| |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Orienta Hungario | ||
Loĝantaro | 10 745 | ||
Tiszafüred estas malgranda urbo kaj somera ripozejo, banloko en orienta parto de Hungario.
Kompreni redakti
Tiszafüred situas sur ebenaĵo laŭ maldekstra bordo de Tiso. Mezőkövesd troviĝas 26, Hortobágy 30, Eger 43, Debrecen 65, Budapeŝto 130 kilometrojn (aere).
Historio redakti
Arkeologoj trovis restaĵojn el la hungara ŝtatfondiĝo (1000), sed la unua mencio pri fiŝkaptista vilaĝo okazis en 1273. Tamen en 1264 estas mencio pri tre proksima vilaĝo kun doganprena rajto, kies tasko estis helpi la trapasojn tra la rivero. Dum dominado de turkoj la loko senhomiĝis kvinfoje. En 1744 Füred ricevis la rangon opidumo, en 1833 stabila ponto estis konstruita. Tio kreis viglan komercadon. Dum la socialismo aperis la industrio. La urbeto ricevis urban statuson en 1984. Inter 1558-1871 la komunumo estis kampurbo kaj ekde 1969 urbo. Pli granda ŝanĝo okazis en 1973, oni konstruis artefaritan lagon per digoj, Tiszafüred estis la plej grava urbo laŭ la bordo, kvazaŭ ĉefurbo. Oni trovis ankaŭ termalan kuracakvon.
Klimato redakti
Tiszafüred troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la precipitaĵo estas iomete pli malgranda.
Eniri redakti
Tiszafüred estas bone alirebla voje kaj trajne, foje ŝipe.
Eniri avie redakti
La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto, estas ankaŭ en Debrecen kun pli malgranda trafiko.
Eniri trajne redakti
Tiszafüred situas laŭ fervoja linio Füzesabony-Debrecen, krome estas flanka linio el Karcag.
Eniri voje redakti
Tiszafüred situas laŭ vojo inter Füzesabony-Debrecen, krome estas vojo al Törökszentmiklós.
Eniri ŝipe redakti
Haveno de Tiszafüred akceptas precipe ekskursajn ŝipojn, sed estas granda trafiko de boatoj, ŝipetoj.
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede redakti
Tiszafüred havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. Estas aparta bicikla ponto tra la rivero 200 metrojn longa.
Publika transporto redakti
En Tiszafüred unusola aŭtobusa linio funkcias loke. El aliaj vilaĝoj kaj urboj alvenas longdistancaj aŭtobusoj.
Transportiĝi aŭte redakti
Tiszafüred havas urban vojreton por aŭtoj.
Vidi redakti
- w:eo:Kalvinana preĝejo (Tiszafüred) kun kelkaj mezepokaj partoj
- aliaj kristanaj kirkoj
- sinagogo (1912, nun vendejego)
- urbodomo (1896)
- kastelo (1920)
- muzeo
- termala banejo
Fari redakti
- bani en la termala banejo
Aĉeti redakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Tiszafüred.
Vendejaroj redakti
- Penny Market Tiszafüred, Ady Endre u.; Húszöles út 16.
- SPAR szupermarket Tiszafüred, Ady Endre u. 14.
- CBA Tiszafüred, Igari Út 18.
- COOP Szolnok Zrt Tiszafüred, Baross utca 32; Debreceni út 59.
Manĝi redakti
- HelloHal Halfalatozó
- Park Étterem
- Molnár Vendéglő
- Hotel Hableány Étterem
- Patkós csárda
- Freitag étterem
- Nemzeti Étterem
- Öreg Halász Étterem
Trinki redakti
Same, kiel manĝi.
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
- Thermal Kemping Tiszafüred
- Tóparti Camping Tiszafüred
- Albatrosz Kemping
- Horgász és Családi Camping
- Dieter's Camping Tiszafüred
- Tisza Kemping
Hosteloj redakti
- Pepita Ifjúsági Szálló
Hoteloj redakti
- Tisza Balneum Hotel****
- Hableány Hotel***
- Tiszavirág Panzió és Üdülőközpont
- Boró Apartman
- Szitakötő Panzió
- Nádas Panzió
- Lakóhajó úszóház
Sekureco redakti
- Tiszafüred konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Proksime estas Mezőkövesd, Hortobágy.
Rimarkoj redakti