Svalbardo kaj Janmajeno

Svalbardo kaj Janmajeno (norvege Svalbard og Jan Mayen) dulitera: SJ, trilitera: SJM, cifera: 744) estas statistika unuo, kreita laŭ la normo ISO 3166 por la du foraj teritorioj de Norvegio, la arkipelago Svalbardo kaj la insulo Janmajeno. Kvankam ambaŭ teritoriaj estas unuigitaj fare de Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO), administre ili ne estas ligitaj. Ili havas interretan nacian domajnon de la alta nivelo .sj, sed ĝi ne estas uzata kaj oni uzas la domajnon .no, same kiel en la tuta Norvegio. Same ili ambaŭ kune havas laŭ la normo ISO 3166-2 la kodaron ISO 3166-2:SJ por siaj partoj, sed ĝi estas malplena, kaj samtempe kiel partoj de Norvegio laŭ la sama normo ili havas kodojn NO-21 (Svalbardo) kaj NO-22 (Janmajeno) en la kodaro ISO 3166-2:NO por Norvegio.

La oficiala lingvo en la teritorioj estas norvega, en la Svalbardo estas uzata ankaŭ la rusa. La teritorioj ne havas proprajn blazonojn kaj flagojn kaj uzas la norvegajn, ĉu aparte, ĉu ambaŭ kune.

Ĝermo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ ĝermo kaj bezonas vian atenton.
Bonvolu aldoni skizon kaj plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.