| |||
Lando | Hungario | ||
Loĝantaro | 8 034 | ||
Kunszentmárton estas malgranda urbo en Hungario.
Kompreni
redaktiKunszentmárton situas sur ebenaĵo laŭ maldekstra bordo de rivero Körös. Csongrád troviĝas 18, Szentes kaj Szarvas po 21, Szolnok 38, Szeged 66, Budapeŝto 119 kilometrojn (aere).
Historio
redaktiLa unua hungara mencio pri Kunszentmárton okazis en 1215, la loĝantoj estis hungaroj. Kumanoj ekloĝis ankaŭ en tiu loko kun reĝa permeso en 1239. La turka dominado okazis inter 1552 kaj 1686 kun oftaj detruoj kaj rabadoj. En la sekvaj jardekoj Kunszentmárton evoluis kaj preskaŭ el nenio iĝis kampurbo kun foirrajtoj en 1807. La unua vagonaro alvenis en 1885 kaj en 1986 la statuso estis levita al urbo.
Klimato
redaktiKunszentmárton troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la precipitaĵo estas pli malgranda.
Eniri
redaktiKunszentmárton estas bone alirebla voje kaj trajne.
Eniri avie
redaktiLa plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.
Eniri trajne
redaktiKunszentmárton situas laŭ flanka linio Szolnok–Hódmezővásárhely kaj tie aliĝas linio el Kiskunfélegyháza.
Eniri voje
redaktiEn Kunszentmárton kruciĝas la vojoj inter Kecskemét-Szarvas kaj Szolnok-Szentes.
Transportiĝi
redaktiTransportiĝi perpiede kaj bicikle
redaktiKunszentmárton havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. La riverbordo parte estas perpieda promenejo.
Transportiĝi taksie
redaktiEstas taksia entrepreno en Kunszentmárton. Ĉiuj taksioj estas flavaj kaj plej supre estas lampo por signi la liberan staton. Vi povas voki ilin telefone, pli malofte mansvinge, krome en kelkaj lokoj estas stacioj, ekzemple ĉe stacidomo. Forlasi la urbon jam kostas duoble.
Publika transporto
redaktiEn Kunszentmárton ne funkcias publika transporto, la urbo estas trairebla perpiede.
Transportiĝi aŭte
redaktiKunszentmárton havas urban vojreton por aŭtoj.
Vidi
redakti- w:eo:Preĝejo de Marteno de Tours (Kunszentmárton)
- aliaj kristanaj kirkoj
- urbodomo
- muzeo
- sinagogo, nun kultura centro
Fari
redaktiAĉeti
redaktiLa plej necesaj vendejoj troviĝas en Kunszentmárton.
Vendejaroj
redakti- Lidl Kunszentmárton, Kossuth Lajos út 23.
- PENNY Market, Kunszentmárton, Kossuth Lajos út 1.
- COOP Szolnok Zrt. Köztársaság tér 10.
- Tiszaföldvár COOP, Csongrádi út 13.
Manĝi
redakti- Kulacsos Vendéglő és Pizzéria
- Pótkerék Kocsma Étterem
Trinki
redaktiSame, kiel manĝi.
Loĝi
redaktiSekureco
redakti- Kunszentmárton konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto
redaktiLokaj esperantistoj
redaktiKonsulejoj
redaktiViziti plu
redaktiProksime estas Cserkeszőlő kun termala kuracbanejo.