Vikivojaĝo-Diskuto:Amerika monato 2021

Amerika monato en Vikimedio - 2021

Reta redakta maratono dediĉita al Ameriko

Amerika monato 2021 finiĝis! Dankon pro via partopreno kaj plue ĝuu! redakti

La konkurso Amerika monato 2021 ĵus oficiale finiĝis! Specife mi gratulas kaj dankas al la partoprenintoj rdelre, Radioamatoro, Canicjusz, Iketsi, Yehadut, Radioamatoro, KuboF Hromoslav, das-g - vi helpis al plua disvolviĝo de Vikivojaĝo. Aldone, mi aparte atentigas pri la artikoloj rilataj al la Universala kongreso en Montrealo - partoprenontoj de tiu ĉi la plej granda manifestiĝo de Esperanto povos veturi kaj partopreni la kongreson pli facile, pli sekure, pli ĝuinde, pli malmultekoste danke al via subteno! Tiu ĉi unua provo pri formala kunlaborado kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj nin instruis multe kaj ni inkludos la lernitaĵojn al estontecaj projektoj. Espereble ankaŭ organizantoj de aliaj renkontiĝoj pli utiligados la eblojn, kiujn niaj vikioj provizas al ili.

Pri sekvaj paŝoj: Mi jam petis kunorganizanton kalkuli la rezultojn. Post ĉ. semajno mi komencos kontakti la venkintojn pri transdono de premioj de ELiSo. Ĉiuj premioj de ELiSo estos transdonitaj ĝis fino de Novembro 2021. La teamo de UK en Montreralo (kiu sponsoris parton pri la kongreso) post ĉ. semajno ricevos informojn pri partoprenintoj kaj memstare zorgos pri kontaktado de venkintoj. Nome de la organiza teamo, KuboF Hromoslav (diskuto) 12:14, 1 nov. 2021 (UTC)Reply

Reiri al la projektpaĝo "Amerika monato 2021".