Postojna
Postojna
Lando Slovenio
Loĝantaro 9605 (2020)
Alto 556

Postojna (slovena nomo; itale Postumia, germane Adelsberg) estas urbeto en Slovenio.

Kompreni redakti

Postojna estas tre fama pro la vasta sistemo de subteraj kavernoj, plejparte kunligataj, kune celataj per la nomo de Kavo de Postojna. Jam prahomoj konis tiujn kavernojn, almenaŭ la plej facile atingeblajn, kaj turistoj povis eniri ilin jam antaŭ la fino de Okcento. Ekde tiam ĝis nuntempe oni kalkulas ke pli ol 30 milionoj da turistoj vizitis la Kavon de Postojna.

Fakte, Postojna situas en regiono de kalkoŝtonaj montoj kaj montetoj, la Karsto, unu el la regionoj en la mondo pli gravaj por la efikoj de pluvoj sur kalkoŝtonoj rokoj. La rivero Pivca, 26 km post sia fonto, falas subteren kaj fluas dum pli ol 5 km subtere; alia rivereto, Rak, ankaŭ fluas unue normale kaj poste subtere, kaj kunfluas kun Pivca, estigante la novan rivereton Unica, kiu fine reaperas sur la surfaco, sed nur dum kelkaj kilometroj - poste ĝi reiĝas subtera. Pivca estas la ĉefa rivero trairanta la kavernojn videblajn de la turistoj; estas multaj pluaj kilometroj de kavernoj atingeblaj nur de speleologiistoj.

La Kastelo de Predjama estas alia vidindaĵo, 9 km nordokcidente de la urbeto.

Historio redakti

La loko situas ĉe tre antikva prahoma vojo kunliganta la Adriatikan Maron al la Balta Maro kaj uzata por la komerco de sukceno (la t.n. Sukcena Vojo. En la tempo de la Romio Imperio tiu ĉi sekcio de la sukcena vojo, sub alia nomo, gravis kiel kunligo inter Aquileia ĉe la Adriatiko kaj Panonio (Hungario), precipe por romiaj militistoj; fakte en la 1-a jarcento a.K. Romio fondis ĉe tiu vojo la militan urbeton (castrum) Æmona (Emona, hodiaŭ Ljubljano).

La urbeto Postojna tamen ekestis nur dum la Mezepoko kaj estis unuafoje menciita sur dokumentoj nur en 1136.

La slovena nomo postojna signifas "maraglo", kaj la germana nomo Adelsberg signifas "monto de la aglo".

Klimato redakti

Aliri redakti

Aliri avie redakti

La plej konsilinda flughaveno estas tiu de Ljubljano (75 km).

Eblas ankaŭ uzi du flughavenojn ekster Slovenio: Triesto (76 km) en Italio kaj Rijeko (91 km) en Kroatio.

Aliri trajne redakti

Trajnoj de Ljubljano bezonas ĉirkaŭ 1 horon kaj veturas ĉirkaŭ je ĉiu horo. Informoj ĉe Slovenske Železnice (slovene, angle).

De eksteraj landoj (ekzemple Aŭstrio, Hungario, Kroatio) oni povas veturi trajne al Postojna per Ljubljano.

De Italio la trajnoj kunligoj ne estas bonaj vintre; somere (ekde majo) estas kutime almenaŭ 2 rektaj trajnoj tage de Triesto al Postojna(informoj haveblas ĉe Trenitalia, itale); la veturtempo estas ĉ. 1h30. Eblas ankaŭ atingi buse Villa Opicina kaj de tie trovi kelkajn pluajn trajnojn.

Aliri buse redakti

Aliri aŭte redakti

Aliri bicikle redakti

Postojna kuŝas ĉe la bicikla vojo EV9 (Eŭrovelo 9), kiu pli-malpli laŭiras la antikvan Sukcenan Vojon de la Balta Maro al la Adriatiko.

Postojna estas ĉirkaŭataj de montoj, do por atingi ĝin bicikle necesas preterpasi malgrandajn montopasejojn: ĉ. 820m se vi venas de la nordo, ĉ. 650m se vi venas de la sudo.

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
Mapo de Postojno


Fari redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.