Ventimiglia
Ventimiglia
Bela vidaĵo proksime al Ventimiglia
Lando Italio
Regiono Ligurio
Loĝantaro 25.000
Alto 9 m

Ventimiglia estas urbo en regiono Ligurio en Italio.

Kompreni redakti

La urbo Ventimiglia, (elp. Ventimilja), estas la plej okcidenta urbo de la liguria marbordo (en nordokcidenta Italio). Ĝi situas en la provinco de Imperia (IM), nur kelkajn kilometrojn de la limo al Francio, kaj havas ĉirkaŭ 25.000 loĝantojn.

La nomo de la urbo en la itala signifas "dudek mejloj". Tial sur italaj vojŝildoj oni ofte indikas ĝin per romiaj ciferoj kiel "XX Miglia".

Historio redakti

En la antikveco loĝis ĉi tie la ligura tribo de la Intemeloj;

Poste alvenis la romianoj kiuj fondis Albium Intimilium

(la nomo devenis de la la simila esprimo en la ligura kiu signifis "ĉefurbo de la intemeloj"; kun la tempo la nomo estis misprononcita kaj ŝanĝita de Albintimilium al Bintimilium ĝis Vintimilium, kiu poste estis interpretita en la intemela liguria dialekto kiel Vinti Milia (dudek mejloj); (en la "oficiala" liguria lingvo (la ĝenova) la nomo estas Vintimiggia); fine ĝi estis italigita kiel Ventimiglia).

En la mezepoko Ventimiglia iĝis feŭdo de la grafoj Lascaris, kaj poste ĝi estis konkerita de la Ĝenova Respubliko.

Klimato redakti

La klimato estas tre milda, nur kelkfoje perturbita de la norda vento kiu malsupreniras el la valo de la Roja.

La temperaturoj varias de minimume 6 gradojn vintre ĝis maksimume 27 somere; Pluvas malpli ol 100 mm en la tuta somero, kvazaŭ 300 en aŭtuno (la plej pluva sezono).

Eniri redakti

Eniri avie redakti

Eniri trajne redakti

Eniri buse redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
Vidaĵo en Ventimiglia
 
Mezepoka Ventimiglia

Ventimiglia fakte prezentas sin per siaj tri malsamaj partoj: la arkeologia, la mezepoka, la moderna.

La arkeologia Ventimiglia, en la orienta periferio de la moderna urbo, apartenas al la romia epoko: ĝi estas vera subĉiela muzeo kun sia teatro, la 'pordo de Provenco', la 'insulae' kaj 'domus', la termoj kaj la belaj mozaikoj.

Alta sur la roko, staras, la mezepoka Ventimiglia super la dekstra bordo de la rivero Roja, kun ĝia muro de grizaj domoj. De malproksime ĝi elstaras per sia potenca muregcirklo, sia katedralo, la okangula baptejo kaj la monakinejo, proksime al la baroka preĝejo de 'Sant'Antonio Abate'. Sur la nuna strato Garibaldi, la antikva ĉefstrato, staras la palacoj de la jamaj aristokratoj.

Fine, la moderna Ventimiglia etendiĝas inter la urbocentro kaj la marbordo kaj inter Francio kaj Piemonto. En la urbocentro, elegantaj konstruaĵoj kun eklektika stilo, provizitaj butikoj, servoj por turismo, hoteloj kaj loka gastigado, estas la nediskuteblaj protagonistoj. La promenejo, aliflanke, estas kovrita per palmoj, parkoj, banlokoj, distrejoj, restoracioj kaj gastejoj. Krome, la marborda parto direkte al Francio estas sovaĝa kaj riĉa je mediteranea vegetaĵaro: kun la Ĝardenoj Hanbury, parka alklimatiĝo por ekzotikaj plantoj, kaj la Kavernoj de 'Balzi Rossi', kie troviĝis spuroj de prahistoria homo. Sed tio, kio igas ĉi tiun parton de Ligurio aparte alloga, estas ankaŭ ĝia magia landinterno, kun ĝiaj historiaj mezepokaj vilaĝoj starantaj sur la montoj, kiuj malsupreniras krute al la maro.

Fari redakti

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.