Tropea
Tropea
Panoramo
Lando Italio
Regiono Kalabrio
Loĝantaro 6 307 (2018)
Alto 60

Tropea estas itala urbeto en provinco Vibo Valentia en Kalabrio.

Kompreni redakti

 
La tufa roko de Tropea

Tropea estas unu el la plej interesaj turismaj lokoj de Kalabrio; ĝi estas la plej bela centro en la Marbordo de la Dioj, estas en la klubo de la plej belaj vilaĝoj de Italio, kaj estas Blua flago por respekto de la naturo.

Ĝi fakte dividiĝas en du partojn: la supra parto, kie troviĝas la loĝantaro kaj kie okazas la ĉiutaga vivo de la urbo, kaj la malsupra parto (nomata "Marina"), kie estas la plaĝoj kaj la haveno de Tropea.

Inter la aliaj ekstercentraj areoj, estas la loko "Carmine" (elp. KARmine) kaj la loko "Campo" (elp. Kampo), (dividita siavice en "Campo di sopra", kiu estas ĉefe kamparo kun iuj loĝkvartaloj, kaj "Campo di Sotto", kie troviĝas la loka kazerno de karabenistoj kaj la hospitalo).

La urbo, en la supra parto, estas konstruita sur alta tufa terkapo super la maro, je alteco inter 50 metroj kaj 61 metroj smn.

La historia urbo iam estis ĉirkaŭita de muregoj; oni povis eniri nur per pordoj ekipitaj per defendaj sistemoj kaj kontrolitaj de kastelo.

Historio redakti

 
Seĝo de la Nobeloj

Legendo diras, ke la fondinto de la urbo estis Herkulo kiam, revenante de la Herkulaj Kolonoj (nun Ĝibraltaro), li haltis sur la marbordoj de Suda Italio.

Apud Tropea troviĝis tomboj de kiam la teritorio estis parto de Granda Grekio.

La historio de Tropea komenciĝas en romiaj tempoj. Sude de Tropea la romianoj konstruis komercan havenon, proksime al la nuna Santa Domenica, en Formicoli (loknomo derivita de korupto de Forumo Herkula), pri kiu parolis Gaio Plinio la Dua kaj Strabone.

Pro sia karakteriza pozicio de teraso super la maro, Tropea ludis gravan rolon, kaj en romiaj tempoj (atestita de la granita ŝtonminejo, kiu leviĝas ĉirkaŭ 2 km de la urbo, en la nuna vilaĝo Parghelia) kaj en Bizanca erao; restas multaj restaĵoj de la bizancanoj, kiel la preĝejo sur la roko aŭ la urbomuregoj (nomataj "muregoj de Belisario").

Klimato redakti

Surbaze de la tridekjara averaĝo (1961-1990), la averaĝa temperaturo de la plej malvarmaj monatoj, (januaro kaj februaro), staras ĉe + 10,5° C; de la plej varma monato, (aŭgusto), estas + 24,9° C.

La pluvaj jaraj mezumoj estas ĉirkaŭ 900 mm kaj estas distribuitaj averaĝe en 78 tagoj, plejparte aŭtune-vintre.

Eniri redakti

Eniri avie redakti

Eniri trajne redakti

La urbo estas ligita al la centroj de Rosarno kaj Lamezia Terme (sidejo de la samnoma flughaveno) per la Tropea-stacidomo, kie preskaŭ ekskluzive regionaj trajnoj pasas (krom en la somera periodo, kiam aldoniĝas "Express" kaj "InterCity"-trajnoj al kaj de la ĉefaj italaj urboj).

Eniri buse redakti

Transportiĝi redakti

 
La turisma haveno

Tropea havas ĵus konstruitan turisman havenon, de kiu eblas atingi la proksimajn Eoliajn Insulojn precipe la vulkana insulo Stromboli, preskaŭ ĉiam videbla de la suda tirena marbordo de Kalabrio.

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Tropea estas trairita de la Ŝtat-strato 522 de Tropea]].

Vidi redakti

 
Sanktejo "Santa Maria dell'Isola" sur la promontoro
 
"Santa Maria dell'isola di Tropea" vidita de la maro
 
"Santa Maria dell'isola di Tropea" vidita dum la nokto
 
La plaĝo

Fari redakti

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

La butikoj en Tropea vendas tipajn produktojn kaj manfaritaĵojn de Tropea kaj la najbaraj komunumoj, inkluzive de la ruĝa cepo, la 'nduja de Spilinga, la ŝaf-fromaĝo "pecorino del Poro", la ekstra virga olivoleo kaj la lokaj vinoj.. Lokaj artmetiaj produktoj ankaŭ estas ofertitaj, kiel terakotoj kaj korboj en vimeno.

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

 
Kultivado de la tropea ruĝa cepo

Trinki redakti

Loĝi redakti

La loĝado estas karakterizita per la ĉeesto de multaj Lit-kaj-Matenmanĝo-loĝejoj en la historia centro (ene de historiaj konstruaĵoj), hoteloj situantaj ĉefe en la nova areo de la urbo kaj iu kampadejoj en la mara areo, kie eblas loĝi en tendoj kaj/aŭ loĝveturiloj preskaŭ apude al la famaj blankaj strandoj de la urbo.

Konsiderante la malgrandan teritorian etendon, ekzistas multaj loĝeblecoj en la najbaraj vilaĝoj, (Santa Domenica, Capo Vaticano, Parghelia, Drapia kaj Zambrone).

Laŭ la interreta versio de Sunday Times de la 14a de januaro 2007, Tropea estis konsiderata inter la 20 plej belaj strandoj en Eŭropo.

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.