Vikivojaĝo:Diskutejo/arkivo/2017

Ŝablono:Arkivo de diskutoj

Ruĝaj ligiloj redakti

Saluton! Mi komencis kontribui... sed verŝajne ne tre lerte. Mi demandas: ĉu ligiloj estos intervikiaj aŭ Vikivojaĝo enhavos la samajn artikolojn kiel Vikipedio? Ekz. mi aldonis al la artikolo pri Braziljo informon pri Brazila Esperanto-Ligo, kio estigis ruĝan ligilon. Ĉu devos do ekzisti ĉi tie artikolo pri ĝi? Dankon! Amike, Vikiano (talk) 18:08, 21 December 2016 (UTC)

Mi pensas ke nur se la paĝo estas pri turista interesaĵo oni devas krei paĝojn tie ĉi. Do, se vi volas priskribi kiel alveni al aŭ kontaktigi BEL, kreu la paĝon. Se nia celo estas nur informo (historia, ktp.), ni uzu rektan ligilon al Vikipedio. Ni povas krei ŝablonon por uzi alian koloron por tiaj ligiloj al Vikipedio, anstataŭ uzi la bluan (kiu restus por internaj ligiloj). CasteloBrancodiskuto 18:57, 5 January 2017 (UTC)
Laŭ mia ĝenerala percepto (de alilingvaj Vikivojaĝoj), ni verku nur pri areojn (kaj pri veturtemoj (ekz. kiel veturi malmultekoste) kaj itineroj), ne pri unuopaj objektoj. Do informoj pri BEL tute taŭgus por la sekcio "Esperanto" en Brazilo kaj en Braziljo, sed ĝi ne havu sian propran artikolon. Simile la artikolo Braziljo menciu la faman statuon de Kristo, klarigu kiel alveni al ĝi, sed ni ne havu artikolon specife pri la statuo. --KuboF (talk) 22:28, 5 January 2017 (UTC)

Kutimaj sekcioj redakti

Artikolpaĝoj ordinare enhavas kutimajn sekciojn. En Vikipedio ekz. artikoloj enhavas almenaŭ tri: Vidu ankaŭ, eksteraj ligiloj kaj referencoj. En Vikivojaĝo indus kutime aldoni Esperantan turismon (por informoj pri monumentoj, kluboj, kunvenoj, eventoj, kongresoj) kaj Kuriozaĵoj. Mi agis tiel je la artikolo pri Braziljo... mi aldonis Esperantan turismon. En la artikolo Ameriko mi aldonos "Kuriozaĵon" (ekz. ke maizo devenas de Ameriko). Vikiano (talk) 18:52, 22 December 2016 (UTC)

Laŭ mi indas krei skemojn de artikoloj kun interkonsentitaj nomoj de sekcioj kaj eventuale aliaj aferoj. Tio helpas al vojaĝantoj pli facile trovi tion, kion ili serĉas (en artikolo X tio estis en la sekcio A, do en la artikolo Y tio estos same en la sekcio A) kaj ankaŭ al novaj redaktantoj. Antaŭ kelka tempo mi multe okupiĝis pri Vikivojaĝo:Skemo por frazlibro, kiu estas baze preta (sed uzante ĝin praktike mi kaptis iujn problemojn, kiujn mi iam ne tuj solvos). Ekz. en la slovaka Vikivojaĝo estas tabela superrigardo de sekcioj. Tamen, dum transprenado de tia afero indas memori pri adapto al Esperantaj cirkonstancoj. Laŭ mi, ni nun povus pli konceptriĝi pri Vikivojaĝo:Skemo por urbo por povi ĝin ekuzi en ĉiuj paĝoj pri urboj. --KuboF (talk) 22:44, 5 January 2017 (UTC)
Mi konsentas! Provizore (aŭ definitive) la skemo estas sufiĉe kompleta. =) Vikiano (talk) 16:55, 8 March 2017 (UTC)

Rezulto de la karavana vojaĝo redakti

La sukceso la karavana vojaĝo parte dependas de diskonigo de la rezulto. Kiam ĝi aperos? Frate, Vikiano (talk) 06:28, 10 January 2017 (UTC)

Laŭ informo el la Telegrama grupo ĝi do aperos baldaŭ. Vikiano (talk) 16:55, 8 March 2017 (UTC)

Pasporta Servo loĝejoj redakti

Mi pensas, ke indas enhavigi PS-informon en paĝojn pri lokoj. Certe ne temus pri personaj adresoj kaj nomoj, sed almenaŭ nombro da loĝejoj kaj rilata ligilo al la PS retejo. Kion la komunumo pensas pri tiu ideo? NMaia (talk) 18:47, 15 January 2017 (UTC)

Jes, certe! Mi tute same opinias! Mi nur ne elpensis manieron tion efektivigi... Tamen la ideo mem estas ege bona, tiom pli nun, kiam Vikivojaĝo startas. Frate, Vikiano (talk) 13:25, 26 January 2017 (UTC)
Mi konsentas! Mi iam eĉ uzis la (neekzistantan) ŝablonon Ŝablono:Pasporta Servo gastigantoj (ĝi estas uzata nur en Slovakio). --KuboF (talk) 14:11, 27 January 2017 (UTC)
@KuboF: ĉu vi scias kiel oni povus ekscii pri la nombro de PS-anoj en lokoj? La oficiala retejo mem ne ŝajnas multe fidebla, vidu la serĉrezulton por Nara: https://pasportaservo.org/esplori/nara/ NMaia (talk) 16:31, 6 February 2017 (UTC)
Hmm, tiu rezulto vere estas stranga... Pli bonan manieron ol kontroli en la retejo mi ne konas. Ja, la retejo certe povus pliboniĝi, ekz. mem montri la nombron en la serĉopaĝo (kaj ĉiu ajn povas proponi tiajn modifojn en https://github.com/tejoesperanto/pasportaservo ). --KuboF (talk) 22:40, 28 February 2017 (UTC)

Novaĵo: La ŝablono {{Pasporta Servo gastigantoj}} jam funkcias. Ĝi povus funkcii iom pli bone, sed por nun (espereble) sufiĉas. --KuboF (talk) 22:40, 28 February 2017 (UTC)

Ja tre bona novaĵo! =) Vikiano (talk) 16:53, 8 March 2017 (UTC)

Vikipedia trejnado dum JES 2017/2018 en Pollando redakti

Saluton. Mi kaj Venca24 gvidos trejnadon pri Vikipedio (aŭ eble Komunejo) dum la novjara E-renkontiĝo JES okazonta en Ŝĉecino, Pollando. Pliaj informoj estas en Vikipedio:Vikipedia renkontiĝo.

Se vi estos tiam proksime, venu al JES (kaj prenu ankaŭ vian amikon :)

Por tiu trejnado mi planas monpeti ĉe la Vikimedia Fondaĵo, kiel ni faras en la organizo Esperanto kaj Libera Scio. Se ankaŭ vi ŝatus estontece trejni, prelegi aŭ io simila (kaj havi repagitajn kostojn), kontaktu nin ;-) —La komenton aldonis, sen subskribo, KuboF Hromoslav (diskuto • kontribuoj) 18:04, 17 okt. 2017‎ (UTC)[Respondi]