Vikivojaĝo:Azia monato 2020

Azia Monato

Vikimedia Azia monato estas federacia reta redakto-maratono, kiu celas plivastigi scion pri Azio en Vikimediaj projektoj. Ĝi okazas dum Novembro 2020 en pluraj Vikimediaj projektoj, precipe Vikipedioj. Ĝi samtempe okazas ankaŭ en la Esperanta Vikipedio.

Kiel simbolo de amikeco kun Aziaj Vikimediaj komunumoj, ĉiuj partoprenantoj, kiuj kreos almenaŭ 4 artikolojn, kiuj plenumas la kriteriojn, ricevos speciale desegnitan Vikipedian poŝtkarton de la partoprenantaj landoj.

Partopenantoj, kiuj kreos plej multajn artikolojn en sia Vikimedia projekto estos honoritaj kiel „Vikipedia Azia Ambasadoro“.

Azio - la temo de la maratono
Azio - la temo de la maratono

Reguloj

Resumo: Nova artikolo (ne nur plibonigo de ekzistanta artikolo), pri Azio, bona kvalito, almenaŭ 3 000 bitokoj kaj 300 vortoj, kreitaj dum Novembro 2020, ne listo.

Specife:

  • La artikolo estas nove kreita de vi (ne disvolvita jama artikolo) de 1-a Novembro 2020 0:00 ĝis 30-a Novembro 2020 23:59 (UTK)
  • La artikolo estas longa almenaŭ 3 000 bitokojn kaj 300 vortojn.
  • La artikolo plenumas la kriteriojn de taŭgeco por Vikivojaĝo.
  • La artikolo estas verkita juste.
  • La artikolo ne estas pure maŝintradukita, kaj ĝia lingvo-stilo estas natura.
  • En la artikolo ne estas grandaj problemoj (precipe atentigitaj per averto-ŝablono).
  • La artikolo ne estas listo.
  • La artikolo estas informo-plena.
  • La artikolo temas pri Azia lando, regiono, urbo aŭ alia teritorio, lingvo aŭ itinero.
  • La artikoloj publikigitaj de organizanto devas esti kontrolitaj de aliaj organizantoj.

Premioj

  • En la fino, la lokaj organizantoj decidos ĉu artikolo estas akceptita aŭ ne.
  • Kiam vi kreos 4 artikolojn, kiuj plenumas la kriteriojn, vi ricevos poŝtokarton de Azia monato de 1 el la Aziaj Vikimediaj komunumoj.
  • Vikimediaj Aziaj ambasadoroj ricevos subskribitan atestilon de Aziaj Vikimediaj organizoj kaj aldonan poŝtokarton. Vidu Oftaj demandoj kaj respondoj por pliaj informoj.
  • Aldonaj reguloj por la aldonaj premioj de la sponsoroj (Amikumu, Vinilkosmo):
    • Vikipedio: 1 poento kontraŭ 1 000 bitokoj
    • Vikivojaĝo: 2 poentoj kontraŭ 1 000 bitokoj
    • Poentoj de Vikipedio kaj Vikivojaĝoj adicias.
    • Se artikolo parte ne plenumas iujn suprajn kriteriojn, organizanto donos poentojn laŭ procentaĵo de artikolo, kiu plenumas la kriteriojn (laŭ sia takso).
    • La 2 venkintoj kun plej multaj poentoj ricevas la premiojn de la sponsoroj.

Premioj

  • 1 unujara Ora membreco de Amikumu
  • 1 unujara muzika abono Muzik-ema de Vinilkosmo
  • Speciala insigno al uzanto-paĝo por 3 venkintoj
  • Ĉiu partoprenanto ricevos al sia uzanto-paĝo atestilon pri partopreno

Sponsoroj

Helpilo por krei artikolojn

Jen sube estas 2 kreiloj de artikoloj - unu pri urbo, la alia pri frazlibro. Enmetu nomon de la urbo aŭ lingvo en la koncernan kampon, klaku la butonon kaj vi facile kreos skizon de nova artikolo!






Organizantoj

Esperanto kaj Libera Scio estas organizanto ĉe Esperantlingvaj projektoj

La Azian monaton en Esperantlingvaj Vikimediaj projektoj organizas Esperanto kaj Libera Scio


Partoprenu redakti

La sekva listo servas por partopreno en Vikivojaĝo. La maratono okazas ankaŭ en Vikipedio.

Por aliĝi aldonu al la fino de sekva listo (kaj redaktu laŭ vi) jenon:

# [[Uzanto:Via uzantonomo|Via uzantonomo]] - [[Konkursa artikolo 1]], [[Konkursa artikolo 2]], ...
  1. rdelre - Ŝanhajo  Akceptita - Ĵeĵu-do   Akceptita - Tajpeo   Akceptita
  2. KuboF Hromoslav (kiel organizanto kaj prezidanto de la organizanta organizo mi rezignas pri premio) - Tagaloga frazlibro  Akceptita, Taja frazlibro   Akceptita

Rezultoj redakti

Nova Azia ambasadoro estas JabieroKubo, kiu verkis admirindajn 18 artikolojn!

Almenaŭ 4 akceptitajn artikolojn verkis:

  1. Crosstor (9)

Gratulon al la venkintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj!

Vicordo:

  1. JabieroKubo
  2. Crosstor
  3. Rdelre
  4. NMaia
  5. Sliwinski

Netaksita:

statistikoj Vikipedio Vikivojaĝo entute
redaktantoj 5 2 6
artikoloj entute 44 5 49
novaj artikoloj 44 5 49
redaktoj 178 90 268
grandeco 253 K 49 K 302 K

Organizoj redakti

 

Vikimedia Uzanto-Grupo Ĉinio • Vikimedio Tajvano • Vikimedio Barato • Vikimedio Indonezio • Vikimedianoj en Kansajo • Hablon-Uzanto-Grupo • Uzanto-Grupo de Vikimedia komunumo de Honkongo • Vikimedio Bangladeŝo • Vikimedianoj de Nepalo • Uzanto-Grupo de Vikimedia komunumo de Srilanko • Panĝabaj Vikimedianoj Uzanto-Grupo • Filipina Uzanto-Grupo de Vikimedia komunumo • Vikimedianoj de Koreio Uzanto-Grupo • Iranaj Vikimedianoj Uzanto-Grupo • Vikimedianoj de Levantenio Uzanto-Grupo • Azerbajĝanaj Vikimedianoj Uzanto-Grupo • Vikimedianoj en Tajlando • Uzanto-Grupo de Vikimedia komunumo de Malajzio • Vjetnamaj Vikimedianoj Uzanto-Grupo • Orient-Bengalaj Vikimedianoj • Uzanto-Grupo de la Vikipedia Azia Monato