Flughavenoj en Belorusio

Listartikolo en Vikipedio

Listo de la flughavenoj de Belorusio, dividitaj laŭ regiono. ĉiuj flughavenoj estas kunligitaj inter ili pere de la kompanio Belavia Belorussian Airlines kiu estas la ĉefa internacia flugkompanio de Belorusio.

Voblasc' de Brėst redakti

Internacia Flughaveno de Brėst: La flughaveno situas proksime al la limo kun Pollando kaj estas kunligita al la urbo per planita bussistemo. Ĝi ĉefe ofertas flugojn al Rusujo kaj Egiptujo.


Voblasc' de Homel' redakti

Flughaveno de Homel Malgraŭ ĝi servas la duan plej grandan urbon en la lando, en la lastaj jaroj ĝi suferis redukton de la oferto de flugoj, kiuj limiĝas al konektado de ĝi kun Turkio, Rusio kaj Egiptujo nur en iuj momentoj de la jaro.


Voblasc' de Hrodna redakti

Flughaveno de Grodno-Obukhovo La flughaveno ne havas ampleksan gamon de konektoj malgraŭ sia grandeco. Estas busa konekto, kiu konektas ĝin al la centro de Hrodna. Ĝi estas la nabo de la kargokompanio Grodnoavia.


Voblasc' de Minsk redakti

Nacia Flughaveno de Minsk Ĝi estas la ĉefa flughaveno de la nacio kaj ankaŭ la plej okupata internacie. Ĝi ofertas ligojn al plej multaj celoj en Eŭropo. La nacia aviadkompanio Belavia ĉefe funkcias ĉi tie. Oftaj flugoj funkcias de Helsinko, Moskvo, Vieno, Rigo, Milano - Malpensa kaj Romo - Fiumicino kaj aliaj Eŭropaj ĉefurboj.

La flughaveno atingeblas per aŭtobuso per la ekspresa linio Minsktrans n-ro 300 kun kosto de 4 belorusaj rubloj kaj daŭra unu horo. Ekzistas ankaŭ aliaj busservoj de la urbocentro ĝis la flughaveno.
La flughaveno ofertas taksian sistemon, kiu kun kosto de ĉirkaŭ 40 belorusaj rubloj permesas al vi atingi la flughavenon post ĉirkaŭ 45-50 minutoj.


Voblasc' de Mahilëŭ redakti

Flughaveno de Mahilëŭ Ĝi estas malgranda enlanda flughaveno, kiu ofertas ĉartajn konektojn kun Bulgario laŭsezone.


Voblasc' de Vicebsk redakti

Internacia Flughaveno de Vitebsk Vostochny Ĝi estas malgranda flughaveno, kiu ofertas internaciajn flugojn laŭsezone.