komunumo de Italio
(Alidirektita el Monza)
Monzo (itale: Monza, elparolo: ˈmonʦa), estas urbo en Lombardio en norda Italio, kun ĉirkaŭ 120mil loĝantoj. Ĝi estas antaŭurbo de Milano (nur 15 km for de ĝia centro), sed havas sian apartan historion kaj estas ĉefurbo de aparta provinco.
Kompreni
redaktiAliri
redaktiAliri avie
redaktiLa plej proksimaj flughavenoj estas tiu de Milano:
- Milano Linate (19 km), kun plejparte naciaj flugoj al/de aliaj urboj en Italio;
- Milano Malpensa (56 km), kun plejparte internaciaj flugoj;
- Bergamo Orio al Serio (40 km), uzata ĉefe de malmultekostaj kompanioj.
Aliri trajne
redaktiMonzo kuŝas sur la fervojo Milano-Zuriko, do estas bonegaj kunligoj kun pluraj urboj - rekte aŭ pli ofte kun trajnŝanĝo en Milano.