Velikij Novgorod
Velikij Novgorod
Novgorodo la Granda
Flago (aŭ blazono)
La Novgoroda Kremlo
Lando Rusio
Regiono Nordokcidenta federacia regiono
Subregiono Novgoroda provinco
Loĝantaro 222 594 homoj (2017)

Velikij Novgorod (ruse: Великий Новгород ) estas unu el plej malnovaj rusaj urboj. En kronikoj ĝi estas menciita ĉe la jaro 859 kiel jam ekzistanta urbo. La urbo situas en Nordokcidenta federacia regiono kaj estas la ĉefurbo de Novgoroda provinco.

Velikij Novgorod (Rusio)
Velikij Novgorod (Rusio)
DEC DEC
Novgorodo
Novgorodo
Novgorodo
Rilataj informoj ĉe Vikinovaĵoj troviĝas en kategorio :

Kompreni redakti

 
Centro de la urbo, la Torga parto

La urbo Velikij Novgorod situas je 552 km pli nord-orriente de Moskvo kaj je 145 km sud-okcidente de Peterburgo. Ĝia loĝantaro estas proksimume 225000 homoj. Historiaj monumentoj de Novgorod kaj de ties ĉirkaŭaĵo Unesko en 1992 aldonis al la listo de Monda heredaĵo.

Velikij Novgorod Velikij Novgorod situas ĉe la rivero Volĥov en 6 km de lago Ilmenj. La rivero disigis la urbon en du parton, la Sofia parto (ruse Софийская сторона) sur la maldekstra bordo kaj la Torga parto (la Bazara parto, ruse Торговая сторона) sur la dekstra. Velikij Novgorod troviĝas ĉe la aŭtomobila (sed ne ĉe la fervoja) vojo el Sankt-Peterburgo al Moskvo. La urbo apartenas al la horzono UTC+03, same kiel Moskvo.

Ne konfuzu tiun ĉi urbon kun Niĵnij Novgorod (Malsupra Novgorodo), tiu lasta estas multe pli granda, sed ne ĝi nomiĝas la Granda. Velikij Novgorod ruse ofte estas nomata simple Novgorod (kaj Niĵnij Novgorod – simple Niĵnij), do ankaŭ ĉi tie ĝi povas esti nomata simple Novgorodo.

Historio redakti

 
A.M. Vasnecov. "La novgoroda bazaro"

Novgorodo unue estis menciita en kronikoj ĉe la jaro 859 kiel jam ekzistanta urbo. La nomo (Novgorod ruse signifas Nova urbo, malnovruse povas esti Nova fortikaĵo) aludas, ke ie devis ekzisti la "Malnova urbo", pri tio ekzistas multaj proponoj, sed certe neniu scias. En dekdua jarcento Novgorodo fariĝis ĉefurbo de la granda Novgoroda lando en norda Rusio ekde la Balta maro ĝis Uralo, ofte nomata Novgoroda Respubliko (oni povas nomi la tutan landon Novgorodo, oni povas kompreni, ĉu temas pri la urbo aŭ pri la lando nur per kunteksto). En la urbo regis posadnikoj, kiuj novgorodanoj elektadis en veĉeo. La Princoj restis nur kiel dungitaj militestroj, ili eĉ ne rajtas loĝi en la urbo mem kaj havis sidejon apude. Tiam aperis pompaj titoloj de la urbo: "Novgorodo la Granda", "La Granda Sinjoro Novgorodo" kaj eĉ "La Granda Sinjoro kaj Reganto Novgorodo". Novgorodo estis forte ligita al la Hansa ligo, kvankam oficiale ne apartenas al ĝi.

En la jaro 1478 Grandprinclando Moskvo aneksis Novgorodon. Post la fondo de Sankt-Peterburgo en la teritorio de eksa Novgoroda lando, Novgorodo mem perdis ankaŭ sian komercan valoron kaj iĝis malgranda provinca urbeto kun multaj monumentoj de la glora estinteco. La urbo estis detruita dum la dua mondmilito, sed multaj malnovaj konstruaĵoj konserviĝis kaj poste estis restaŭritaj.

