komunumo de Italio
| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Ligurio | |
Loĝantaro | 9.399 (2023) | |
Recco (elp Rekko), estas itala komunumo, en regiono Ligurio. Ĝi estas parto de metropola urbo Ĝenovo, kaj troviĝas en la Golfo Paradizo, kies ĉefa urbo ĝi estas.
Kompreni
redaktiĜi estis preskaŭ tute detruita per la bombadoj dum la dua mondmilito; pro tio ĝi estas la nura liguria urbeto kiu ne havas historian centron: ĝiaj domoj estas, preskaŭ ĉiuj, modernaj.
Ĝi estas konata kiel la gastronomia "ĉefurbo" de ligurio, pro tio ke multaj liguriaj specialaĵoj naskiĝis en tiu ĉi urbeto; ĝia plej konata specialaĵo estas la loka Focaccia di Recco, kiu estas fromaĝ-platkuko, (sed ĝi estas tute malsimila de aliaj Focacce de Ligurio).
Historio
redaktiLoĝata en antauromia epoko de la liguroj, kun la alveno de la romianoj ĝi estis nomita "Recina"