| ||
![]() | ||
Ĉefurbo | Kolombo[1] | |
Lingvo | sinhala, tamila | |
Areo | 65610 km² | |
Loĝantaro | 21 919 000 (2020) | |
Monunuo | Srilanka rupio (LKR)[2] | |
Tel. antaŭkodo | +94 | |
Horzono | UTC+5:30 |
Srilanko (sinhale ශ්රී ලංකා Śrī Laṃkā, tamile இலங்கை Ilaṅkai, angle Srilanka) estas lando (insulo) en Suda Azio. Ĝia malnova nomo estis Cejlono (angle Ceylon).
La tutan landon entenas unu insulo, preskaŭ samgranda kiel Tasmanio (kaj ĉ. 15-20% pli malgranda ol Irlando aŭ Hokkaido). Aldonindaj estas nur malgrandaj insuloj, kiel Mannar (130km²) kaj Kayts (64km²).
Ĝi kuŝas en la Hinda Oceano, ĝuste sude de la suda pinto de Barato, de kiu ĝin disigas markolo, la Palka Markolo; en la plej mallarĝa loko, inter la bordoj de Barato kaj Srilanko estas nur 48km, kaj ĝuste tie sinsekvo de kalkoŝtonaj sablejoj kaj subakvaj rokoj similas naturan ponton, kiun la lokanoj nomis Ponto de Rama kaj la eŭropanoj Ponto de Adamo.
La tradicia ĉefurbo de Srilanko estas la urbo Kolombo, sed la parlamento situas en alia proksima urbo (unu el la antaŭurboj), Sri Jayawardanapura (ankaŭ: Sri Jayawardanapura Kotte), ĉirkaŭ 10km sudoriente.
RegionojRedakti
Centra Provinco |
Norda Provinco |
Nordcentra Provinco |
Orienta Provinco |
Nordokcidenta Provinco |
Sabaragamuwa |
Suda Provinco |
Uva |
Okcidenta Provinco |
UrbojRedakti
- Kolombo (sinhale කොළඹ, tamile கொழும்பு, angle Colombo), la plej granda urbo kaj historia ĉefurbo (hodiaŭ la Parlamento ne plu estas en Kolombo, sed la Prezidanto kaj la Ĉefministro daŭre loĝas en ĝi);
- Sri Jayawardanapura (sinhale ශ්රී ජයවර්ධනපුර කෝට්ටේ, tamile ஶ்ரீ ஜெயவர்த்தனபுர கோட்டை), antaŭurbo de Kolombo kie situas la Parlamento;
- Anuradhapura (sinhale අනුරාධපුරය, tamile அனுராதபுரம்), antikva ĉefurbo, en nordocentra provinco;
- Battikaloa (sinhale මඩකලපුව, tamile மட்டக்களப்பு, angle Batticaloa), vokata lando de la kantanta fiŝo, kun belaj sablaj marbordoj;
- Galle (sinhale ගාල්ල, tamile காலி), kun fama nederlanda fortikaĵo;
- Ĝafna (sinhale යාපනය, tamile யாழ்ப்பாணம், angle Jaffna), antikva urbo, preskaŭ en la plej norda loko de la insulo;
- Kandy (sinhale මහනුවර, tamile கண்டி), kun antikva templo entenanta denton diratan de Ŝablono:Budho Gotamo;
- Negombo (sinhale මහනුවර, tamile கண்டி), kun belaj pejzaĝoj
- Nuŭara Elija (sinhale නුවර එළිය, tamile நுவரேலியா, angle Nuwara Eliya), tropikmontara loko, pli ol 1800m super la marnivelo
Aliaj cellokojRedakti
- Protektata arbaro Sinharaja
- Nacia Parko Kumana
- Nacia Parko Jala (Yala)
- Sri Pada
KompreniRedakti
TerenoRedakti
HistorioRedakti
EtnojRedakti
KlimatoRedakti
EniriRedakti
Eniri avieRedakti
Eniri trajneRedakti
Eniri buseRedakti
Eniri piedeRedakti
TransportiĝiRedakti
Transportiĝi perpiedeRedakti
Publika transportoRedakti
Transportiĝi trajneRedakti
Transportiĝi buseRedakti
Transportiĝi aŭteRedakti
VidiRedakti
FariRedakti
KomunikiRedakti
AĉetiRedakti
VendejarojRedakti
ManĝiRedakti
La srilanka kuirarto similas al la kuirarto de suda Barato, kun pluraj influoj alportitaj de la transmaraj komercistoj. Gravan rolon en ĝi havas rizo kaj kokoso. Kutime la rizo estas manĝata kun spica kareaĵo (angle curry) el koko, fiŝo, aliaj viandoj, aŭ legumenoj (lentoj, fazeoloj ktp), kaj aldone legomoj aŭ kelkfoje fruktoj.
Same kiel baratanoj, srilankanoj plejparte manĝas per sia dekstra mano (nur la dekstra), sen manĝiloj. En multaj lokoj haveblas manĝiloj por tiuj kiuj petas ilin.
Tradiciaj manĝaĵojRedakti
- Kiribath (el la sinhalaj vortoj kiri = lakto, bath = rizo) estas manĝaĵo el rizo boligita en kokoslakto; ĝi estas taksata bonaŭgura kaj estas manĝata tradicie la matenon de la unua tago de la monato kaj en pluraj festoj.
Vegetarismo kaj veganismoRedakti
TrinkiRedakti
AlkoholaĵojRedakti
LoĝiRedakti
Esperanta loĝadoRedakti
KampadejojRedakti
HostelojRedakti
HotelojRedakti
SekurecoRedakti
SanoRedakti
RespektoRedakti
EsperantoRedakti
Lokaj esperantistojRedakti
Esperantaj renkontiĝojRedakti
KonsulejojRedakti
Viziti pluRedakti
RimarkojRedakti
- ↑ Tamen la sidejo de la leĝfaranta parlamento estas en antaŭurbo de Kolombo, Sri Jayawardanapura.
- ↑ 1 EUR = ĉ. 230 LKR, 1 USD = ĉ. 200 USD (2021)