Vikivojaĝo:VikiPrintempo COE 2021/Reguloj

Konkurso   Reguloj   Partoprenu!   Vikipedio Vikipedio   Diskuto   alilingve    

Resumo: Novaj aŭ plilongigitaj artikoloj, pri Centra kaj Orienta Eŭropo (en vasta senco), en Vikipedio kaj Vikivojaĝo, bona kvalito, redaktitaj inter la 21-a de Marto 2021 0:00 kaj la 30-a de Aprilo 2021 23:59 UTK, ne listo, en Vikivojaĝo vi gajnas 2-oble da poentoj.

  1. Tempo: 21-a de Marto 2021 0:00 ĝis la 30-a de Aprilo 2021 23:59 UTK (inklude).
  2. Temo: pri Centra kaj Orienta Eŭropo (landoj Albanio, Armenio, Aŭstrio, Azerbajĝano. Belorusio, Bosnio kaj Herzogovino, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hungario, Kartvelio, Kazaĥio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Malto, Moldavio, Montenegro, Nord-Makedonio, Pollando, Rumanio, Rusio, Slovakio, Slovenio, Turkio kaj Ukrainio, la teritorioj Baŝkirio, Tatario kaj Don-regiono, la komunumoj Erzja, Krim-tatara kaj Soraba kaj la teritorioj kun disputata statuso Abĥazio, Ĉednestrio, Kosovo, Krimeo, Montara Karabaĥo kaj Sud-Osetio).
    • Esperanto: akceptata, sed devas rilati al la regiono.
  3. Vikiaj kriterioj: artikoloj plenumas kutimajn kriteriojn; specife en Vikipedio temas pri menciindaj temoj; en Vikivojaĝo estas verkitaj juste.
  4. Lingva nivelo: lingva stilo estas natura kaj flue legebla, ne enhavas multajn gramatikajn, literumajn kaj similajn erarojn.
  5. Tradukoj: akceptataj (inklude reviziitajn maŝinajn tradukojn).
  6. Listoj: neakceptataj.
  7. Poentoj:
    • Se la artikolo estas frazlibro en la Vikivojaĝo, de ĝia grandeco estas unue dekalkulitaj 10 000 bitokoj (kio respondas al norma skeleto de frazlibro).
    • Vikipedio: 1 poento kontraŭ 1 000 bitokoj.
    • Vikivojaĝo: 2 poentoj kontraŭ 1 000 bitokoj.
    • Poentoj de Vikipedio kaj Vikivojaĝoj sumiĝas.
    • Se artikolo parte ne plenumas iujn suprajn kriteriojn, organizanto donos poentojn laŭ procentaĵo de artikolo, kiu plenumas la kriteriojn (laŭ sia takso).
  8. Organizantoj: rajtas partopreni; ne ricevas premion.