Redaktado de Seatlo sen ensaluto redakti

Kara Josxuo, mi vidis viajn lastajn redaktojn pri Seatlo kaj ĝojas, ke per ili vi povas partopreni la konkurson Amerika monato! Sed mi vidis, ke iu neensalutinta aldonis al Seatlo sufiĉe multan enhavon. Se tio estis vi kaj vi volas per tiuj redaktoj partopreni la konkurson (mi rekomendas ;), bonvolu:

  1. elsaluti de Vikivojaĝo
  2. forigi la enhavon, kiun vi aldonis kiel neensalutinto (mi povos kontroli ĉar kiel redaktanto estos markita la sama IP-adreso)
  3. ensaluti en Vikivojaĝon
  4. kiel ensalutinto, re-aldoni la enhavon

Se temus pri kutima redaktado, ni probable ĉiuj fajfus pri tia proceduro. Sed kiam temas pri konkurso, tio estas enorda ;)

Kaj fine, ĝuu la konkurson! Vi faras bonan laboron   --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:55, 14 okt. 2021 (UTC)Reply

Dankon, KuboF Hromoslav! Fakte, jes, mi estis la neensalutinta redaktoro. Me estas Vikipedi-komencanto kaj mi provis sekvi viajn konsilojn, sed mi malsuksecis. La konkurso min altiris redakti la paĝon, sed ne ĝenigas min ne havi la krediton :) Josxuo (diskuto) 03:18, 15 okt. 2021 (UTC)Reply

UK en Montrealo partneras kun Amerika monato 2021! redakti

Vidante, ke vi interesiĝas pri la konkurso Amerika monato, mi aparte invitas vin al ĝia speciala kategorio - UK en Montrealo!

La organiza teamo de la UK elektis kelkajn aparte gravajn artikolojn, kiuj plej helpos al veturado kaj ĝuo de la partoprenontoj. Por aprezi tiun ĉi specialan fokuson, la organizantoj de la UK provizis plurajn aldonajn valorajn premiojn, inklude senpagan aliĝon!

Vidu detalojn ĉe konkursa paĝo pri UK en Montrealo kaj volonte partoprenu   --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:14, 14 okt. 2021 (UTC)Reply