ĉefurbo de Etiopio
(Alidirektita el Adisabebo)
Tero > Afriko > Orientafriko > Etiopio > Centretiopio > Adis-Abebo
Adis-Abebo
Adis-Abebo
(Addis Ababa)
Vido de la urbocentro ĉirkaŭ Meskele-placo
Lando Etiopio
Loĝantaro 3.945.000 (2023)
Alto 2.355

Adis-Abebo (internacie Addis AbabaAddis Abeba; amhare: አዲስ አበባ /adˈdis ˈabəba/) estas la ĉefurbo de Etiopio. Kun ĉirkaŭ 4 milionoj da loĝantoj, ĝi estas senkompare la plej granda urbo en Etiopio.

Kompreni redakti

La urbo situas ĉe la piedo de la monto Entoto, je meza alteco de 2.350 m s.l.m.

Antropika geografio

Laŭ la censo-datenoj (2007) kompilitaj fare de la Etiopa Instituto de Statistiko, Adis-Abebo havis totalan populacion de 2,739,551 kiuj vivis en 628.984 loĝejoj, kio tradukiĝas en mezumon de po 5.3 homoj por domo. Ĉiuj etiopaj etnoj estas reprezentitaj en Adis-Abebo, la plej grandaj grupoj estas la Amhara (47.0%), Oroma (19.5%), Guraĝa (16.3%), Tigraja (6.18%), la Lima (2.94%) kaj Gama (1,68%).

Lingvoj parolataj kiel denaskaj lingvoj inkluzivas la amharan (71,0%), afan-oromon (10,7%), Guraĝan (8,37%), Tigrajan (3,60%), Siltan (1,82%) kaj gaman (1,03%).

La religio kun la plej granda nombro da kredantoj en Adis-Abebo estas la etiopa ortodoksa kun 74,7% de la populacio, dum 16,2% estas islamaj, 7,77% protestantaj kaj 0,48% katolikaj.

Historio redakti

Adis-Abebo estis fondita en 1886 fare de Menelik II, tiam reganto de la regno de Ŝoao. La antaŭa loĝejo de Menelik, Entoto, estis sur la monto ĵus norde de aktuala Adis-Abebo kaj servis strategian funkcion kiel Ancober, la ĉefurbo de Ŝoao inter la 18-a kaj 19-a jarcentoj.

La loko plaĉis al la edzino de Menelik, reĝino Taytu, kiu havis domon konstruita proksime de la termofontoj de Filwoha. Menelik vastigis la domon de sia edzino en palacon.

Grava problemo por la evoluo de la grandurbo estis la manko de brulligno. Por venki la ĝenon oni plantis multajn arbojn, precipe eŭkaliptojn.

En 1892, tri jarojn post la kronado de Menelik II, la grandurbo estis proklamita la ĉefurbo de la Etiopa Imperio.

Ekde 1900, la urbo spertis rapidan urban evoluon, kiel konstatite per kelkaj konstruaĵoj de la tempo kaj en la sekvaj jardekoj ĝi establis sin kiel la plej gravan ekonomian centron de Etiopio.

De majo 1936 ĝis majo 1941 la urbo estis okupita fare de la italaj armetrupoj.

Ekde 1958 Adis-Abebo loĝigas la ĉefsidejon de la Ekonomia Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Afriko (ECA) kaj, ekde 1963, la ĉefsidejon de la Organizo de Afrika Unueco. Tial ĝi estas moknomita "diplomatia ĉefurbo de Afriko".

Klimato redakti

La averaĝa temperaturo en Adis-Abebo estas ĉirkaŭ 15 °C en decembro kaj ĉirkaŭ 18 °C en majo. Julio kaj aŭgusto, la monatoj de pluvegoj, havas averaĝajn temperaturojn ĉirkaŭ 15-16 gradoj. La plej malaltaj minimumoj (5-6 °C) okazas en novembro kaj decembro. Ĉi tiu klimato estas plejparte diktita de la alteco de la urbo.

Aliri redakti

Aliri aviadile redakti

La internacia flughaveno de Adis-Abebo estas nur ĉ.10 km for de la urbocentro, en la kvartalo "Bole". IATA-kodo: ADD.
Retejo: Addis Ababa Ethiopia Bole Airport.

Aliri trajne redakti

Estas trajno de Ĝibutio. La veturo ĝis Adis-Abebo daŭras ĉirkaŭ 12 horojn.

Aliri buse redakti

Aliri aŭte redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
Mapo de Adis-Abebo


Fari redakti

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.