Klimato redakti

La klimato de Velikij Novgorod estas modere kontinenta, kun malvarmaj neĝaj vintroj kaj modere varmaj someroj. Vintro daŭras ekde mezo de novembro ĝis frua aprilo, ĝia averaĝa temperaturo estas -10 °C, la temperaturo ofte estas pli malalta ol -24 °C, kutime ekde malfrua januaro ĝis komenco de februaro. Printempo venas dum ĉirkaŭ unua semajno de aprilo, kiam la neĝo degelas kaj fiksiĝas pozitiva temperaturo, la averaĝa temperaturo en aprilo estas proksimume + 3.5 °C. Someroj estas modere varmaj, kvankam junio kaj aŭgusto estas relative malvarmetaj monatoj, la averaĝa temperaturo en julio estas +17.3 °C. Aŭtuno estas relative milda kaj longa, vintro venas nur en mezo de novembro.

Eniri redakti

Eniri avie redakti

La ekzistinta dum soveta tempo flughaveno ne plu funkcias. Do atingi Novgorodon aviadile ne eblas, sed eblas atingi Sankt-Peterburgon (estas preferinde) aŭ Moskvon kaj de tie veturi al Novgorodo.

Eniri trajne redakti

 
La novgoroda stacidomo

La novgoroda stacidomo situas preskaŭ en la centro de urbo, je 1,5 km okcidente de la novgoroda kremlo.

El Moskvo redakti

El Moskvo ĉiutage iras trajno de la stacidomo Kurskij, kiu ekveturas je 22:09 kaj atingas Novgorodon je 06:24. Fakte la trajno ne startas en Moskvo, sed veturas el Niĵnij Novgorod (el kiu startas je 16:25) trans Moskvo (kie staras dum ĉirkaŭ duonhoro) en Novgorodon. Minimuma prezo de la vojaĝo per tiu ĉi trajno el Moskvo estas ĉirkaŭ 1000 rubloj en ordinara tago; en festotagoj kaj en la tagoj tuj antaŭa kaj tuj posta de festotago minimuma prezo povas esti pli granda.

Grave: ne konfuzu Novgorodon (Velikij Novgorod) kaj Niĵnij Novgood-on! El la sama stacidomo kelkfoje dum ĉiu tago iras trajnoj al Niĵnij Novgood, kaj eĉ rusoj ofte aĉetas biletojn kaj veturas en ne tiun Novgorodon, en kiun ili volis veturi. Dum aĉetado de bileto preferinde nomi la urbon plene: Velikij Novgorod aŭ Novgorod-na-Volĥove (Новгород-на-Волхове, Novgorodo-ĉe-Volĥovo, la oficiala nomo de la novgoroda stacidomo en la rusia fervojo).

La biletojn prefere aĉetu anticipe, povas okazi, ke tuj antaŭ la ekveturo ili mankas aŭ restas nur plej multekostaj (11000 rubloj). Tion oni povas fari rete, ekzemple, en la paĝaro rzd.ru, kiu funkcias nur en la angla kaj en la rusa lingvoj.

La revena trajno, el Novgorodo al Moskvo, ĉiutage startas je 22:09, atingas Moskvon je 06:24, kaj poste iras al Niĵnij Novgorod.

Ĉirkaŭ la novjara festotago kaj eble ĉirkaŭ aliaj festotagoj povas esti aldonaj trajnoj el Moskvo al Novgorod. Ili povas iri ne el la stacidomo Kurskij, sed el la stacidomo Leningradskij.

El Sankt-Peterburgo redakti

El la stacidomo Moskovskij ĉiutage dufoje iras trajnoj al Novgorodo. Ili ekveturos je 07:26 kaj je 19:32 kaj atingas Novgorodon je 10:17 kaj je 23:08 respektive kaj kostas 604 rubloj. La revenaj trajnoj iras ĉiutage je 06:10 kaj je 09:38 kaj atingas Sankt-Peterburgon je 18:06 kaj je 20:55 respektive, kostas ili same 604 rubloj. Tiel estas en la komenco de 2020, la tempo kaj prezo povas ŝanĝiĝi, kion oni povas ne tuj korekti ĉi tie.

