| |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Norda Hungario | ||
Loĝantaro | 1 814 | ||
Alto | 296 m (montopinto) |
Sirok estas historia vilaĝo kun fortikaĵo en norda parto de Hungario.
Kompreni redakti
Sirok situas en orienta flanko de montaro Mátra en valo. Pétervására troviĝas 12, Eger 14, Gyöngyös 27, Miskolc 48, Budapeŝto 99 kilometrojn (aere).
Historio redakti
La unua mencio okazis pri la fortikaĵo en 1267, pri la vilaĝo en 1302. Oni konstruis fortikaĵon sur pinto de 296 m-ojn alta monto, sed pli frue estis tie fortikaĵaĉo el la 7-a jarcento. La posedanta magnato kontraŭstaris la reĝon, tial la reĝo okupis la fortikaĵon en 1320. En la 15-a jarcento Sirok havis doganprenan rajton kvazaŭ opidumo. En 1596 la turkoj senbatale okupis la fortikaĵon kaj ili daŭre havis ĝin 90 jarojn, poste ĝi estis forlasita kaj ruiniĝis. En 2012 la fortikaĵo parte estis rekonstruita.
Klimato redakti
Sirok troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la temperaturo estas iomete pli malgranda.
Eniri redakti
Sirok estas alirebla nur voje.
Eniri avie redakti
La plej grava internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.
Eniri trajne redakti
La flanka fervojo Kál-Bátonyterenye funkciis ĝis 2007.
Eniri voje redakti
Sirok situas laŭ montara vojo inter Gyöngyös kaj Eger.
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede redakti
Sirok havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj.
Transportiĝi taksie redakti
En Sirok ne ekzistas taksio. Vi povas voki ilin telefone el la komencaj urboj.
Publika transporto redakti
En Sirok ne estas publika transporto.
Transportiĝi aŭte redakti
Sirok havas vilaĝan vojreton por aŭtoj.
Vidi redakti
- 2 katolikaj kirkoj
- fortikaĵo, vizitebla kontraŭ bileto
- muzeeto prezentita etnografiaĵojn
- lago
Fari redakti
- la tutlanda turista vojeto trairas Sirok
Aĉeti redakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Sirok.
Vendejoj redakti
- Coop Star Szupermarket, Nyírjes út 2
- Jutka Élemiszer Vegyesbolt, 2412 83
- hEgyke ABC, Verpeléti út 62
- Ablakbázis, Petőfi út 35
Manĝi redakti
- Hunor Étterem, Petőfi u. 9.
- Pince mulató, Széchenyi út 19.
- Vár Panzió és Étterem, Petőfi út 29.
- Vár vendéglő, Lenin út 18.
Trinki redakti
Same, kiel manĝi.
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
- Agócs Tibor, Petőfi út 23.
- Balogh István, Nyírjes u.
- Nagy Tiborné, Dózsa Gy. 18.
- Szántai Ferenc, Dózsa Gy. u. 8.
Kampadejoj redakti
- Vár Camping Sirok, Dobó u. 30.
Hosteloj redakti
- Országh Kristóf Általános Iskola, Borics P. u. 2.
Pensionoj redakti
- Borókás vendégház, Dobó út 4.
- Csibész Vendégház, Ady Endre u. 12.
- Darnói Lovastanya — Jurtaszálló, Darnói u. 2.
- Henry Bácsi vendégháza, Nyírjes u. 40.
- Sirok Motel, Lenin u.22.
- Tóbik ház, Széchenyi u. 58.
- Vár Panzió és Étterem, Petofi út 29.
Sekureco redakti
- Sirok konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Proksime estas Bélapátfalva kaj Parád.
Rimarkoj redakti