Torino
Torino
Lando Italio
Regiono Piemonto
Loĝantaro 867 620 (2020)
Alto 239m

Torino (samnoma en Esperanto kaj en la itala, Turin, en la piemonta), estas urbo en Piemonto en norda Italio.

Kompreni redakti

Torino kuŝas ĉe la rivero Pado, ne malproksime de la Okcidentaj Alpoj naskantaj ĝin. Ĝi estas la dua plej granda urbo en Norditalio, post Milano. Ĝi situas je unuhora veturo de la franca limo kaj iomete pli ol tiu de la Mediteranea maro.

Geografio redakti

Torino estas limigita norde de la rivero Stura di Lanzo, kaj sude de la rivero Sangone; sed du aliaj riveroj, pli gravaj, trairas la urbon: la Pado, kiu fluas laŭ la orienta flanko, de nordo al sudo, kaj la Dora Riparia, kiu trairas la urbon de okcidento ĝis la Pado.

Interesaĵoj redakti

Ĝi estis la hejmo de la iama reĝa familio de Italio. Hodiaŭ, Torino, kun sia bona, aristokrata atmosfero, malnovmondaj rafinitaj butikoj, grandiozaj bulvardoj kaj palacoj, foliarbaj parkoj, kaj pluraj artgalerioj, estas ĉiam pli populara turisma feriejo. La Vintraj Olimpikoj de 2006, kaj la samjara elekto kiel Mondan Ĉefurbon de la Libroj, instigis turistojn viziti ĉi tiun belan kaj subtaksitan italan urbon, kiu havas multjaran kulturan kaj artan historion.

Kvankam ĝi ne estas fama turisma celo kiel Florenco aŭ Romo, la medio estas agrabla, kun la rivero Pado fluanta tra la urbo, la agrablaj vilaoj, la proksimaj elegantaj montetoj, kaj la italaj Alpoj en la malproksimo.

En la 18-a jarcento multaj publikaj placoj, grandiozaj bulvardoj kaj reĝaj palacoj estis konstruitaj por igi la urbon taŭga por ĝia rolo de ĉefurbo.

Torino estas grava urbo de teknologio kaj industrio, kaj ĉi tie baziĝas la aŭtomobila kompanio FIAT. (La "T" en la nomo signifas Torino; FIAT = Fabbrica Italiana Automobili Torino, kiu tradukiĝas kiel: Itala Aŭtofabriko Torino.) Ĝi ankaŭ estis la naskiĝloko de multaj gravaj kulturaj kaj politikaj movadoj en Italio.

Loĝantoj de Torino estas konataj en tuta Italio pro sia trankvileco kaj la urbo reflektas tiun sintenon.

Multaj homoj konsideras Torinon kiel la eŭropa ĉefurbo de Baroko: multaj palacoj kaj preĝejoj estis konstruitaj en tiu ĉi stilo dum la tempo de la reĝeco de la familio Savojo. Malsame ol tipa itala urbo, kun ruĝaj kaj flavaj konstruaĵoj, Torino estas iom pli franca; ĝiaj larĝaj bulvardoj kaj blankaj konstruaĵoj gajnis al ĝi la kromnomon "la eta Parizo". Ĉirkaŭ la urbo, krono de preĝejoj kaj kasteloj, (kelkaj supre sur la montetoj, kelkaj perditaj en parkoj), provizas multajn interesajn vidojn. Torino ankaŭ havas aristokratan atmosferon - la centro estas plena de ŝikaj kafejoj de la 19-a jarcento, reĝaj arkadaj domegoj, bonaj brilantaj restoracioj kaj grandiozaj preĝejoj.

Torino gastigas la faman Morttukon. Ĝi ankaŭ fariĝis la hejmo de la "Slow Food Movement".

Historio redakti

 
"Porta Palatina" kaj romiaj restaĵoj
 
Acaja fortikaĵo

En la areo loĝis dum la 1-a jarmilo a.K. popolo nomata Taŭrinoj. Tie Julio Cezaro fondis en 58 a.K. fortikaĵon nomatan Julia Taurinorum, kies nomo poste ŝanĝiĝis al Augusta Taurinorum.

