regno en Eŭropo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Benelukso > Nederlando
Nederlando


Nederlando (nederlande: Nederland, okcidentfrise: Nederlân) estas lando en Benelukso.

Regionoj redakti

Urboj redakti

 
Hago
  • Amsterdamo - oficiala ĉefurbo kun multaj turismaj kanabejoj, aliaj drogvendejoj, belaj kanaloj, belaj virinoj ĉe ruĝaj lanternoj kaj ege vigla vivo
  • Hago - fakta ĉefurbo, centro de administrado de la lando, kvartalo de ambasadejoj, sidejo kaj oficejo de Internacia Esperanto-Instituto
  • Eindhoven - plia granda urbo
  • Nimego - alia granda urbo
  • Roterdamo - urbo kun tre moderna arĥitekturo, bunta nokta vivo, multaj kanabejoj kaj Centra Oficejo de UEA

Esperantaj urboj redakti

Dependaj Teritorioj redakti

De Nederlando dependaj teritorioj estas: Arubo, Kuracao kaj Nederlanda Sankta Marteno. Nederlandaj komunumoj estas interalie: Bonero, Sabo kaj Sankta Eŭstacio, kiuj ĉiuj tri estas karibaj insuloj. Vidu ankaŭ la kategorion: Teritorioj dependaj de Nederlando.

Vidi redakti

Nederlando estas fama pro tulipoj, ventomuelejoj (fakte, multaj el ili ne muelas, sed forĉerpas akvon, por savi la landon de inundo) kaj aliaj vidindaĵoj rilataj al akvoinĝenierado.

Fari redakti

Etoso en Nederlando estas tre liberisma kaj nederlandanoj estas homoj, kiuj ne nur havas cerbon, sed ĝin kapablas eĉ uzadi. Bedaŭrinde, resto de la Eŭropa unio ilin konsideras drogumiĝintaj (kio ne estas tro vera) regul-fanatikuloj (kio pli veras) kaj ne komprenas ilian pensadon.

La liberismo fame manifestiĝas en granda akcepto de gejoj kaj drogoj (ofte samtempe). Tio fakte estas la plej oftaj kialoj por veturi al Nederlando, tuj post Malfermaj Tagoj de Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio.

Drogoj redakti

 
La Verda Trezoro, tiom aprezata de hazardaj turistoj

Situacio pri drogoj en Nederlando estas iom ambivalenta. Unuflanke drogoj estas vaste akceptataj de ĝenerala publiko kaj eĉ polico, aliflanke ili ne estas tute laŭleĝaj, precipe distribucio al vendistoj. Malgraŭ tiu ne plena laŭleĝeco, la sistemo funkcias relative bone, sed vi apenaŭ scios, de kie venas via porcio... Polico kutime ne faros al vi problemojn pro oficiale aĉeteblaj drogoj, tamen, se vi krimos, drogoj povas vian situacion malplibonigi. Tamen forte memoru, ke fortaj drogoj (ekz. LSD, kokaino, heroino ktp) ja estas kontraŭleĝaj en Nederlando, do certe evitu ilin dum via enestado!

Ĉiuj drogoj (enkalkulante sukeron, ĉokoladon kaj teon) povas kaŭzi sanajn problemojn, do laŭeble esploru la temon antaŭ drogumado. Multaj socioj kutimas disvastigadi senfundamentajn mensogojn, ripetadi malnovajn asertojn sen respondeca pristudo kaj eĉ tabuigi drogojn. Tial indas fari sian propran neŭtralan pristudon de ĉiaspecaj efikoj de drogoj, kiujn vi pripensas uzi - precipe al menso kaj korpo en mallongtempa kaj longtempa tempoframoj.

La plej fama drogo de Nederlando estas kanabo. Pro leĝaj kialoj ĝi estas vendata en t.n. "Coffee Shop" (laŭvorte "kafvendejo"). Tie vi povas aĉeti kanabon, foje ankaŭ kanabajn aŭ haŝiŝajn kuketojn (nomataj "spacecake", laŭvorte "spackuko"), plejofte tuj fumi, sed prefere ne atendu kafon. Ankaŭ haŝiŝo estas sufiĉe kutima en kafvendejoj kaj povas montriĝi tre malmultekosta.

Aliaj interesaj drogoj estas vendataj en t.n. "Smart Shop" (laŭvorte "saĝvendejo"). La senco de la nomo estas, ke oficiale temas pri vendejoj kun nutraĵaj aldonaĵoj por plibonigi funkciadon de cerbo. Kompreneble, "plibonigo" estas dusputebla, tamen influo certe okazas. Kaj plurfoje eblas vere aĉeti ankaŭ preparaĵojn kiel guarano, ginko k.s.

Funga vojaĝo povas esti tre intensa. Bonas havi apude sobran amikon.

