Vikivojaĝo:Administrantigo/KuboF Hromoslav (3)
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
KuboF Hromoslav (3)
Saluton! Mi estas konata kiel KuboF Hromoslav. Mi estis administranto de la Esperanta Vikivojaĝo jam ekde Januaro 2021 ĝis la Januaro 2022 (vidu mian tiaman kandidatiĝo) kaj poste ekde Aprilo 2022 por 1 jaro (vidu mian 2an kandidatiĝon). Ĉar la Esperanta Vikivojaĝo estas eta projekto, administranto estas elektataj nur por 1 jaro, do mi aŭtomate perdis la rajtojn. Nun mi rekandidatiĝas.
Pri vikioj mi komencis okupiĝi fine de 2006 kaj intertempe mi estis elektita kiel administranto en Esperanta Vikicitaro, Esperantaj Vikilibroj kaj la Esperanta Vikipedio. Tie mi prilaboris ankaŭ interfacon - do laboroj, por kiuj nun estas bezonata alta rajto de interfacaj administrantoj. Krome, mi estis membro de la OTRS-teamo, kie mi prilaboris Esperant-lingvajn mesaĝojn pri liberigo de ies verkoj.
En Vikivojaĝo mi komencis labori en 2013, sed mi profunde enverviĝis komence de 2016. Intertempe mi multe transiris al organiza laboro en Vikimedio EO, kie mi estas prezidanto. Do por kutima redaktado mi nun havas malpli multan tempon. Per Vikimedio EO mi organizis plurajn konkursojn ankaŭ ĉi tie, kiuj helpis allogi novajn redaktantojn, kaj tiel fine maturigi Vikivojaĝon de Kovilo al memstara retejo.
Al laboro, kiun mi volas fari kiel administranto apartenas precipe:
- forigado de ne plu bezonataj paĝoj, vandalaĵoj ktp.;
- kunigado de historioj de paĝoj (se iu tranĉis enhavon de paĝo kaj algluis ĝin al alia paĝo, tio kutime estas maltaŭga pro aŭtoraj rajtoj);
- adaptado de interfaco (por io mi bezonus rajtojn de interfaca administranto, sed por multo sufiĉos simplaj administraj rajtoj;
- forbarado de vandaloj (ŝajnas, ke ne estos multaj, feliĉe).
Bonvolu subteni mian kandidatiĝon por ke mi povu helpi al Vikivojaĝo kreski eĉ pli alten! --KuboF Hromoslav (diskuto) 10:18, 25 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Por
- Por: --Fenikals (diskuto) 10:53, 25 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: --Alzinous (diskuto) 06:38, 28 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ
- Kontraŭ:
Sindetenas
- Sindetena: Kiel temulo mem. --KuboF Hromoslav (diskuto) 10:18, 25 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Diskuto
Rezulto
Por: 2, kontraŭ: 0, sindetenis: 1.
Post 2 semajnoj ĉiuj voĉdoninoj poris, do KubF Hromoslav (mi) estas reelektita kiel administranto. Mi petos stivardojn por plenumi la administrantigon. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:38, 10 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Mi ĵus petis stivardojn en Meta por plenumi mian administrantigon. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:08, 10 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Stivardo aldonis al mi la administrajn rajtojn. Denove dankon pro via subteno! --KuboF Hromoslav (diskuto) 15:48, 15 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.