| ||
Lando | Hispanio | |
Regiono | Kastilio kaj Leono | |
Loĝantaro | 58 111 (2024) | |
Alto | 1131 m |
Avilo (hispane Ávila) estas historia urbo en Kastilio kaj Leono en Hispanio. Ĉefurbo de la samnoma provinco, ĝi enhavas preskaŭ 60mil loĝantojn.
Kompreni
redaktiAvilo kuŝas sur la hispana altebenaĵo (Meseta) je ĉirkaŭ 1100 m super la marnivelo, 100 km okcidente de Madrido.
Avilo estas fama pro siaj konstruaĵoj (preĝejoj, muregoj, palacoj ktp), ĉefe el la jarcentoj de la 11a al la 17a; ĝia centro, ĝiaj muregoj kaj aldonaj preĝejoj estis deklaritaj en 1985 Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Tre antikva urbo, eble fondita de la Punikoj, ĝi gardas malmultajn restaĵojn de la antikva konstruaĵaro.
En Avilo naskiĝis fama sanktulino kaj mistikulino, sankta Tereza el Avilo (1515-1582), kaj multaj el la religiaj konstruaĵoj faritaj ekde la 16-a jarcento iel rilatas al ŝi.