Krom tiuj trajnoj, sabate kaj dimanĉe ekzistas elektrotrajno, eliranta el Sankt-Peterburgo je 07:55 kaj atinganta Novgorodon je 12:03, ĝi startas same el la stacidomo Moskovskij. El stacidomo Vitebskij merkrede, sabate kaj dimanĉe je 07:45 startas trajno al Novgorodo, ĝi veturas per la plej mallonga vojo, rekte trans marĉoj kaj arbaroj, sed ĝi veturas tre malrapide kaj haltas ĉe multaj vilaĝetoj. Malmultaj veturas per ĝi de Sankt-Peterburgo ĝis Novgorodo, plejparte oni ĝin uzas por atingi tiujn vilaĝetojn aŭ forveturi el ili.

El aliaj urboj redakti

La sama trajno, kiu estas priskribita por atingi Novgorodon el Moskvo, ĉiutage startas je 16:25 el Niĵnij Novgorod, kaj dumvoje krom Moskvo haltas en kelkaj urboj, do de tie eblas trajne atingi Novgorodon.

El la rusiaj urboj Petrozavodsko, Kaliningrado kaj Murmansko kaj el la belorusia ĉefurbo Minsko ekzistas trajnoj al Novgorodo aŭ irantaj trans Novgorodo, ne ĉiutagaj.

Eniri buse redakti

La novgoroda busa stacidomo situas tuj apude de la fervoja stacidomo.

El Sankt-Peterburgo en Novgorodon buson veturas de la busa stacidomo N 2 (la kajo de Obvodnij kanal, набережная Обводного канала, 36), apud la metrostacio Obvodnij kanal.

La unua buso al Novgorodo startas je 06:00, la lasta – je 21:30. Ĉiutage iras pli ol deko da busoj nome al Novgorodo, krome, multaj busoj, irantaj al aliaj urboj, haltas en Novgorodo kaj oni povas aĉeti bileton al Novgorodo por ili. Biletvendistoj ordinare proponas la tempe plej proksiman buson, ĉu irantan nur al Novgorodo aŭ ĉu post Novgorodo veturonta al alia urbo. La busa veturado postulas averaĝe ekde 3 ĝis 4 horojn, depende de la situacio sur la vojo. Se okazos grava trafikŝtopiĝo, do la veturado povas daŭrigi dum multaj horoj. Biletoj povas kosti diverse, ekde 450 ĝis 600 rubloj (la komenco de 2020), kaj busoj same povas esti diverskvalitaj.

Busoj el Novgorodo al Sankt-Peterburgo iras pli-malpli samtempe kaj kostas pli-malpli same.

Krom Sankt-Peterburgo, dufoje en ĉiu tago busoj iras el Novgorodo al Pskovo kaj same el Pskovo al Novgorodo.

Moviĝi en la urbo redakti

Moviĝi perpiede redakti

La historia centro de Novgorodo estas oportuna por longaj promenadoj. La urbo ne estas granda, ĝia historia parto pli malgrandas, kaj multaj tieaj vidindaĵoj situas proksime unuj al aliaj, kaj oni povas iri piede por vidi ilin ĉiujn.

Publika transporto redakti

En Novgorodo estas busa kaj trolebusa sistemo. Per busoj kaj trolebusoj (lastaj estas malmultaj kaj en la centro tute forestas) oni povas veturi al ĉiu parto de urbo. La [mapo] de iliaj kursoj kaj la [horaro] troveblas en la reto nur ruse. En la komenco de 2020 unu veturado per buso aŭ trolebuso kostas 27 rubloj sendepende de la distanco.

Moviĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
Mapo de Velikij Novgorod

Fari redakti

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.