Vikivojaĝo:Diskutejo/arkivo/2018

Ŝablono:Arkivo de diskutoj

ELiSo partoprenis la Vikimedian Konferencon 2018 redakti

 
Trovu la 8 esperantistojn kaj vicon da pluŝuloj!
Organizuloj viciĝas

Saluton karaj kunredaktantoj!

Mi ŝatus informi vin, ke lastan semajnfinon, ekde la 20a ĝis la 22a de Aprilo 2018 okazis la Vikimedia Konferenco 2018, pinta renkontiĝo de organizita parto de la Vikimedia movado. Kaj kompreneble partoprenis ankaŭ Esperanta Vikimedia grupo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) en konsisto Ivan Quintero Santacruz kaj KuboF Hromoslav (kaj pluraj esperantistoj reprezentante aliajn organizojn / grupojn).

Dum la konferenco ni multe lernis, diskutis, konektiĝadis kun aliaj aktivuloj, laboris kaj eĉ trovis tempon por amikumi. Okazis tiom multaj aferoj, ke ni bezonos kelkan tempon por ilin pritrakti; ni informos vin iom-post-iom, precipe en la dissendolistoj eliso kaj eliso-anoncoj (do aliĝu por ricevi novaĵojn plej frue kaj plej komplete!). Sed nun mi alemanŭ prezentos mian koncizan superrigardon.

Mi konscias pri 8 esperantistoj dum la konferenco. Entute partoprenis ĉ. 300 homoj, do esperantistoj jam trapasis la sojlon de 2% kaj transiris de "pioniroj" al "fruaj adoptantoj" (laŭ la teorio de difuzo de novaj aferoj).

Entute 6 homoj partoprenis la kunsidon de ELiSo. La raporton mi ankoraŭ preparas, sed mi konscize diru, ke ni decidis puŝi nian grupon al pli alta nivelo kun funkcianta strukturo (pri tio mi sendos memstaran mesaĝon) kaj ĝis 2 jaroj iĝi Tema Organizo de la Fondaĵo Vikimedio kaj (dum nedefinita tempo) Faka Asocio de UEA.

Ni lernis pri novaj (aŭ nove malkovritaj) iloj por helpi al laboro de redaktantoj kaj organizantoj, ekz. Mapo de komunumaj kapabloj, w:Ŝablono:Uzanto sandbox+, Stirpanelo por programoj kaj eventoj kaj UserViews. Tio estas vere mojosaj iloj, certe provu ilin!

Granda parto de la konferenco estis la 2a fazo de konsultado por la Strategia direkto de la Vikimedia movado 2030. Ĉar estas ĝenerala konsidero, ke per nuntempa laborado ni ne atingos la trovitan vizion, en la tutmonda vikimedia movado komenciĝis tempo de prikonsiderado de ĉio ajn kaj sekve estas akceptataj ankaŭ disrompaj ideoj (ĝis grado de malfondo de ĉiuj komisionoj kaj organizoj). Aŭdiĝis ankaŭ la opinio, ke la internacia vikimedia movado prefere transiru de uzado de la angla al Esperanto, ĉar ĝi estas multe pli justa - la opinion prezentis neesperantisto! Li laŭpete tion deklaris ankaŭ dum videoregistrado - la videon mi publikigos baldaŭ.

Parolante pri videoj... Mi faris kelkajn mallongajn video-monologojn kun kelkaj homoj kun intresaj ideoj. Ĝi estis tre improvizita, ĉar mi ĝin pripensis maljam veturante al la konferenco. Tamen, mi havas plurajn bonajn registraĵojn, kiujn mi publikigados dum sekvaj tagoj (tamen ne tuj) en la YouTube-kanalo de ELiSo, do ekabonu la kanalon jam nun por esti sciigita tuj post publikigo (kaj memoru klaki la sonorileton por vere ricevi la sciigojn...).

Do, jen fino de tiu ĉi baza sciigo! Nome de nia grupeto de reprezentantoj mi denove dankas pro esperantista subteno de nia partopreno kaj mi antaŭĝojas nian pli intensan kunlaboradon en kaj ekster Vikipedio, kiu ĵuse plikonkretiĝias.

Amike, --KuboF Hromoslav (talk) 11:58, 29 April 2018 (UTC)

Helpu puŝi organizon Esperanto kaj Libera Scio al sekva nivelo! redakti

 
Aliĝu al la laborgrupo por puŝi ELiSon al sekva nivelo!

Saluton ĉiuj!

En mia antaŭa mesaĝo mi koncize (nu, eble ne tiom koncize...) prezentis superrigardon pri parto de Esperanta agado dum la Vikimedia Konferenco 2018. Pluraj el unuopaj punktoj tamen bezonas aktivan partoprenon de ĝuste vi! Ankaŭ la jena.

