Vikivojaĝo-Diskuto:Skemo por lando

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by KuboF Hromoslav in topic Pri la ordo kaj iu solvenda problemo

Pri la ordo kaj iu solvenda problemo redakti

(La unuan komenton lasis Rdelre en la diskutpaĝo de KuboF. Mi metas ĝin ĉi tien por daŭrigi en komuna loko kaj bona referencado estontece. --KuboF Hromoslav (diskuto) 13:31, 13 feb. 2021 (UTC))Reply

Saluton. Estas iu problemo solvenda en la ordo de la titoloj por landoj, kiun mi klarigas ĉi sube, kaj mi provis ŝanĝi la ordon en kelkaj artikoloj celante solvi ĝin.

Indus pridiskuti la aferon en la komunumo, se la komunumo estus pli granda kaj pli aktiva... Nun, mi atentigas vin.

Unue la problemo. Logike la mapo de la regionoj de iu lando devus esti flanke de la teksto pri la sama temo. Sed, kiam la sekcio pri regionoj estas la unua, flanke de ĝi estas la informkesto pri lando kun sia mapeto, kaj la mapo de la regionoj multe malsupreniras.

Kiel agas aliaj lingvaj vikivojaĝoj? La germana (ekzemple: de:Italien, de:Slowakei) ŝajne malatentas ĝin kaj gardas "Regionoj" kiel unua sekcio; nur estas pli da malplena spaco, mi ne scias precize kial. La angla (ekzemple: en:Italy, en:Slovakia) ankaŭ havas "Regionoj" kiel unua sekcio, sed ne estas problemoj ĉar informkesto ne estas uzata. La franca, la itala, la pola kaj la rusa (ekzemple: fr:Italie, fr:Slovaquie, it:Italia, it:Slovacchia, pl:Włochy, pl:Słowacja, ru:Италия, ru:Словакия) metas "Kompreni" super "Regionoj" (mi provis tiun metodon en la artikolo pri Italio kaj ŝajne ĝi donas bonajn rezultojn).

Do, la lingvaj vikivojaĝoj ja havas la problemon kaj solvas ĝin per malsamaj metodoj. Mi ŝatas (ankaŭ pro aliaj kialoj) meti "Kompreni" antaŭ "Regionoj", sed kompreneble, se aprobita, tio devus esti ŝanĝo en la skemo mem kaj ne nur en kelkaj artikoloj. Ankaŭ aliaj metodoj tamen solvas la menciitan problemon - kaj verŝajne eblas eĉ malatenti ĝin.

Kion vi opinias? Amike --Rdelre (diskuto) 08:05, 13 feb. 2021 (UTC)Reply

Tre bonaj rimarkoj, Rdelre, dankon pro komenco de la diskuto! Mi tre konsentas pri la problemo, kiun vi priskribis.
Parto de la problemo nuntempe estas, ke en preskaŭ ĉiuj artikoloj pri landoj estas ege mallonga enkonduko. Ekzemple, la problemo tute ne aperas en Slovakio (sed tie eblas pripensi, ĉu la enkonduko ne estas eĉ tro longa...). Post kelka tempo (espereble postnelonge) la problemo eĉ plifortiĝos, ĉar mi intencas adapti {{Rubando}} tiel, ke ĝi montradu la tabelon de enhavo (kiel ekz. en la angla Vikivojaĝo), do la unua sekcio estos eĉ pli supre.
Alia ebla solvo estas, ke la {{Listo de regionoj}} faru super si liberan spacon. Tio estas simpla teĥnika afero, kiun mi povas fari ene de 1 minuto. Sed dependas ĉu ni tion volas aŭ ne; tio iom rompus fluon de teksto (vidu similan en he:איטליה).
Meto de sekcioj "Regionoj" kaj "Urboj" pli suben ŝajnas esti bona solvo. Mi persone ne havas fortan preferon pri unu aŭ la alia ordoj - mi vidas avantaĝojn kaj malavantaĝojn de ambaŭ ili kaj neniu el ili, laŭ mia, signife super la alian. Ni tamen konsciu, ke ŝanĝante rekomendatan ordon de sekcioj por unu speco de artikoloj, ni probable ŝanĝos ankaŭ por pluraj aliaj - por teni unuecon en la tuta Vikivojaĝo. --KuboF Hromoslav (diskuto) 13:51, 13 feb. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la projektpaĝo "Skemo por lando".