| ||
Lando | Grekio | |
Ĉefurbo | Ermupolo (Ερμούπολη) en la insulo Siro | |
Areo | 5286 km² | |
Loĝantaro | 327 820 (2021) | |
Horzono | UTC+2 (somere UTC+3) |
La Sudegeaj Insuloj estas la insuloj en Grekio en la suda parto de la Egea maro, entenataj en la oficiala regiono nomata Suda Egeo (greke: Περιφέρεια Νοτίου Αιγαίου /Peri'ferja No'tiu E'geu/, t.e. distrikto de la suda Egeo). La regiono ne entenas Kreton, situantan eĉ pli sude.
La ĉefurbo estas Ermupolo (Ερμούπολη) en la insulo Siro (Σύρος /'siros/). La plej granda urbo, tamen, estas la urbo Rodoso (Ρόδος /'rodos/) en la samnoma insulo.
Subregionoj redakti
La Sudegeaj insuloj entenas du vastaj grupoj de insuloj.
Cikladoj (Naksoso, Androso, Tinoso, Paroso, Mikonoso, ktp) Malgrandaj insuloj estigantaj preskaŭ cirklon en la okcidenta parto de suda Egeo; la plej granda estas Naksoso, la plej famaj estas Deloso, Mikonoso kaj Santorino. |
Dodekanesoj (Rodoso, Koo, Karpato, ktp) Dudek ĉefaj insuloj, kaj aldone multegaj malgravaj insuletoj, en la orienta parto de suda Egeo; la plej granda kaj plej fama insulo estas Rodoso. |
Urboj redakti
Ne estas grandaj urboj en Suda Egeo. En la plej granda, la urbo Rodoso en la samnoma insulo, loĝas ĉirkaŭ 50mil homoj.
Estas notinde tamen ke dum la somero al la konstantaj loĝantoj aldoniĝas multegaj turistoj.
Esperantaj urboj redakti
Aliaj cellokoj redakti
Kompreni redakti
Tereno redakti
Historio redakti
Klimato redakti
Eniri redakti
Eniri aviadile redakti
Internaciaj flughavenoj estas en Mikonoso, Santorino, Koo, Rodoso. Malgravaj flughavenoj estas preskaŭ en ĉiu mezgranda insulo.
Eniri ŝipe redakti
La haveno de Ateno, Pireo, estas kunligata ŝipe kun preskaŭ ĉiuj sudegeaj insuloj. Por atingi la plej orientaj insuloj ŝipoj haltas ankaŭ ĉe pluraj interaj insuloj, kaj la vojaĝo komenciĝas posttagmeze aŭ vespere, atingante la celon la postan matenon.
Kelkaj el la sudegeaj insuloj estas proksimaj al la turka marbordo, kaj atingeblaj de unu el ĝiaj havenoj (dependanta de la insulo) en malpli ol 2 horojn.
Informoj interrete en pluraj lingvoj ekzemple ĉe AFerry, Direct Ferries; en la greka kaj la angla ekzemple ĉe Hellenic Seaways; en la turka kaj la angla ekzemple ĉe Turyol (por kunligoj kun la turka marbordo).
Eniri aŭte redakti
Oni povas kunporti aŭton per pramoj.
Moviĝi redakti
Piede redakti
Estas multaj okazoj por piediri. En kelkaj lokoj (ekzemple en la mezepoka urbo de Rodoso) estas piediraj areoj, en aliaj lokoj (ekzemple la urbo Kos) estas larĝaj trotuaroj. Aldone, la sablo ĉe la marbordo povas esti bona okazo por promeni.
Nur atentu pri la suno, kiu somere batas forte sur vian kapon kaj sur via haŭto. Longaj promenoj dum la centraj horoj de la tagoj povas esti tre malkomfortaj.
Per publika transporto redakti
Ne estas fervojoj aŭ metrooj. Nur estas busoj.
Kutime, busoj estas oftaj kaj konvenaj nur somere kaj nur en la areoj plej proksimaj al la ĉefurboj de la ĉefaj insuloj (ekzemple Rodoso, Kos, ktp).
Inter la insuloj estas pramoj aŭ rapidaj ŝipoj. Atentu ke ili ne estas oftaj! Kutime estas nur unu aŭ du veturoj tage.
Aŭte redakti
Al la turistoj emantaj viziti ankaŭ malpli famajn lokojn estas konsilinde lui aŭton. En la plimulto de la insuloj estas multaj lokoj kie oni povas lui aŭton, eĉ dum unu tago.
Eblas ankaŭ lui motorciklojn (motorbiciklojn aŭ motorciklojn kun kvar radoj).
Ŝoforante vian veturilon (kunportatan per pramo aŭ luatan), memoru ke multaj vojoj estas mallarĝaj kaj kurboriĉaj. Estu ĉiam singardema!
Bicikle redakti
Kelkaj lokoj (ekzemple la urbo Kos, ĉefurbo de la samnoma insulo) estas riĉaj je biciklovojoj kaj tre taŭgaj por bicikli - sed en multaj aliaj lokoj vojoj estas mallarĝaj aŭ krutaj.
Vidi redakti
Fari redakti
Komuniki redakti
Lerni redakti
Labori redakti
Aĉeti redakti
Manĝi redakti
Tradiciaj manĝaĵoj redakti
Vegetarismo kaj veganismo redakti
Trinki redakti
Alkoholaĵoj redakti
Loĝi redakti
Esperanta loĝado redakti
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
Hoteloj redakti
Sekureco redakti
Sano redakti
Respekto redakti
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Esperantaj renkontiĝoj redakti
Viziti plu redakti
Rimarkoj redakti