| ||
Lando | Tunizio | |
Loĝantaro | 17mil | |
Alto | 0-50m |
Kartago (arabe: قرطاج Qartāĝ, france: Carthage) estas urbo en norda Tunizio, refondita dum la 19-a jarcento sur la loko de antikva urbo samnoma (latine: Carthago/Karthago, fenice: 𐤒𐤓𐤕𐤇𐤃𐤔𐤕 Qart-Ḥadaŝt).
Kompreni redakti
Kartago estis iam unu el la plej gravaj urboj en la okcidenta mediteraneo, ĝis kiam Romo venkis kaj detruis ĝin. Dufoje ĝi renaskiĝis: sub Romio mem, kaj post jarcentlonga abandono en la 19-a jarcento.
La postrestaĵoj de la antikva glora fenica urbo kaj de la grava komerca kaj milita haveno sub Romio kuŝas dise tie kja tie en diversaj partoj de la urbeto, kaj satisfos la interesojn de preskaŭ ĉiuj amantoj de arkeologio.
Hodiaŭ Kartago estas aktiva antaŭurbo de Tunizo, kiu situas ĉ. 15km sudokcidente. Inter la antaŭurboj de Tunizo, ĝi havas apartan rolon: ĉi tie estas la oficiala palaco de la Prezidanto de Tunizio.
Fama estas ankaŭ la Internacia Festivalo okazanta ĉiun someron, kun la partopreno de multaj artistoj.
Kvankam Kartago estas ĉe la marbordo, mankas famaj plaĝoj. Tamen, por tiuj kiuj emas kombini la arkeologiajn vizitojn kun banoj kaj iom da sunumado, ja estas pluraj ordinaraj plaĝoj.
Historio redakti
(...)
Klimato redakti
La klimato estas simila al tiu de Tunizo.
Aliri redakti
Aliri avie redakti
La flughaveno de Tunizo nomiĝas "Tunizo-Kartago" ĉar ĝi estas inter la ĉefurbo kaj ĝia plej fama antaŭurbo. De la flughaveno al Kartago estas malpli ol 10km.
Aliri trajne redakti
Trajnservo nomata "TGM" (Tunis-La Goulette-La Marsa) kunligas Kartagon kun Tunizo (kaj kun La Goulette kaj La Marsa). Ĝi estas taksata simila al metroo, kvankam ne subtera. Estas trajnoj de la frua mateno ĝis la malfrua vespero, kaj ili estas oftaj (pluraj trajnoj ĉiun horon).
Aliri buse redakti
(..)
Aliri ŝipe redakti
Kartago estas proksima (ĉ. 5km) al la pasaĝera haveno de Tunizo, kiu estas en ĝia antaŭurbo La Goulette.
Aliri aŭte redakti
(...)
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede redakti
Publika transporto redakti
Transportiĝi aŭte redakti
Vidi redakti
Restoj de la antikvaj urboj redakti
Du urboj ekzistis en la antikva tempo ĉi tie: la fenica urbo, detruita de la Romianoj, kaj la romia urbo, refondita post ĉirkaŭ unu jarcento. Estas restoj de ambaŭ, kelkfoje miksaj, plurfoje disaj, sed la plej abundaj estas la restoj de la romia urbo.
1 - Banejo de Antonino, aŭ Termoj de Antonino (arabe: حمامات أنطونيوس, france: Thermes d'Antonin), konstruita sub la romio imperiestro Antonino Pia (2-a jarcento p.K.) post granda fajro detruinta vastan partan de la urbo; ili estas ĝuste apud la maro.
4 - Antikva Teatro, konstruita en la 2-a jarcento a.K. kaj grave ruiniĝinta; ĝi estis restaŭrita (parte restarigita) en 1967 kaj nuntempe estas uzata por spektaĵoj.
Fari redakti
Aĉeti redakti
Vendejaroj redakti
Manĝi redakti
Trinki redakti
Loĝi redakti
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
Hoteloj redakti
Sekureco redakti
Esperanto redakti
Kartago estas menciita en la Esperanta Proverbaro de Zamenhofo:
Ne en unu tago elkreskis Kartago.
Ĝi estas ankaŭ menciita en la Poemo de Utnoa (kvina kanto).
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Rimarkoj redakti