Nia grupo estis sub la nomo Esperanto kaj Libera Scio oficiale rekonita fare de la Fondaĵo Vikimedio kiel Vikimedia Uzanto-Grupo en 2013. Ekde tiam ni funkcias kiel neformala grupo kun distribuita (ni povas diri "laŭokaza") gvidado. Tio certagrade funkcias (ja vidu niajn ĝisnunajn sukcesojn kaj nune faratan laboron, ekz. Vikio amas ZEOjn). Sed dum la kunsido dum la Konferenco ni unuanime konstatis, ke ni povas atingi pli multe, helpi al pli da homoj kaj disvastigi vikimedion pli foren se ni pli intence zorgos pri bontenado kaj evoluo de niaj strukturo kaj strategio.

Tial ni starigis laborgrupon, kiu nin gvidos tra la procezo de starigo de tiu strukturo. Ni ankaŭ konscias, ke ne ĉiuj povis partopreni dum la konferenco kaj ke indas inkludi homojn kun diversaj kapabloj kaj talentoj por atingi elstaran sukceson!

Tial ni invitas vin al la laborgrupo por gvidi ELiSon al sekva nivelo!

Kio estos la laboro?
En la laborgrupo ni unue diskutos estontecon de ELiSo. Mi antaŭvidas 2-3 videovokojn kaj intertempan retpoŝtumadon kaj prilaboradon de dokumentoj. Laŭ rezultoj de tiuj diskutoj ni faros sekvajn agojn. Ni ĝenerale supozas, ke ni gvidos verkadon de statuto laŭ kiu ĉiu ELiSano elektos estraron. Detaloj estas por laborgrupa diskuto.
Kiel aliĝi al la laborgrupo?
Ĝis la 13a de Majo 2018 23:59 UTC deklaru vian intencon aliĝi per retmesaĝo al la dissendolisto eliso, al mi persone aŭ en la Diskutejo de la Esperanta Vikipedio.
Ĉu aliĝante al la laborgrupo oni eniras estraron?
Ne. La laborgrupo ekzistos por gvidi procezon por ekhavi funkciantan kaj firman strukturon; kiam tio estos atingita, la laborgrupo disiĝos. Membroj de la laborgrupo estas tre bonvenaj kaj invitataj plufunkcii en gvida rolo en ELiSo, sed tio ne estas deviga. Ĉiuokaze, precizan strukturon de estonta ELiSo ni interkonsentos en la laborgrupo kaj ni antaŭvidas diversajn manierojn kiel partopreni en ELiSo, ĉu en "estraro" aŭ ekster ĝi.
Kiuj estas membroj de la laborgrupo?
Dume estas 5 homoj: Leidy Sandoval Galindez, Juan Quintero Santacruz, Ivan Quintero Santacruz, Mathieu Stumpf Guntz kaj mi (KuboF Hromoslav). Mi volontulis por gvidi la laborgrupon.

Do, se vi volas vidi ELiSon atingadi pli multe kaj labori pli profesie, aliĝu!

Nome de la prepara laborgrupo, --KuboF Hromoslav (talk) 12:18, 29 April 2018 (UTC)

Novaj monpetoj por informado redakti

Por agado de la organizo Esperanto kaj Libera Scio mi malfermis 2 novajn monpetojn ĉe la Fondaĵo Vikimedio:

  1. prezentado de Vikio Amas ZEOjn dum UK 2018
  2. novaj, modernaj informiloj pri Vikipedio

Unue, dankon al Sahaquiel9102 kaj Peter Baláž pro bona kunlaboro, kuncerbumado, ĉiama puŝado kaj helpado! Ni laboris sub tempa streĉo, do mi ĝojas, ke almenaŭ nun mi povas anonci la projektojn.

 
Emblemo de la fotokonkurso Vikio amas ZEOjn

Ambaŭ projektoj celas plipopularigi precipe Esperantajn viki-projektojn kaj enhavojn inter esperantistoj. Parte temas ankaŭ pri ĝenerala informado pri vikimedio. Grava parto estas la konkurso Vikio amas ZEOjn 2018, kie ni invitas homojn kontribui per fotoj pri ZEOj. Ni supozas vastan informadon al ĝenerala publiko per Vikipedioj - multaj el ili supozeble ekkonos ZEOjn kaj Esperanton por la unua fojo! Por la projekto estis Petro Baláž bonkora kaj akceptis dum UK 2018 prelegi kaj informi pri la projekto.

La dua projekto temas pri kutimaj informaj / instruaj materialoj, kiujn ni uzados dum estontaj prelegoj kaj trejnadoj por helpi al homoj pli bone memori kaj uzi la informojn. Ĉar ankaŭ ni estas nur homoj kaj ne povas plurobliĝi, pripensu ankaŭ vi prelegi kaj trejni pri Vikipedio kaj aliaj vikiaj projektoj. En ELiSo ni laŭeble provizas helpon, per tiu ĉi monpeto strebas pri distribuo de instruaj flugfolioj kaj plurfoje jam sukcese monpetis por helpi financi la vojaĝon.

Fine, se vi ŝatas la agadon, mi petas vin esprimi vian subteno pri la monpetoj en la suba sekcio "Endorsements", konkrete prezentado pri ZEOj kaj informiloj. Nia Esperanta grupo jam estas konata en la Vikimedia mondo, sed akcepto de monpetoj dependas ankaŭ de montrita intereso de la komunumo. Antaŭdankon! --KuboF Hromoslav (talk) 21:41, 17 May 2018 (UTC)