Sant'Olcese
Sant'Olcese
Panoramo de Sant'Olcese
Lando Italio
Regiono ligurio

Sant'Olcese estas itala komunumo en regiono Ligurio.

Kompreni redakti

 
La vilaĝeto Vicomorasso
 
La vilaĝeto Comago

Sant'Olcése (Sant'Orçeise en la liguria, estas komunumo kiu konsistas el naŭ disaj vilaĝetoj sur la montetoj malantaŭ la metropola urbo Ĝenovo. La komunuma urbodomo ne situas en la samnoma vilaĝo sed en la vilaĝeto Piccarello, situanta en centra pozicio rilate al la aliaj vilaĝetoj.


Historio redakti

 
Pentraĵo sur la fasado de la preĝejo de Sant'Olcese, kiu montras la "miraklo de la urso". Laŭ legendo, la sanktulo Olcese malsovaĝigis urson kiu antaŭe terurigis la vilaĝon, kaj jungis ĝin al ĉaro, tiel anstataŭigante bovon murdita de la sovaĝbesto.

Klimato redakti

Eniri redakti

Eniri avie redakti

Eniri trajne redakti

Eniri buse redakti

Transportiĝi redakti

La teritorion de Sant'Olcese trairas la loka fervojo Genova-Casella. La stacidomoj inkluzivitaj en la urba areo estas Trensasco, Campi, Pino, Torrazza, Sardorella, Vallombrosa, Vicomorasso, Sant'Olcese Chiesa, Sant'Olcese Tullo, Busalletta kaj Molinetti.

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
La preĝejo Sant'Olcese en la samnoma vilaĝeto
 
Fortikaĵo Diamanto
 
La Vilao Serra en vilaĝeto Comago
 
Monumento al la militfalintoj de Sant'Olcese


Fari redakti

Naturaj areoj redakti

Botanika pado Ciaè redakti

Ĝi estas naturalisma vojo. Ekde 1995 la vojo estas ligita al la Alta Via dei Monti Liguri.

Komencante de la loko Ronco, proksime al la vilaĝo Sant'Olcese, la vojo malsupreniras en la valon de la Rio Pernecco (alfluanto de la Secca) kaj atingas la vilaĝon Ciaè, nun forlasita de jaroj, kie en praa konstruaĵo proksime al malfrua mezepoka ponto, ankaŭ restaŭrita, estis konstruita ŝirmejo ekipita per 14 litoj.

Multaj signoj montritaj laŭ la itinero priskribas la arbospeciojn, tipajn por la liguriaj arbaroj, ĉeestantaj en la areo.

Lokaj artistoj redakti

En Sant'Olcese teamo de junaj popolkantistoj aktivas ekde 1993. Ĝi estis fondita kun la celo praktiki kaj disvastigi la ĝenovan popolan kanton konatan sub la nomo de trallalero, plurvoĉa kanto prezentita en koruso kaj en kapela koruso. La agado de la voĉa grupo estas subtenata de specifa loka asocio. Ili estis premiitaj, en 1996, pro la kanto "O trallalero Canson de 'na vitta" de Paolo Besagno.

Aliaj menciindaj nomoj estas:

Maurizio Lastrico, kiu naskiĝis en Ĝenovo, sed kreskis kaj vivis en la vilaĝeto Manesseno ĝis 2006.

Francesco Ciapica, kantisto kaj gitaristo de la progroka bando Il Tempio delle Clessidre.

Eventoj redakti

Mangiaforte

Mangiaforte estas kuirarta vojaĝo laŭ etapoj naskita en 2017, iniciate de la knaboj kaj knabinoj de la Junulara Konsilio Sant'Olcese. Ĝi ĉefe serpentumas laŭ vojoj, kiuj transiras diversajn vilaĝetojn de la komunumo, atingante la Fortikaĵon Diamanton kaj finiĝante en la vilaĝeto Casanova. La itinero konsistas el diversaj refreŝigejoj, en ĉiu el ili estas ofertita plado de la ĝenova aŭ strikte loka tradicio (ekz. Ĝenova fokaccia, bongustaj tortoj, fromaĝoj kaj peklaĵoj de Sant'Olcese), akompanataj de vino aŭ de akvo. La produktoj estas elektitaj surbaze de teritoriaj kaj daŭripovaj kriterioj kaj la evento estas eko-daŭripova: en la lastaj jaroj ĝi forigis la uzon de plasto ene de la evento, garantiante respekton al la natura medio, kiu gastigas ĝin. La evento altiras centojn da partoprenantoj ĉiujare, plibonigante vojojn kaj teritoriojn, kiuj ofte estas malmulte vojaĝataj aŭ forgesitaj. Survoje kutimas ankaŭ trovi staciojn dediĉitajn al artistoj, kiuj partoprenas tage, en tre sugestia medio, tiu de la liguria Apenninoj. La evento baziĝas sur volontulado kaj ne celas profiton.

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Kuirejo redakti

 
La salamo de Sant'Olcese

La komunumo Sant'Olcese estas konata pro la produktado de la tipa salamo hakita dikgrajne kaj kun ne tro longa maturigado, inkluzivita en la listo de tradiciaj italaj manĝaĵoj.

Trinki redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.