ĉefurbo de Tunizio
Tunizo
Tunizo
تونس
Lando Tunizio
Loĝantaro 638 845 (2014)

Tunizo (arabe: تونس ˈtuːnɪs, france: Tunis) estas la ĉefurbo de Tunizio.

Kompreni redakti

Historio redakti

Klimato redakti

La klimato estas en varma mediteranea klimato, kun vintroj mildaj kaj pluvaj kaj someroj varmaj kaj sekaj. La proksima maro plue mildigas kaj vintrojn kaj somerojn.

Monato Plej malalta
temperaturo
(mezvaloro)
Plej alta
temperaturo
(mezvaloro)
Pluvtagoj
(meznombro)
Januaro 7°C 16°C 12
Aŭgusto 21°C 33°C 2

Aliri redakti

 
Mapo de Tunizo

Aliri avie redakti

La flughaveno de Tunizo Kartago situas 9 km nordoriente de la urbocentro, mezvoje inter Tunizo kaj la antaŭurbo Kartago, kiu revivas la nomon de la antikva potenca urbo.

Ĝi estas la ĉefa flughaveno de la nacia flugkompanio Tunisair, kunliganta Tunizion kun multaj lokoj en Eŭropo kaj en Afriko kaj kun malmultaj en Mezoriento kaj Nordameriko.[1] Pluraj pluaj kompanioj, eŭropaj, nordafrikaj kaj mezorientaj, atingas la tunizan flughavenon.

Eblas veturi inter la centro kaj la flughaveno taksie aŭ buse.

Aliri ŝipe redakti

Ŝipoj kaj pramoj kunligas Tunizon kun pluraj havenoj en Eŭropo, ĉefe en Italio kaj Francio.

La ĉefaj pramaj kunligoj estas:

  • de Italio:
    • Palermo - Tunizo (inter 10 kaj 15 horojn, kutime nokte)
    • Salerno - Tunizo (kutime kun halto en Palermo)
    • Civitavecchia - Tunizo (18-20h, pli longe se estas halto en Palermo)
    • Ĝenovo - Tunizo (22-25h)
  • de Francio:
    • Marsejlo - Tunizo (19-24h)

Somere povas okazi kunligoj ankaŭ kun aliaj urboj.

La haveno de Tunizo ne estas en la urbo mem, sed en antaŭurbo ĉ. 13km fore, kies nomo en la araba estas حلق الوادي‎ Halq al-Wādī kaj en la franca La Goulette.

Aliri trajne redakti

Vojaĝantoj venantaj de Alĝerio aŭ de aliaj lokoj en Tunizio povas atingi Tunizon trajne.

Aliri aŭte redakti

Vojaĝantoj venantaj de Alĝerio aŭ de aliaj lokoj en okcidenta Nordafriko povas atingi Tunizon aŭte. Ekzemple, de Alĝero al Tunizo necesas ĉ. 10-12 horojn; la veturado longas iom pli ol 800km, el kiuj pli ol la duono estas en aŭtoŝoseoj (A1 en Alĝerio kaj A3 en Tunizio aŭ A1 en Alĝerio kaj A4 en Tunizio, depende se oni veturas tra Suk Ahras aŭ tra El Tarf).

De aliaj landoj en Afriko teorie eblas atingi Tunizon aŭte, sed estas multaj malfacilaĵoj pro la kondiĉoj de la vojoj kaj multaj sekurecaj riskoj.

De Eŭropo oni povas kunporti sian aŭton per pramoj. (Vidu supre.)


Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
Mapo de Tunizo

Fari redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Kartago estas fama loko tute apuda de Tunizo (ĉ. 15km). Nepre vizitu ĝin dum restado en Tunizo!

Tunizo estas ankaŭ taŭga deirloko por viziti la tutan Tunizion, kaj ĉefe la norda parto. De Tunizo oni povas atingi en 1-2 horojn Bizerton, Hamameton, Suson, Monastiron, Dugga-n, El-Ĝemon ktp

Rimarkoj redakti

 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.