| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Norda Hungario | |
Loĝantaro | 30 190 | |
Alto | 167 m |
Gyöngyös estas urbo kaj turista celloko en norda parto de Hungario. La urbo estas konata kiel pordo de montaro Mátra kaj estas grava vitkultura centro.
Kompreni redakti
Gyöngyös situas sur ebenaĵo kaj rande sur montetoj, eĉ la administracia areo enhavas montopinton de Mátra kun 2 montaraj feriejoj Mátrafüred kaj Mátraháza. Jászberény troviĝas 31, Eger 36, Salgótarján 38, Budapeŝto 73 kilometrojn (aere).
Historio redakti
La unua hungara mencio pri Gyöngyös okazis en 1299, pli frue diversaj popoloj havis tie fortikaĵon aŭ loĝlokon. Gyöngyös estis deklarita urbo en 1334, baldaŭ ĝi estis ankaŭ eklezia centro. Depost la turka erao okazis liberecmilito de w:eo:Francisko Rákóczi la 2-a kun grava partopreno de la urbo. Dum la modernaj tempoj la urbo kaŝiĝis ĉe la montoj kaj evitis gravajn influojn de trafiko kaj industriiĝo.
Klimato redakti
Gyöngyös troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario. La montaraj eksteraj feriejoj estas evidente pli malvarmaj.
Eniri redakti
Eniri avie redakti
La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.
Eniri trajne redakti
Gyöngyös estas finhaltejo de branĉa linio el ĉeflinio Budapeŝto-Miskolc, krome etŝpura fervojo trafikas al montara feriejo Mátrafüred.
Eniri voje redakti
Apud Gyöngyös preteriras aŭtovojo M2 inter Budapeŝto kaj Miskolc, krome venas ĉefvojo el Eger kaj kelkaj flankovojoj el la proksimaj vilaĝoj.
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede redakti
Gyöngyös havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj.
Publika transporto redakti
En Gyöngyös aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Transportiĝi aŭte redakti
Gyöngyös havas urban vojreton por aŭtoj.
Vidi redakti
- w:eo:Preĝejo de apostolo Bartolomeo (Gyöngyös)
- w:eo:Preĝejo Vizito de Maria (Gyöngyös) (franciskana)
- w:eo:Preĝejo Sankta Johano kuirita en oleo (Gyöngyös) en iama vilaĝo Gyöngyöspüspöki
- w:eo:Preĝejo Elizabeto de Hungario (Gyöngyös)
- w:eo:Preĝejo Sankta Urbano (Gyöngyös)
- w:eo:Preĝejo Johano Baptisto (Gyöngyös) en feriejo Mátraháza
- w:eo:Kalvaria preĝejo (Gyöngyös)
- w:eo:Grek-katolika preĝejo Sankta Nikolao (Gyöngyös)
- w:eo:Kalvinana preĝejo (Gyöngyös)
- w:eo:Luterana preĝdomo (Gyöngyös)
- w:eo:Urbodomo de Gyöngyös
- loĝturo 70 metrojn alta
- kastelo
- muzeo
Fari redakti
- ekskursi en la montoj, dum la neĝaj periodoj estas ebleco skiadi en la montoj
- viziti eksternan feriejon Mátrafüred helpe de etŝpura fervojo (aŭ aŭtobuse), apude estas Sástó kun malgranda lago
- viziti eksternan feriejon Mátraháza jam en alteco 710 m.
- viziti montopinton de Mátra, la plej alta hungara monto (1014 m) kun televida turo
Aĉeti redakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Gyöngyös.
Vendejaroj redakti
- Tesco Áruház Gyöngyös
- Penny Market Gyöngyös
- SPAR szupermarket Gyöngyös
- Sláger Szupermarket Gyöngyös
- Lidl Gyöngyös
- Kis Ázsia Diszkont Gyöngyös
Manĝi redakti
- Bori Mami kávézó és étterem
- Casa
- Kékes Étterem
- Corso Étterem
- Sástó Étterem (ĉe la montara feriejo)
Trinki redakti
Same, kiel manĝi.
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
- Mátra Kemping Sástó (en la montoj)
Hosteloj redakti
- Károly Róbert Diákhotel
Hoteloj redakti
- Hotel Opál***
- Avar Hotel**** (Mátrafüred)
- Residence**** (Mátraháza)
- Gyöngyvirág Szálló
- Tornyos Panzió
- Károly Róbert Hotel
- Sástó Hotel (apud Mátrafüred)
- Hotel Füred
- Hotel Hegyalja (Mátrafüred)
- Hotel Mátra
Sekureco redakti
- Gyöngyös konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Proksime estas signifa vitejo Abasár.
Rimarkoj redakti