Somera Esperanto-Studado
Somera Esperanto-Studado (SES) estas unusemajna renkontiĝo celanta lernadon de Esperanto. Ĝi plejofte okazas en Slovakio kun fojaj esceptoj. La organizanto estas la Esperantisto de la jaro 2013 - Petro Baláž de E@I.
Programo
redaktiEn ĝia programo tradicie estas antaŭtagmeze lecionoj de Esperanto laŭ ĉiuj niveloj (kaj foje ankaŭ kroma kurso, ekz. pri literaturo de Esperanto), posttagmeze diversaj prelegoj, trejnadoj kaj metioj fare de partoprenantoj kaj vespere kultura programo plejofte kun koncertoj. Dum posttagmeza programo estas pluraj ŝancoj plulerni kaj praktiki Esperanton per paroligaj rondoj kaj aliaj lernaj programeroj. Unuopaj tagoj estas temaj - nacia, sporta, ekskursa kaj simile. Meze de la semajno estas tuttaga ekskurso por pli bone ekkoni lokajn vizitindaĵojn kaj sociumi - tiam ne okazas instruado.
Kunigitaj renkontiĝoj
redaktiSES kelkfoje gastigis alian renkontiĝon. En 2014 Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA) okazigis sian 1-an kongreson kunlabore kun SES en la sama loko. En 2018 ĉe SES gastis Somera Esperanto-Programado (SEP), kiel 1-a Esperanta kodummaratono.
SES 2021
redakti- tempo: 2-a ĝis 11-a de julio 2021
- virtuala evento
- Ŝablono:Eventa Servo
SES 2020
redakti- tempo: 18-a ĝis 26-a de Julio 2020
- virtuala evento
- kunigita renkontiĝo: Somera Esperanto-Programado (SEP)
- Ŝablono:Eventa Servo
SES 2018
redakti- lando: Slovakio
- urbo: Liptovský Mikuláš
- lingvo: slovaka