dua insulo plej vasta el la Mediteraneo post Sicilio kaj aŭtonoma regiono de Italio
Sardinio
Sardinio
Lando Italio
Ĉefurbo Cagliari ('Kaljari)
Areo 24.090 km²
Loĝantaro 1.671.937 (2009)
Kreu kategorion "Sardinio"

Sardinio, itale Sardegna (elp. 'sardenja), ĉefurbo Cagliari (elp. 'Kaljari), estas regiono de Italio, kaj la dua mediteranea insulo.

Sciindaĵoj redakti

 
Sardio en Italio

Sardinio (aŭ Sardio) estas la dua plej granda insulo en la Mediteranea Maro laŭ etendo (24 090 km²), post Sicilio. La izoliteco mildiĝas nur pro la proksimeco al la insulo Korsiko (Francio) de kiu ĝi estas apartigita per la Markolo de Bonifacio.

Ĝia strategia pozicio en la centro de la okcidenta Mediteranea Maro ĉiam vekis, ekde pratempoj, la intereson de diversaj popoloj pri Sardio, de la fenicoj ĝis la romianoj, de la pisanoj ĝis la hispanoj kaj la piemontanoj; ekde la pasinta jarcento ĝi estas la sidejo de bazoj de Nato, kaj de luksaj turismaj centroj, tre famaj tiuj de Costa Smeralda.

Urboj redakti

  • Kaljaro (itale: Cagliari) - Ĉefurbo de Sardio. 147.576 loĝ.
  • Sassari - La dua urbo en Sardio laŭ etendaĵo kaj loĝantoj. 127.000 loĝ.
  • Quartu Sant'Elena - 71.000 loĝ.
  • Alghero - Grava turisma celo kaj grava historia haltejo en Sardio, Alghero estas la sola sarda urbo kiu konservis la katalunan lingvon.
  • Olbia - Olbia, la historia ĉefurbo de Gallura, estas hodiaŭ la ĉefa haveno de Sardio. 60.000 loĝ.
  • Oristano - Oristano estas la patrinurbo de la Giudicato de Arborea, grava el historia vidpunkto en Sardio.
  • Nuoro - Nuoro estas la ĉefa centro de la sardinia landinterno.



Aliaj cellokoj redakti

  • Calangianus - Urbo en la centro de Gallura, ĝi estis riĉa kaj industriigita urbeto. Grava el historia vidpunkto, ĝi estas nomita la "Ĉefurbo de kork-subero".
  • Tortolì - Tortolì estas la ĉefa urbo de Ogliastra, fama ĉemara feriejo.
  • San Teodoro
  • Iglesias - Ĉefurbo de Iglesiente, ĝi havas historian centron plenan de antikvaj preĝejoj. Konservas la kastelon kaj mezepokajn fortikaĵojn.
  • Cuglieri - Vilaĝoen la Municipo de Montiferru, ĝi estas konata pro la oleo kaj la "panadas"
  • Sedilo - Ĉefa vilaĝo de Ardia
  • Mamoiada - Konata pro la maskoj
  • Barumini - Konata pro la nuraga komplekso "Su Nuraxi"
  • Orroli - Konata pro la nuraga komplekso "Nuraghe Arrubiu"
  • Tuili - Ĉi tie estas la plezurparko Sardinio en Miniaturo
  • Abbasanta - Ĉi tie estas la nuraga komplekso "Losa"
  • Cabras - Fama pro la produktado de vino kaj pro la "Gigantoj de Mont'e Prama"
  • Borore - Ĉi tie estas la muzeo de la laŭ-rita pano
  • Torralba - Torralba havas la fama nurago Santu Antine kaj bela urba centro

Komprenu redakti

Tereno redakti

 
La rivero Coghinas

La teritorio konsistas ĉefe el montoj kaj montetoj, kun malgrandaj ebenaĵoj. La plej alta monto estas en montaro Gennargentu (Punta La Marmora, 1834m); la plej vasta ebenaĵo estas Kampidano.

La plej gravaj riveroj estas Tirso, Flumendosa kaj Coghinas.

La marbordoj etendiĝas por 1897 km kaj estas plejparte altaj kaj rokaj.

