Bordighera
Bordighera
Panoramo de Bordighera
Lando Italio
Regiono Ligurio
Loĝantaro 10.412 (30-06-2019)

Bordighera, (elp. Bordigera), estas urbo en itala regiono Ligurio.

Kompreni redakti

Bordighera situas sur la marbordo de la Orienta Riviero, ĉe 'Capo Sant'Ampelio' je ĉirkaŭ dudek kilometroj de la landlimo kun Francio, je la piedoj de la Maraj Alpoj. Ĝi estas la pli suda komunumo de Ligurio.

La montaroj apike sur la maro kaŭzas, kiam estas nordaj ventoj fenomenon de milda vetero en vintro (la meza temperaturo de januaro estas proksima je +10 °C), kaj kontraŭe dum someroj, malvarmetaj kaj viglaj marventetoj mildigas la varmego, kiu ĉiukaze malofte estas troa (meza temperaturo de julio kaj aŭgusto de ĉirkaŭ +24 °C). Inter la pintoj de la teritorio la monto Nero (606 m) kaj la Colla Merello (224 m).

Fascina la kvartalo Sasso sur la monteto.

La haveneto estas la lasta por turismaj boatoj antaŭ la landlimo kun Francio.

Historio redakti

Klimato redakti

Eniri redakti

Eniri avie redakti

Eniri trajne redakti

Eniri buse redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

Fari redakti

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

 
Clarence Bicknell
 
Fikuso en la ĝardeno de la Muzeo Bicknell (Bordighera)
 
Casterino (Tenda), esperantistoj en vizito al la kampara domo de Clarence Bicknell

Clarence Bicknell alvenis en Bordighera en 1878, li enamiĝis al la urbeto kaj decidis resti tie; Li fondis la Esperantistan grupon "Antaŭen" kaj restis ĝia prezidanto ĝis lia morto.

Li ankaŭ starigis bibliotekon kaj muzeon kiuj estas tre interesaj.

Bicknell aldone al sia Esperanto-agado faris arkeologiajn eltrovojn en la nuna sudorienta Francio, (kiu tiam estis ankoraŭ parto de Italio). Li ankaŭ studis la floraron de nordokcidenta Italio, kaj lia pasio eltrovi la diversajn speciojn, (kelkaj el ili nun portas lian nomon), kondukis lin priskribi ilin ne nur science sed ankaŭ arte, ĉar li pentris tiujn florojn, kaj ankaŭ tiuj pentraĵoj estas tre interesaj.

En 1885 li publikigis sian plej prestiĝan verkon pri botaniko: Flowering plants and ferns of the Riviera, bonegan kaj dikan verkon kun 82 koloraj ilustraĵoj de li mem pentritaj, kiu science priskribas la tutan flaŭron de la Riviero.

En 1888 fondiĝis la Muzeo Bicknell, kiun li konstruigis por enteni liajn botanikajn kaj arkeologiajn kolektaĵojn; en 1913 li aldonigis apudan konstruaĵon por la Biblioteko. Ekde 1937 la Muzeo-biblioteko Clarence Bicknell estas administrita de la 'Istituto Internazionale di Studi Liguri'.

Kiam li fondis la Muzeon, Bicknell ankoraŭ ne estis komencinta la studadon kiu poste donis al li la plej grandan famon: la prahistoriaj ŝtongravuraĵoj de Monto Bego.

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.