Ŝablono-Diskuto:Skemo por urbo

Latest comment: antaŭ 2 monatoj by Rdelre in topic Ŝanĝoj bazitaj sur antaŭaj diskutoj

Ŝanĝoj bazitaj sur antaŭaj diskutoj redakti

Antaŭ preskaŭ du jaroj ĉe la paĝo Vikivojaĝo-Diskuto:Sekcioj mi proponis kelkajn ŝanĝojn pri la sekcioj "Eniri" kaj "Transportiĝi" de la Skemo por Urbo. Partoprenis en la diskuto nur la uzanto @Canicjusz, sed la nombro de aktivaj uzantoj en la esperanta Vikivojaĝo estas malgranda, do du uzantoj estas jam grava procento. Mi tamen invitas @KuboF Hromoslav, @Tiguliano, @Venca24 ktp aldoni pluajn vidpunktojn.

Pro la longa tempo pasinta, mi kredas ke indas almenaŭ provizore apliki la ŝanĝojn proponitajn de mi ("eniri" -> "aliri", "transportiĝi" -> "aliĝi"), kun la rimarkoj de Canicjusz (vidu la originan diskuton). Tion mi nun faris. Bonvolu sciigi se vi ŝatas la nunan korektitan version, aŭ vi emas korekti ĝin alimaniere.

Dankon! Rdelre (diskuto) 15:52, 20 feb. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Skemo por urbo".