterlandanoj Hortobágy estas la primara vidindaĵo en Hungario.

Kompreni redakti

Hortobágy situas sur ebenaĵo laŭ rojo same nomata Hortobágy. Hajdúszoboszló troviĝas 24, Hajdúböszörmény 29, Tiszafüred 30, Debrecen 36, Budapeŝto 159 kilometrojn (aere).

Historio redakti

 
Vilaĝo Hortobágy
 
Vilaĝdomo
 
Nacia parko

La unua mencio pri la rojo okazis en 1009, pri la komunumo en 1067, kiu verŝajne neniiĝis pro la tatara invado (1241). Poste tiu areo estis loĝata nur sporade, plejparte tie vivis kaj ne loĝis pluraj paŝtistoj (ŝafistoj, bovistoj, ĉevalistoj). La areo apartenis al Debrecen. En 1699 estis konstruita gastejo kun rajto doganprena. Inter 1827 kaj 1833 estis konstruita la naŭapertura ponto, kiu iĝis simbolo de la areo. Ekde 1892 bestofoiro okazas havanta la nomon ponta foiro. En 1891 ankaŭ fervoja linio estis konstruita. En la 20-a jarcento ankaŭ kelkaj loĝdomoj konstruiĝis, fine vilaĝo estis deklarita en 1966. Intertempe en la frua socialismo Hortobágy estis deportejo, kie oni kolektis "malamikojn de la popolo", ili estis trudkamparanoj. La areo estis ŝtata bieno, tiutempe oni konstruis la fiŝlagojn. La necesa akvo venas el rivero Tiso helpe de kanalo. Nacia parko Hortobágy estis deklarita en 1973, parto de Monda Heredaĵo en 1999.

Klimato redakti

Hortobágy troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la precipitaĵo estas iomete pli malgranda.

Eniri redakti

Hortobágy estas bone alirebla voje kaj trajne.

Eniri avie redakti

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Debrecen, la nacia flughaveno en Budapeŝto.

 
Fervoja haltejo
 
Stacio de etŝpura fervojo

Eniri trajne redakti

Hortobágy havas haltejon laŭ fervoja linio inter Füzesabony kaj Debrecen. Estas ankaŭ etŝpura fervojo.

Eniri voje redakti

Hortobágy situas laŭ ĉefvojo inter Füzesabony kaj Debrecen.

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Hortobágy havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj.

Publika transporto redakti

En Hortobágy ne funkcias publika transporto, la vilaĝo estas malgranda.

Transportiĝi aŭte redakti

La turistoj alvenas per aŭtobusoj aŭ aŭtoj.

Vidi redakti

 
Ekumena preĝejo
 
Birdohospitalo
  • naŭapertura ponto 167 metrojn longa.
  • ĉeponta foiro ĉiujare
  • muzeo
  • bestohospitalo pri birdoj
  • ekumena preĝejo

Fari redakti

  • ekskursi en la nacia parko

Aĉeti redakti

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Hortobágy.

Vendejetoj redakti

  • Élelmiszer bolt Hortobágy
  • Bálega Bolt Hortobágy
 
Restoracio

Manĝi redakti

  • Hortobágyi Csárda

Trinki redakti

Same, kiel manĝi.

Loĝi redakti

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj redakti

  • Hortobágy Puszta Kemping
  • Ökotúra Vendégház és Kemping

Hosteloj redakti

  • Petőfi Sándor Általános Iskola és Kollégium

Hoteloj redakti

  • Hortobágyi Kemencés Vendégház
  • Sóvirág Vendégház
  • Sasfészek - Falusi szálláshely
  • Hegedüs Major
  • St. Hubert Vendégház

Sekureco redakti

  • Hortobágy konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Proksime estas Debrecen, Hajdúszoboszló kaj Hajdúböszörmény.

Rimarkoj redakti

 
Putoj en Hortobágy
 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.