| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Orienta Hungario | |
Loĝantaro | 23 873 | |
Hajdúszoboszló [hajdUsoboslO] estas urbo kaj signifa kuracbanloko en orienta parto de Hungario.
Kompreni
redaktiHajdúszoboszló situas sur ebenaĵo. Debrecen troviĝas 20, Tiszafüred 51, Szolnok 95, Budapeŝto 177 kilometrojn (aere).
Historio
redaktiLa unua hungara mencio pri Hajdúszoboszló okazis en 1075. Ĝi evoluis, ĉar situis laŭ komerca vojo inter Transdanubio kaj Esztergom. En 1606 hajdukoj (komprenu soldatoj) alvenis amase, ili havis aŭtonomion kaj nobelecon, tamen kelkfoje la turkoj prirabis la urbeton. En 1925 oni trovis termalan akvon, kiu kaŭzis grandan ŝanĝon. Hajdúszoboszló apartenas al la plej konataj hungaraj kuracbanlokoj. En 1946 oni deklaris la termalan banejon kuracbanejo.
Klimato
redaktiHajdúszoboszló troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la precipitaĵo estas iomete pli malgranda.
Eniri
redaktiHajdúszoboszló estas bone alirebla voje kaj trajne, eĉ aere.
Eniri avie
redaktiLa plej proksima internacia flughaveno funkcias en Debrecen, la nacia flughaveno en Budapeŝto.
Eniri trajne
redaktiHajdúszoboszló situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Debrecen. Ĉiuj vagonaroj haltas.
Eniri voje
redaktiHajdúszoboszló situas laŭ ĉefvojo inter Budapeŝto kaj Debrecen, sed aŭtovojo estas proksime. La ĉefvojo preteriras, tial la trafiko ne ĝenas la internan urboparton.
Transportiĝi
redaktiTransportiĝi perpiede
redaktiHajdúszoboszló havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. Estas ankaŭ piedira zono.
Publika transporto
redaktiEn Hajdúszoboszló 3 lokaj aŭtobusaj linioj liveras la pasaĝerojn.
Transportiĝi aŭte
redaktiHajdúszoboszló havas urban vojreton por aŭtoj, tamen pro la granda fremdultrafiko ofte estas parkumi malfacile.
Vidi
redakti- w:eo:Kalvinana preĝejo (Hajdúszoboszló)
- w:eo:Urbodomo de Hajdúszoboszló
- aliaj kristanaj kirkoj
- Muzeo Stefano Bocskai
- Internacia Moderna Muzeo
- Potista muzeo
Fari
redakti- bani en la termala banejo
Aĉeti
redaktiLa plej necesaj vendejoj troviĝas en Hajdúszoboszló.
Vendejaroj
redakti- Hajdúszoboszló Hipermarket Tesco
- Penny Market Áruház Hajdúszoboszló
- Aldi élelmiszer áruház Hajdúszoboszló
- SPAR szupermarket Hajdúszoboszló
- Dózsa COOP Áruház Hajdúszoboszló
Manĝi
redakti- Mirage étterem
- Nelson Étterem és Cukrászda
- Szilfa Étterem
- Tuba Tanya
- Nr8 Étterem
- Karikás Étterem és Hotel
- Restaurant Korona
Trinki
redaktiSame, kiel manĝi.
Loĝi
redaktiEstas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj
redakti- Thermal Camping
- Hajdú Camping
Hosteloj
redakti- ne trovita
Hoteloj
redakti- Hotel Silver****
- Hotel Délibáb****
- Hotel Aurum Family****
- Nelson Hotel****
- Hunguest Hotel Aqua Sol****
- Barátság Spa & Wellness Hotel***
- Hotel Négy Évszak Superior***
- Park Hotel Ambrózia***
Sekureco
redakti- Hajdúszoboszló konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto
redaktiLokaj esperantistoj
redaktiKonsulejoj
redaktiViziti plu
redaktiProksime estas Debrecen kaj Hortobágy.