Garfagnana

Garfagnana (ankaŭ nomata Alta Valle del Serchio) estas historia-geografia areo de la Provinco Luko, en itala regiono Toskanio.

Kompreni

redakti

Garfagnana proponas tre diversajn pejzaĝojn:

- netrairebla kaj nepoluita montaro, kiu estas roka en la Apuaj Alpoj okcidente, kovrita de herbejoj kaj kun pli mildaj deklivoj en la Apeninoj oriente, kiuj transformiĝas je pli malaltaj altitudoj en montetojn plenaj de herbejoj kaj kultivitaj kampoj de aparta pitoreska beleco. Ĝi limas norde kun la Lunigiana, okcidente kun Versilio kaj la Provinco Maso-Kararo, oriente kun la regiono Emilio-Romanjo kaj sude kun la Meza Valo de Serchio.

Tute trapasita de la rivero Serchio kaj ĝiaj multnombraj alfluantoj kaj tre riĉa je arbaro, kun alteco kiu varias inter 132 kaj 2054 metroj super la marnivelo. La kurso de la rivero Serchio kun granda ŝtona lito markas ĉie la centron de la deklivo de la valo.

La plej alta pinto en Toskanio, Monto Prado (2.054 m), situas ĉe la limo inter Garfagnana kaj Emilia-Romanjo, dum la plej alta pinto en la Apuaj Alpoj, Monto Pisanino (1.947 m), situas tute en supra Garfagnana, ĉar ĝi disbranĉiĝas de la ĉefakvodislimo direkte al la oriento.

Esperanto

redakti

Tutaga ekskurso al Garfagnana okazos dum la itala kongreso, la 27-an de Aŭgusto 2024.

La ekskurso iros tra la montoj Apeninoj kaj la t.n. Apuanaj Alpoj.

Oni trapasos Pescia-n, Collodi-n (kie naskiĝis la aŭtoro de Pinokjo, kaj kien iros alitaga ekskurso), kaj Villa Basilica-n, dum la malfrua mezepoko fama kiel forĝejo de renomaj glavoj.

Oni atingos la valon de rivero Lima pasante sub la altebenaĵon Pizzorne. Tie, la vilaĝeto Colognora Valleriana estas lingva insulo de dialekto/lingvo, kiu pro sia komplekseco ankoraŭ ne estis plene interpretita, nun parolata de tre malmultaj lokanoj. Ni atingos Barga-n, kaj en ĝi ni vizitos la ĉefpreĝejon „San Cristoforo“-n kaj la preĝejon Sanktega Krucifikso.

Ĉe la ĉefpreĝejo estas “arringo”, vasta gazono inter la katedralo kaj la pretoria palaco, kie la homoj iam kunvenis por parlamento. De ĉiu flanko de la placo, vi povos ĝui la grandiozan panoramon kiu ĉirkaŭas Barga-n konsistiganta de la Pizzorne-montoj, la Apuaj Alpoj kaj la Apeninoj.

Tiam, transirante la riveron Serchio-n, oni eniros la valon de rivereto Turrite por atingi la grandiozajn Grotojn de la Vento, kiujn ni vizitos per unuhora interna promeno kun 366 ŝtupoj, kie ni spertos la kavernurson, la sifonon, la venton, la konkreciojn, (taŭga por la etuloj, sed ne por homoj en rulseĝoj aŭ kun gravaj movmalfacilaĵoj).

Tra la enirejo oni rapide atingas grandan ĉambron, en kiu oni povas admiri kompletan skeleton de kavernurso kaj gigantan plantigradon, formortintan dum 20.000 jaroj, kiu travintris en la kavernoj.

Trapasante iometan mallarĝiĝon, kie oni klare sentas fortan aerfluon, kiu donas la nomon al la kaverno, oni trapasas sifonon per malgranda ponto kaj eniras grandan tunelon, kies maldekstra muro estas preskaŭ tute kovrita de granda konkrecia fluo.

Grimpante ŝtuparon oni povas atingi grandiozan subteran lagon kaj eniri la Pendan Ĉambron, ĉirkaŭitan de eksterordinara abundo da kalkŝtonaj konkrecioj karakterizitaj de helaj koloroj, igitaj brilantaj de la akvovualo kiu nutras ilin.

La sugesta spektaklo de la konkrecioj daŭras en la galerioj kaj postaj ĉambroj, por ĉesi sur la rando de profunda abismo kie la unua itinero finiĝas.

La reveno okazas retroirante tra la jam vizitita parto.

La nombro da paŝoj ne estu timiga: ili estas dividitaj en plurajn relative mallongajn sekciojn, alternante kun plataj sekcioj, do tiu ĉi itinero ne estas laciga.

Revenante tiam al la valo de Serchio ni atingos Borgo Mozzano, trapasante ĉe la nepre fotenda Ponto de la Diablo. En Borgo, oni estos gastigataj de instruistino, kiu prezentos al ni sian urbon, la preĝejojn kaj la monaĥejon.