Hungaria urbo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Berettyóújfalu
Berettyóújfalu
Berettyóújfalu Flago (aŭ blazono)
Strato, aspektas kvazaŭ vilaĝo
Lando Hungario
Regiono Orienta Hungario
Loĝantaro 14 690

Berettyóújfalu [beretjOUjfalu] estas urbo kaj kuracbanloko en orienta parto de Hungario.

Kompreni redakti

Berettyóújfalu situas sur ebenaĵo laŭ ambaŭ bordoj de malgranda rivero Berettyó. Hajdúszoboszló troviĝas 26, Debrecen 34, Szolnok 101, Budapeŝto 190 kilometrojn (aere).

Historio redakti

 
Ruino de monaĥejo en Berettyóújfalu-Herpály

La unua mencio pri nuna loko de Berettyóújfalu okazis en la 13-a jarcento, tiam pluraj vilaĝoj estis ĉi tie. Unu el tiuj vilaĝoj Berettyószentmárton akiris kampurban statuson kun doganprena rajto en 1481. Alia vilaĝo Herpály jam havis monaĥejon en la 12-a jarcento. Dum la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝoj kelkfoje estis detruitaj. Berettyóújfalu ricevis hajdukajn privilegiojn en 1608, sed grava evoluo okazis en la dua duono de la 19-a jarcento pro la alveninta fervojo kaj reguligo de la rivereto. La unua helpis la komercon, la dua la agrikulturon. Post Traktato de Trianon Berettyóújfalu iĝis grava centro de rest-Hungario, fine akiris urban statuson en 1978, pli frue Berettyóújfalu kaj Berettyószentmárton estis unuigitaj.

Klimato redakti

Berettyóújfalu troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la precipitaĵo estas pli malgranda.

Eniri redakti

Berettyóújfalu estas alirebla voje kaj trajne.

Eniri avie redakti

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Debrecen.

 
Fervoja stacidomo

Eniri trajne redakti

Berettyóújfalu situas laŭ internacia linio inter Budapeŝto kaj Oradea.

Eniri voje redakti

Berettyóújfalu situas laŭ vojo inter Püspökladány kaj Rumanio, tie kruciĝas vojo inter Debrecen kaj Szeged, fine kuras flanka vojo al Létavértes.

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede kaj bicikle redakti

Berettyóújfalu havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. Parte estas preta bicikla vojo al Rumanio.

Transportiĝi taksie redakti

En Berettyóújfalu kelkaj privataj taksiaj entreprenoj funkcias.

Publika transporto redakti

En Berettyóújfalu 2 lokaj aŭtobusaj linioj helpas la trafikon. Ankaŭ la regionaj aŭtobusoj haltas en kelkaj lokoj.

Transportiĝi aŭte redakti

Berettyóújfalu havas urban vojreton por aŭtoj.

Vidi redakti

 
Sinagogo
  • kalvinana kirko (1817)
  • sinagogo
  • muzeo
  • termala kuracbanejo malfermita en 1927, la akvo estis deklarita kuracakvo en 1997

Fari redakti

  • bani en la termala banejo

Aĉeti redakti

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Berettyóújfalu.

Vendejaroj redakti

  • SPAR szupermarket Berettyóújfalu, Dózsa György utca 66.
  • Penny Market Berettyóújfalu, Dózsa Gy. u. 30.
  • Tesco Hipermarket Berettyóújfalu, Honvéd u. 13.
  • Lidl Berettyóújfalu, Kossuth utca 98,

Manĝi redakti

  • Mátyás Ranch Étterem Berettyóújfalu, Király-hágó út
  • Jani Csárda Berettyóújfalu, vojo numero 47
  • Móló Restaurant Berettyóújfalu, Földesi út 51.
  • Stop Vendéglő Berettyóújfalu, Keresztesi út 1.
  • Bella Costa Berettyóújfalu, Dózsa György út 28.
  • Katalin Étterem Berettyóújfalu, Királyhágó út 22.
  • 1.számú Kisvendéglő Berettyóújfalu, Dózsa György út 43.

Trinki redakti

Same, kiel manĝi.

Loĝi redakti

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj redakti

  • ne trovita

Hosteloj redakti

  • Berettyó Munkás Vendégház Berettyóújfalu

Hoteletoj redakti

  • Móló Panzió Berettyóújfalu, Földesi út 51.
  • Katalin Motel Berettyóújfalu, Királyhágó út 22.
  • Angéla Panzió Berettyóújfalu, Kossuth u. 51.
  • Berettyó Central Apartman, Berettyóújfalu
  • Jurta Üdülőházak Berettyóújfalu
  • Silver Park Vendégház Berettyóújfalu
  • Szent Márton Vendégház Berettyóújfalu
  • Simi Vendégház Berettyóújfalu
  • Bundik Vendégház Berettyóújfalu
  • Liget Szálláshely Berettyóújfalu
  • Zimmer Vendégház Berettyóújfalu
  • Zita Vendégház Berettyóújfalu

Sekureco redakti

  • Berettyóújfalu konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Proksime estas Hajdúszoboszló kaj Debrecen.

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.