Breŝo (itale: Brescia /'breŝa/) estas urbo en Lombardio en norda Italio, kun ĉirkaŭ 200mil loĝantoj. Ĝi situas en la norda parto de la Pada Ebenaĵo, proksime al la Antaŭalpoj.
Kompreni redakti
Kvankam estas gravaj monumentoj el ĉiuj epokoj, elstaras en Breŝo la konstruaĵoj faritaj de la Lombardoj kiam ĝi estis duklanda ĉefurbo (frua mezepoko). Pro tio Unesko elektis gravajn monumentojn de la Lombardoj en Breŝo, en Friulo, en Spoleto, en Benevento kaj en aliaj lokoj kaj deklaris ilin parto de la Monda Heredaĵo.[1][2]
Historio redakti
La antikva Brixia estis ĉefurbo de tribo de Keltoj, Cenomani. La nomo mem estas verŝajne el la kelta, kaj signifas "krutaĵo".
Ekde 42 a.K. Brixia iĝis oficiale romia urbo. Post la falo de la Romia Imperio ĝi estis mallonge sub la Ostrogotoj, sed baldaŭ ĝi estis kaptita de la Lombardoj, kiuj fariĝis ĝin ĉefurbo de grava duklando ekde 568.
Post la malvenko de la Lombardoj kontraŭ Karolo la Granda, en 774 la duklando iĝis graflando de la Sankta Romia Imperio. Ekde ĉirkaŭ la jaro 1000, Breŝo estis sendependa komunumo. Dum la 14-a jarcento ĝi estis sub Milano; post 1426, sub Venecio; de 1815 al 1859 sub Aŭstrio.
Klimato redakti
Aliri redakti
Aliri avie redakti
Estas flughaveno en Breŝo, malferma tamen nur al nekomercaj flugoj.
Proksimaj utilaj flughavenoj estas:
Aliri trajne redakti
Breŝo kuŝas sur la fervojo Milano-Verono-Venecio.
Trajnoj de Milano bezonas ĉ. 30 minutojn (altrapidaj) aŭ iom pli ol 1 horon (ordinaraj); veturoj estas oftaj. Eblas vojaĝi trajne de/al Torino, Ĝenovo, Francio kaj Svislando kun ŝanĝo en Milano.
Trajnoj de Verono bezonas ĉ. 35-50 minutojn; veturoj estas oftaj. Kelkaj trajnoj kunligas Breŝon kun Venecio senŝanĝe. Eblas vojaĝi trajne de/al Bolonjo, Florenco, Romo, Germanio, Aŭstrio kun ŝanĝo en Verono; estas ankaŭ malmultaj rektaj trajnoj.
Aliri buse redakti
Aliri bicikle redakti
Aliri aŭte redakti
La aŭtoŝoseo Serenissima (A4), kunliganta Milanon al Venecio, estas konvena vojo por atingi Breŝon aǔte. Alia malpli grava aŭtoŝoseo, A21, kunligas la urbon suden rekte al la aŭtoŝoseo del Sole (A1, Milano-Bolonjo-Florenco-Romo-Napolo).
Moviĝi redakti
Piediri redakti
Publika transporto redakti
Estas metroa linio en Breŝo, longa 13km (17 haltoj).
Veturi aŭte redakti
Bicikli redakti
Vidi redakti
10 - Malnova Katedralo (Duomo Vecchio)
10 - Nova Katedralo (Duomo Nuovo)
11 - Sankta Johano la Evangeliisto (San Giovanni Evangelista)
15 - Monaĥejo Sankta Julia (Monastero di Santa Giulia)
20 - Palaco Broletto
21 - Horloĝa Turo (Torre dell'Orologio)
25 - Kastelo (Castello)
29 - Tombo de la Hundo (Tomba del Cane)
30 - Kapitolo (Capitolium)
Fari redakti
Aĉeti redakti
Vendejaroj redakti
Manĝi redakti
Trinki redakti
En la provinco fama ŝaŭma vino Franciacorta estas produktata.
Loĝi redakti
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
Hoteloj redakti
Sekureco redakti
Esperanto redakti
En 2022 okazos en Breŝo la Itala Esperanto-Kongreso.
Lokaj esperantistoj redakti
Aktivas en Breŝo ekde 1922 la Breŝa Esperanto-Grupo.
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
- Mantuo (Mantova)
- Garda-lago (Lago di Garda)
- Lago de Iseo (Lago d'Iseo)
Rimarkoj redakti
- ↑ Unesco - Longobards in Italy (angle, france)
- ↑ I Longobardi in Italia (itale)