Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo redakti

Estas propono por funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi ŝablonojn de nia Vikivojaĝo). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi. Eĉ se vi jam esprimis vian subtenon aliloke, indas montri ĝin ankaŭ ĉi tie, ĉar vi ja aktivas en Vikivojaĝo.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikivojaĝo:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Antaŭdankon! --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:32, 30 mar. 2021 (UTC)Reply