Loreto estas urbo en Markio en centra Italio, fama pro la Baziliko de la Sankta Hejmo kaj apudaj konstruaĵoj. Ĝin celas pleje pilgrimantoj, sed ĝi meritas viziton ankaŭ de la amantoj de mezepokaj konstruaĵoj kaj religiaj artaĵoj.
Kompreni redakti
Historio redakti
Klimato redakti
Aliri redakti
Aliri avie redakti
La plej proksima flughaveno estas la Flughaveno de Ankono (ĉ. 38km aŭte). Eblas vojaĝi trajne de tiu flughaveno al Loreto (trajnŝanĝo en Ankono).
Aliri trajne redakti
La fervoja stacidomo de Loreto situas pli malsupre ol la urbo, ĉ. 1.5km piede (2.5km aŭte) for de la centro. Ĝi estas sur la fervojo Ankono-Peskaro, parto de la longa fervoja linio kuranta laŭ la adriatika marbordo kaj kunliganta Bolonjo kaj Norditalio al Apulio.
De Ankono al Loreto estas oftaj trajnoj (pli malpli unu ĉiun horon); la vojaĝo daŭras ĉ. 15min.
Aliri buse redakti
De Ankono al Loreto estas buso de ATMA, linio R. La vojaĝo daŭras ĉ.50min de la fervoja stacidomo de Ankono ĝis la busa stacidomo de Loreto, ĉe la bordo de la historia centro.
Aliri bicikle redakti
Loreto situas apud la biciklovojo BI6 laŭiranta la adriatikan marbordon de Triesto al Apulio. Bedaŭrinde, ĝia parto ĉirkaŭ monto Conero, ĝuste norde de Loreto, estas la unua parto ankoraŭ malpreta; eblas uzi la lokajn ŝoseojn (ĉ. 40km). Informoj pri BI6 haveblas ĉe Bicitalia (nur itale).
BI6 trafas la internacian biciklovojon "Eurovelo 8 (EV8)" de Hispanio al Grekio (fakte estas komuna peco inter Triesto kaj la buŝo de Pado).
Aliri aŭte redakti
La pli rapida vojo al Loreto estas per la aŭtoŝoseo A14 "Adriatika". Eliri per la elirejo "Loreto - Porto Recanati", malmulte sude de Ankono. De la aŭtoŝoseo al la centro de Loreto estas 5km.
Se oni preferas ne veturi sur la aŭtoŝoseo, eblas preni la Via Adriatica (Adriatikan Vojon, SS16) kiu sekvas pli-malpli la aŭtoŝoseon.
Aliri ŝipe redakti
De Kroatio (kaj ankaŭ de Albanio aŭ Grekio) eblas atingi ŝipe la havenon de Ankono, kaj de tie veturi trajne, buse, bicikle aŭ aŭte al Loreto (ĉ. 30km).
Transportiĝi redakti
Piediri redakti
Publika transporto redakti
Veturi aŭte redakti
Bicikli redakti
Vidi redakti
Fari redakti
Aĉeti redakti
Vendejaroj redakti
Manĝi redakti
Trinki redakti
Loĝi redakti
Kampadejoj redakti
Pluraj kampadejoj estas apud la proksima marbordo (en la komunumoj de Porto Recanati aŭ de Numana).
Kelkaj nomoj (kun distancoj de la centro de Loreto):
- La Medusa (6km)
- Adriatico (6km)
- Bellamare (7km)
- Conero Azzurro (8km)
Hosteloj redakti
Estas hostelo en via Aldo Moro 46 (1km de la baziliko). Vintre ĝi gastigas nur grupojn, ne unuopajn vojaĝantojn.
Hoteloj redakti
Sekureco redakti
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Rimarkoj redakti