En saĝvendejoj estas vasta gamo de drogoj de diversaj specoj. Al ili apartenas:

  • psilocibinaj fungoj (t.n. "magiaj fungoj") - bonas por esploro de siaj menso kaj psiko, plej bona efiko venas en silenta, malluma loko, post certa sperto pri meditado kaj kompreno de neduuma mensa stato; plena "vojaĝo" povas daŭri 8 horojn, prefere komencu nelonge posttagmeze, post almenaŭ 2 horoj de nemanĝado
  • havaja rozo - ĥemie kaj efike simila al LSD, en natura formo tre amara, do ofte aplikata en formo de piloloj; plena "vojaĝo" povas daŭri 8 horojn, prefere komencu nelonge posttagmeze, post almenaŭ 2 horoj de nemanĝado
  • divenista salvio - ege forta fumaĵo , kiu vin por ĉ. 5 minutoj forpafos al alia dimensio (ĝi ŝanĝas percepton de tempo, do tio povas ŝajni eĉ pli longe); absolute necesas diligente esplori antaŭ uzado, uzi ĝin en sekura loko kaj nepre kun superrigardo de sobra, relative forta kaj bone konata persono; post ĉ. 20 minutoj vi plene revenos al normala stato; estas necesa alttemperatura fajro, do prefere uzu bongon por ne damaĝi viajn pulmojn

Esperanto redakti

Esperanto-okazoj redakti

  • en Roterdamo dufoje ĉiujare okazas Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA

Publika transporto redakti

Transportkarto redakti

En Nederlando uziĝas unu transportkarto por ĉiu publika transporto. Se oni alvenas per aviadilo en Schiphol, la trajnstacidomo estas ene de la flughaveno kaj havas vastan helpservon kaj aŭtomatojn kiuj ebligas al vi aĉeti unuopajn biletojn, tagajn turismajn biletojn (rekomendindaj por mallonga vizito) kaj anonimajn transportkartojn. Eblas fari personigitan karton kiu permesas vojaĝi kun avantaĝaj abonoj, sed por ĝi necesas havi nederlandan bankkonton kaj nederlandan adreson. La sola rabatiga produkto kiu ankaŭ funkcias en anonima karto estas 40% rabato por kunvojaĝi trajne kun iu kiu havas tian abonon sur persona karto. Ĉar multege da nederlandanoj havas tian abonon, rekomendindas havigi anoniman karton se vi antaŭvidas kunvojaĝi trajne dum via restado. Oni ĉiam devas ensaluti kaj elsaluti per la karto, ĉar la kosto dependas de la longeco de via vojaĝo.

Trajnoj redakti

La ĉefa trajnreto de Nederlando estas servata de NS. Ekzistas lokaj trajnretoj kiuj funkcias kun la sama transportkarto, sed ĉiam necesas ensaluti ĉe la fostoj aŭ pordetoj de la ĝusta entrepreno. Tial ĉiam atentu kiu estas la trajnreto de via trajno, kaj ensalutu per via karto ĉe la ĝusta fosto. La kontrolistoj ne povas vidi ke vi ensalutis ĉe la malĝusta, do ne fari tion ekvivalentas kun ne havi validan bileton! Por transiro inter trajnoj ne necesas elsaluti kaj denove ensaluti krom se vi ŝanĝas trajnreton. Trajnoj kutime iras ĉiun duonhoron aŭ pli ofte, kaj funkcias ĝis ĉirkaŭ noktomezo. Parto de la reto inter la grandaj urboj havas noktoreton kiu ankaŭ provizas trajnon je ĉiu horo post noktomezo, aŭ iom pli longe provizas servojn al grandetaj urboj ekster la grandurba regiono (la 1a aŭ 2a postnoktomeze).

Buso, tramo kaj metroo redakti

Entreprenoj por buso, tramo kaj metroo ofte dependas de la urbo aŭ parto de la lando. Amsterdamo havas GVB (metroo, tramoj kaj busoj), Utreĥto havas U-OV (tramo kaj busoj), Roterdamo havas RET (metroo) kaj Hago havas HTM (tramoj). Amsterdamo specife havas turismajn kartojn por nur Amsterdamo, do se vi ne planas trairi la tutan landon, verŝajne uzi tian pli favorprezas ol uzi tutnederlandan karton. Konservu la tutnederlandan por vizitado tra la tuta lando. La aliaj menciitaj urboj ankaŭ ofertas tagan karton kiu povas esti pli favorpreza ol unuopaj biletoj.

Pramŝipo redakti

La pramŝipoj ĉe la rivero IJ en Amsterdamo norde de la ĉefa stacidomo estas parto de GVB sed estas plene senpagaj. La plej mallonga transiro al norda Amsterdamo funkcias ankaŭ tra la tuta nokto. Aliaj pramŝipoj povas esti privataj kaj pagendaj aparte aŭ malofte ankaŭ akceptas la nederlandan transportkarton.

Plani vian vojaĝon redakti

En Nederlando estas ĝenerala atendo ke vi antaŭe planas vian vojaĝon, kvankam se vi konas la vojon pli-malpli tio ne nepre ĉiam necesas pro la ofteco de la trajnoj ktp. La retejoj uzataj por tio estas ns.nl (trajno, sed indikas aliajn formojn de transporto por komenco kaj fino de via vojaĝo), 9292.nl (busoj, tramoj kaj metrooj), iliaj poŝtelefonaj aplikaĵoj kaj Google Maps.