insulo de Grekio
| ||
Lando | Grekio | |
Ĉefurbo | Iraklio | |
Areo | 8336 km² | |
Loĝantaro | 617 360 (2021) | |
Horzono | UTC+2 (somere UTC+3) |
Kreto (greke Κρήτη /'kriti/) estas insulo kaj regiono de Grekio. Longa pli ol 300 km, sed nenie pli larĝa ol 50-60 km, kun ĉirkaŭ 8000 km² gi estas pri areo unu el la plej grandaj insuloj en Mediteraneo (la 5-a, post Sicilio, Sardinio, Kipro, Korsiko).
En Kreto tre frue ekestis loka civilizo, la Minoa civilizo, postlasinta antikvajn konstruaĵojn, skribaĵojn en nekutimaj skribsistemoj kaj famajn mitojn, kiel tiu pri Minotaŭro.
Aldone, pro siaj longaj kaj diversaj marbordoj kaj sia favora klimato, Kreto estas celo de multaj amantoj de marbanado.
Subregionoj redakti
Kreto entenas tradicie kvar subdividojn, taŭgajn ankaŭ de turisma vidpunkto. Ili nomiĝis ĝis 2011 "prefekturoj" (greke: νομοί) kaj poste "periferiaj unuoj" (greke: περιφερειακές ενότητες).
Unuo de Ĥanio (Χανιά) La plej okcidenta parto de Kreto, ĉirkaŭ la historia urbo de Ĥanio. Entenas famajn marbordojn, kaj sablajn kaj rokajn. En la sovaĝaj Blankaj Montoj (Λευκά Όρη), kun pintoj ĝis 2400 m, la Gorĝo de Samario, longa 17 km, estas la kerno de la samnoma Nacia Parko. |
Unuo de Retimno (Ρέθυμνο) Inter la du plej gravaj urboj de Kreto, la areo ĉirkaŭ Retimno estas riĉa je krutaĵoj kaj malriĉa je gravaj urboj. Estas tamen ankaŭ ĉi tie belaj marbordoj kaj historiaj monumentoj. |
Unuo de Iraklio (Ηράκλειο) La plej granda urbo de Kreto, Iraklio, kuŝas tre proksime al la loko de la plej fama loko de la Minoa civilizo, Knoso (greke Κνωσός). Pluaj postrestaĵoj de tiu antikva civilizo estas en Festo (greke Φαιστός) kaj en aliaj lokoj. La iraklia subregiono entenas la plej altan monton de Kreto (2456 m), la monton Ida aŭ Psilloritis (greke: Ίδη, Ψηλορείτης). |
Lasitio (Λασιθί) La plej orienta unuo de Kreto ne prenas sian nomon de urbo, male de malgranda altebenaĵo okcidente de sia ĉefurbo Sankta Nikolao (greke Άγιος Νικόλαος, Agios Nikólaos). Estas ankaŭ en ĝi antikvaj restaĵoj de la minoa civilizo kaj de la postaj tempoj, kaj mirindaj marbordoj kaj sablaj kaj rokaj, inter kiuj la fama plaĝo de Vai (Βάι) kun granda arbaro de kretaj daktilopalmoj. |
Urboj redakti
Esperantaj urboj redakti
Aliaj cellokoj redakti
Kompreni redakti
Tereno redakti
Historio redakti
Klimato redakti
Eniri redakti
Eniri avie redakti
Eniri trajne redakti
Eniri buse redakti
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede redakti
Publika transporto redakti
Transportiĝi trajne redakti
Transportiĝi buse redakti
Transportiĝi aŭte redakti
Vidi redakti
Fari redakti
Komuniki redakti
Lerni redakti
Labori redakti
Aĉeti redakti
Manĝi redakti
Tradiciaj manĝaĵoj redakti
Vegetarismo kaj veganismo redakti
Trinki redakti
Alkoholaĵoj redakti
Loĝi redakti
Esperanta loĝado redakti
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
Hoteloj redakti
Sekureco redakti
Sano redakti
Respekto redakti
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Esperantaj renkontiĝoj redakti
Viziti plu redakti
Rimarkoj redakti