komunumo en Malsupra Saksio, Germanio
Brunsvigo
Brunsvigo
(Braunschweig)
Lando Germanio
Regiono Malsupra Saksio
Loĝantaro 248 292 (2019)
Alto 75m

Brunsvigo (germane Braunschweig) estas urbo en Malsupra Saksio en norda Germanio.

Kompreni redakti

Brunsvigo estas mezepoka urbo. Ĝi havas la kromnomom Löwenstadt - "Leonurbo" - pro Henriko la Leono (vidu sube).

Historio redakti

Brunsvigo estis fondita, laŭ antikvaj kronikoj, en 861 de iu grafo Bruno (la latina nomo Bruni vicus signifas "vilaĝo de Bruno"). Ĝi iĝis grava urbo ĉirkaŭ en 1150, kiam Henriko la Leono faris ĝin ĉefurbo de sia duklando.

En 1259 la urbo aliĝis al la Hansa ligo kaj plu prosperis pro la multaj komercoj. Poste, ĝi restis pli-malpli sendependa duklando (kun pluraj ŝanĝoj pri nomo kaj areo) ĝis 1866, kiam ĝi iĝis parto de Prusio.

Klimato redakti

Aliri redakti

 
Hanovero kaj Brunsvigo

Aliri avie redakti

Estas malgrava flughaveno en Brunsvigo, ne uzata tamen de regulaj flugoj de komercaj flugkompanioj.

La plej proksima komerca flughaveno estas en Hanovro (Hannover, 68km). Ĝi estas kunligata kun la plej gravaj eŭropaj urboj kaj kun kelkaj malpli grandaj urboj en Eŭropo kaj en la Mediteraneo. De tiu flughaveno al Brunsvigo oni povas preni la lokan trajnon "S-Bahn" ĝis la urbocentro de Hanovro kaj poste regionan aŭ interurban trajnon (sume ĉ. 1h-1h30).

La retejo estas: Flughaveno de Hanovro (havebla en la germana kaj en la angla).

Aliaj flughavenoj uzeblaj, sed pli malproksimaj, estas en Hamburgo, Berlino, Frankfurto ktp. Por vojaĝantoj el ekstereŭropaj landoj, kutime konvenas atingi Frankfurton (344km); de tie, oni povas atingi Brunsvigon trajne (ĉ.3h), aŭte aŭ buse.

Aliri trajne redakti

Estas rektaj IC-trajnoj aŭ ICE-trajnoj de/al aliaj urboj en Germanio, ekzemple:

  • de/al oriento: Berlino (ĉ.1h30), Lepsiko (ĉ.2h10), Dresdeno (ĉ.3h20)
  • de/al sudo: Frankfurto (ĉ.2h45), Bazelo (ĉ. 5h45)
  • de/al nordo/okcidento: Hanovro (ĉ.0h30), Bremeno (ĉ.2h), Kolonjo (ĉ.4h)

De/al eksterlandaj urboj (kaj de kelkaj germanaj urboj) necesas ŝanĝi trajnon. Ekzemple:

  • de/al Hamburgo, ŝanĝu en Hanovro
  • de/al Munkeno, ŝanĝu en Halle aŭ Hanovro aŭ Gotingeno (varias)
  • de/al Prago, ŝanĝu en Dresdeno
  • de/al Pollando, ŝanĝu en Berlino
  • de/al Amsterdamo, ŝanĝu en Hanovro
  • de/al Kopenhago, ŝanĝu en Hamburgo kaj Hanovro
  • de/al Parizo aŭ Strasburgo, ŝanĝu en Frankfurto
  • de/al Vieno, ŝanĝu en Hanau

Aliri buse redakti

Aliri aŭte redakti

Aliri bicikle redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
Mapo de Brunsvigo

Fari redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

 

En Brunsvigo estas tradicia biero nomata "Mumme", produktata en tiu ĉi areo ekde la fino de la Mezepoko. Ĝi estas malhela kaj tre amargusta.

En la pasinteco la Mumme estis estimata pro sia kapablo longe daŭri ankaŭ en varma vetero, tiel ke ĝi estis multe uzata en ŝipoj; la kaŭzo estis la abundo de sukero kaj la nivelo de alkoholo iom pli alta ol ĉe aliaj bieroj. Sed fridujoj igis ĝian daŭrecon malpli grava kaj ĝian apartan guston malpli tolerebla; iam dum la 20-a jarcento la tradicio de Mumme eĉ riskis malaperi. Fakte, dum pli ol cent jaroj nur senalkohola Mumme estis produktata, ĉefe kiel gustoriĉa aldono al saŭcoj, kolbasoj, aliaj trinkaĵoj kaj eĉ kukoj. Ekde 2008 normala Mumme estas denove havebla.[1]

NOTU: Pro la forta gusto, se vi preferas, vi povas trinki ĝin miksita kun hela biero, laŭ la kutimo de pluraj uloj. Aliaj homoj ŝatas aldoni ĝin al teo.

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Tiu ĉi urbo estas aparte grava en la historio de la Esperanto-movado en Germanio, ĉar ĉi tie okazis la 1-a Germana Esperanto-Kongreso, en 1906. Pluaj GEK okazis ĉi tie en 1972 kaj en 2006.

En aprilo 2021 okazos ĉi tie la 37-a Printempa Semajno.

Lokaj esperantistoj redakti

La Esperanto-grupo de Brunsvigo estis fondita en la sama jaro ol la 1-a GEK, 1906.

1 gastiganto de Pasporta Servo (2021/2) (la ligilo montras ankaŭ pluajn gastigantojn en Hanovro kaj Hildesheim).

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti

  1. Braunschweiger Mumme ĉe Braunschweig Löwenstadt - Tourismus und Kongresse.
 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.