Vikivojaĝo:Diskutejo/arkivo/2016

Ŝablono:Arkivo de diskutoj

Proponita regulo pri tuja forigado redakti

Mi transprenis de Vikipedio kaj adaptis por nia loka medio regulon pri tuja forigado. Nuntempe ĝi estas propono kaj troviĝas ĉe Vikivojaĝo:Reguloj pri tuja forigado. Kion vi opinias pri ĝi? Ĉu niaj lokaj administrantoj povas komenci labori laŭ ĝia spirito? --KuboF (talk) 12:20, 14 February 2016 (UTC)

Mi ĵus markis la proponon "Regulo" kaj ŝovis tiun ĉi diskuton al [[Diskuto:Vikivojaĝo:Reguloj_pri_tuja_forigado]] por ke ĝi ne perdiĝu. --KuboF (talk) 18:56, 14 March 2016 (UTC)

Skemo por frazlibroj redakti

Por plifaciligi kreadon de novaj frazlibroj mi preparis Skemon por frazlibroj. Ĝi jam estis antaŭe uzita por la Japana frazlibro kaj mi ĝin detale komparis kun la versio de la angla Vikivojaĝo.

Kion vi opinias pri ĝi? Ĉu ĝi bone reprezentas Esperantan realecon? Ĉu ni jam povas konsideri ĝin preta kaj komenci kreadi novajn frazlibrojn laŭ ĝia modelo? Bonvolu diskuti precipe ĉe [[Diskuto:Vikivojaĝo:Skemo por frazlibro]]. --KuboF (talk) 08:43, 6 March 2016 (UTC)

Nelonge post la propono okazis diskuto kun pluraj interesaj rimarkoj kaj poste longa atendado por pliaj komentoj. Nun mi markas la skemon preta! --KuboF (talk) 19:33, 4 December 2016 (UTC)
Tre bone! Mi ekuzis ĝin... mi nur bedaŭras ke devos pasi longa tempo ĝis la paĝo plene ellaboriĝos. Vikiano (talk) 16:50, 23 December 2016 (UTC)