Vikivojaĝo:Statuso de artikolo

Vikivojaĝaj artikoloj evoluas kaj maturiĝas laŭ tempo, dum ili estas redaktataj de diversaj kontribuantoj. Dum taksado de artikolo-statuso, multaj faktoroj devas esti konsideritaj. La sekvaj subjektivaj gvidlinioj estas helpo por kontribuantoj por fari ĉi tiun takson, konsiderante la kvanton de informoj en artikolo, ĝian kvaliton kaj utilecon. Kongruo de la artikolo kun la celoj de Vikivojaĝoj kaj Manlibro de stilo ankaŭ devus esti konsiderita.

Artikolo havas unu en 6 statusoj, komencante per 0 kiel neartikolo ĝis 5 kiel elstara artikolo.

  1. Forigota: artikolo sen enhavo, aŭ kun nevalida enhavo
  1. Ĝermo: Artikolo kun malmultaj aŭ tute neniuj informoj, aŭ formatita eĉ ne proksime al la Manlibro de stilo. Artikolo sen norma skemo havus tiun ĉi statuson, kio kutimas esti nur mallongdaŭra. Se la temo de la artikolo estas valida, simpla aldono de norma skemo plialtigus ĝian statuson al "skizo". Se paĝo havas tute neniun ŝancon iam iĝi vera artikolo (aŭ eĉ esti kunigita al alia artikolo aŭ ŝanĝita al alidirektilo) plenumanta Vikivojaĝajn celojn, ĝi estos forigita. Paĝo nerilata al vojaĝado, aŭ paĝo kun sensenca enhavo estos markita per {{Forigu tuj}} kaj tujforigita; dum artikolo kies ebloj plenumi kriteriojn estas disputeblaj aŭ sur la sojlo, povas esti proponita por forigo per {{Forigu}} kaj pridiskutata en VV:FP.
  2. Skizo: Ĉeestas skizo de la norma skemo, enkonduko kaj eble iom da enhavo, sed ne multo pli. Iuj sekcioj povas havi enhavon, aliaj estas malplenaj. Vi povas scii pri kio la artikolo temos, sed ĝi ne havas sufiĉajn informojn por esti utila (ekz. ebligi al vi veni al la celo kaj transvivi ĝin). Ĝi bezonas aldonon de multa enhavo kaj / aŭ korektojn laŭ la Manlibro de stilo.
  3. Uzebla: La enhavo estas sufiĉa por ke kuraĝulo povu uzi la artikolon sen konsultado al aliaj fontoj. Por plej multaj artikolojtio signifas, ke oni povas almenaŭ alveni, manĝi kaj dormi kun nure tiuj ĉi informoj. Ĝi probable ebligas trovi almenaŭ la plej famajn aferojn en la celo. (Diskutinda: Por landoj kaj regionoj, la ligitaj celoj de pli suba nivelo (ekz. urboj kaj aliaj celoj) ankaŭ devus havi sufiĉan enhavnon.)
  4. Gvida: La artikolo estas helpa por averaĝa vojaĝanto, (kiam eblas) ofertas alternativojn por loĝado kaj manĝado, kion vidi kaj fari, kiel alveni kaj forlasi ktp. La informoj estas sufiĉaj por almenaŭ kelktaga vizito, sed ankoraŭ iuj aferoj mankas por elstara statuso. Ĝi sekvas la Manlibron de stilo almenaŭ laŭ spirito, se ne detale.
  5. Elstara: La artikolo estas esence kompleta. Ĝi plenumas ĉiuj supre menciitajn kriteriojn. Ĝi sekvas la Manlibron de stilo precize (aŭ estas la escepto, kiu pruvas la regulon). Fluo de teksto estas ne nur proksima al gramatika perfekteco kaj natura, sed ankaŭ malpeza, efika kaj ĝuebla. Ĝi havas taŭgajn lustraĵojn, kiel fotojn kaj mapojn. Sufiĉa vasteco kaj profundeco de materialo estas prezentita por ke homoj spertaj pri la temo povu ion konsideri mankanta. Estontecaj ŝanĝoj al tia ĉi speco de artikolo pli reflektos ŝanĝojn en la loko mem (ekz. fermo de muzeo, ŝanĝo de hotelaj prezoj, nova flughaveno estas konstruita ks), ne tiom bezonon plibonigi la tekston.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wikivoyage:Article status en la Ŝablono:Lingv/ra Vikivojaĝo.