Sardio ankaŭ estas ĉirkaûata de multnombraj insuletoj, el kiuj la plej vasta estas Sankta Antioko.

Historio redakti

 
Nurago Ruju

La unuaj signoj de prahistoriaj homoj en Sardio datiĝas je 18 000 jaroj a.K.

Dum la 2-a jarmilo a.K. estis en Sardio pluraj etnoj; kelkaj komencis konstrui ŝtonajn rondajn konstruaĵojn, ofte similajn al turoj, la nuragojn.

Etnoj redakti

Klimato redakti

Sardio havas mediteranean klimaton. La urboj apud la maro ĝuas mildajn vintrojn, la someroj estas varmaj kaj sekaj, sed mildigataj de maraj brizoj. Eĉ en la ebenaj internaj areoj, la klimato estas mediteranea, kvankam la vintroj estas pli severaj kaj la someraj estas pli varmaj. En la centraj zonoj, la klimato registras intensajn termikajn variadojn, kun temperaturoj de -10 °C vintre, ĝis +41 °C somere. En la montaj masivoj neĝas kun temperaturo êc sub nulo, sed somere estas malvarmete ĉefe nokte. La precipitajoj estas neregulaj kaj sin koncentras de oktobro ĝis aprilo. La neĝo estas ofta super 500-600 m, abunda super 1000 m.

Eniri redakti

 

Eniri avie redakti

Sardio havs tri flughavenoj situantaj en Olbia, Alghero kaj Cagliari.

  • La flughaveno Olbia-Costa Smeralda (IATA: OLB) havas nacian, eŭropan kaj malmultekostan trafikon. Ĝi troviĝas en Olbia, nordorienta Sardio. Estas du flugstacioj:
La ĉefa flugstacio estas dediĉita al pasaĝeroj. Ĉi tie diversaj kompanioj kunligas diversajn urbojn italajn kaj eŭropajn.
Estas ankaŭ duan flugstacion, la terminal Eccelsa. Ĝi estas dediĉita al la privata flugoj, aerotaksioj kaj elitaksioj.

Eniri trajne redakti

Eniri buse redakti

Eniri piede redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi trajne redakti

Transportiĝi buse redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

Fari redakti

Komuniki redakti

 
Lingvoj kaj dialektoj de Sardio

La oficiala lingvo en Sardio (kaj nuntempe la pli parolata) estas la itala, kiu estis enkondukita laŭleĝe en la insulo en 1760. La tradicio de la insulo inkludas la sardan lingvon (su sardulimba sarda). Estas ankoraŭ ĉirkaŭ 1-1,3 milionoj da parolantoj de ĉi tiu latinida lingvo. Tamen, ĝia uzo malpliiĝas de generacio al generacio; interalie, ĉar la instrulingvo en lernejoj estas en la itala.

La sarda estis agnoskita kiel minoritata lingvo per regiona leĝo de 1997 kaj leĝo de la Itala Respubliko de 1999. Tamen egaleco kun la itala ne estas. La sarda dividiĝas en pluraj dialektoj (la ĉefaj estas la logudora kaj la kampidana, reciproke kompreneblaj unu al la alia). En la urba areo de Cagliari la kampidana fariĝis tre italeca, pro la pli oftaj rilatoj kun kontinenta Italio.

Krom la sarda, ekzistas aliaj lingvaj minoritatoj en Sardio:

La korsika (en la dialektoj galura, sasaria);

Sur la du insuloj en la sudokcidento de Sardio (precipe Carloforte kaj Calasetta) estas liguria dialekto, la tiel -nomata "Tabarkina";

en la nordokcidento estas la urbo Algero (itale Alghero, katalune L'Alguer, sarde S'Alighera, hispane Alguer), kie estas parolata katalunan dialekton.

Gravas por vojaĝantoj el eksterlando, ke scio de la angla estas tre limigita. Tamen scipovo de la angla fariĝas pli bona inter la pli juna loĝantaro.


Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Tradiciaj manĝaĵoj redakti

Vegetarismo kaj veganismo redakti

Trinki redakti

Alkoholaĵoj redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Lito kaj matenmanĝo redakti

Sekureco redakti

Sano redakti

Respekto redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Esperantaj renkontiĝoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti

 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.