lando en sudorienta Azio
Vjetnamio
Vjetnamio (VN) Flago
Golfo Halong
Situo de Vjetnamio en ĝia regiono.
Ĉefurbo Hanojo
Areo 329 560 km²
Loĝantaro 89 milionoj (2010)
Monunuo vjetnama dongo (VND)
Elektro 220V/50Hz
Tel. antaŭkodo +84
Horzono UTC +7

Vjetnamio, aŭ Vjetnamujo, (vjetname: Việt Nam), oficiale la socialista respubliko de Vjetnamio, estas ĉemara lando en Sud-Orienta Azio. Ĝi limas al Ĉinio norde, al Laoso nordokcidente kaj al Kamboĝo sudokcidente. Oriente de la lando estas la Suda Ĉina Maro kaj la lando etendiĝas de sudo al nordo. En Vjetnamio estas 89 milionoj da loĝantoj.