Post la falo de la Romia Imperio, Torino iĝis ĉefurbo de lombarda duklando. Konkerita de Karolo la Granda, Torino restis sub la postaj imperiestroj, sed reakiris sufiĉan aŭtonomecon en la 10-a jarcento, kiam ĝi iĝis ĉefurbo de nova markio. En 1046 Odono, grafo de Savojo, edziĝis al la markizino de Torino kaj tiel komenciĝis aparta rilato inter Torino kaj Savojo.

Kvankam dum mallonga tempo Torino estis sendependa komununumo, plej longe ĝi estis parto de la graflando de Savojo, poste duklando de Savojo, kaj ĝia ĉefurbo ekde 1563. En 1720 la duklando de Savojo, akirinta Ĝenovon kaj Sardinion, akiris la novan nomon de Reĝlando de Sardinio, la ĉefurbo tamen restis Torino. Kaj Torino estis ankaŭ la unua ĉefurbo de la ĵus naskiĝinta Reĝlando de Italio, de 1861 al 1865.

Dum la 20-a jarcento Torino prosperis pro la granda kvanto de fabrikoj, kaj dum ĉirkaŭ 100 jaroj la loĝantaro kreskis de malpli ol 173mil (1861) al pli ol miliono (1168000 en 1971). Poste, la industrioj iĝis malpli prosperaj kaj la loĝantaro malkreskis (868mil en 2020).

Klimato redakti

La klimato de Torino estas la klimato de la Pada Ebenaĵo. La montoj protektas ĝin de la plej malvarmaj ventoj sed ankaŭ, sude, de la mildiganta efiko de la maro.

Laŭ Köppen ĝi estas jam subtropika klimato (tamen kun vintra neĝo), sed ne estas mediteranea klimato, ĉefe pro la someraj pluvoj.

Vintroj estas malvarmetaj: kutime la temperaturo falas almenaŭ nokte sub nulon, sed nur kelkajn gradoj, kaj tage ĝi ankoraŭ restas ĉirkaŭ la nulo aŭ iomete super ĝi. Ili estas tamen sekaj kaj sunplenaj; pluvas aŭ neĝas nur 4-5 tagojn ĉiun monaton.

Someroj estas varmaj sed ne varmegaj. Nur dum 10-20 tagoj la maksimuma temperaturo superas 30°C. Pluvoj estas plej abundaj de aprilo al junio (po 9-10 pluvtagoj), sed ankaŭ en la postaj monatoj pluvas pli ofte ol vintre.

Monato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Oct Nov Dec Jaro
Avĝ alta temperaturo °C 3,7 6,9 11,8 16,4 21,0 25,3 27,8 26,6 22,8 16,1 9,3 4,9 16,1
Avĝ malalta temperaturo °C -1,9 0,1 4,1 8,1 12,2 16,1 18,4 17,7 14,5 9,2 3,8 -0,2 8,5
Precipitaĵoj mm 35 37 55 99 105 86 58 58 67 83 74 47 804
Fonto: ENEA

Aliri redakti

Aliri aviadile redakti

La loka flughaveno estas 18km norde de la urbo, apud la urbeto Caselle Torinese, kaj pro tio ĝia kutima nomo estas Torino-Caselle. La oficiala nomo estas Internacia Flughaveno Sandro Pertini kaj la kodo IATA estas TRN. Oficiala retpaĝo: www.aeroportoditorino.it (havebla en la itala kaj en la angla)

Ordinare estas flugoj inter Torino kaj pluraj urboj en Italio; estas ankaŭ flugoj al/de kelkaj urboj en Eŭropo (ekzemple Amsterdamo, Barcelono, Frankfurto, Londono, Tirano).

Oni povas ankaŭ uzi la flughaveno Milano-Malpensa (retpaĝo www.milanomalpensa-airport.com, itale, angle kaj ĉine), kiu ne estas tro malproksima kaj estas kunligata kun la tuta mondo. Eblas veturi al/de Torino per rektaj busoj (la vojaĝo daŭras ĉirkaŭ 2 horojn) aŭ trajne kun korespondo en Milano aŭ en Busto Arsizio kaj Rho (vojaĝdaŭro: kutime inter 2h15 kaj 3h30).

Al La urbo redakti

plej bona estas la buso Sadem, kiu ekiras ĉiujn 15-30 minutojn inter la flughaveno, urbo Caselle, kaj torinaj Porta Susa kaj Porta Nuova fervojaj stacidomoj, daŭrante 45-55 minutojn; kelkaj busoj etendiĝas al Lingotto. Se eble aĉetu vian bileton de kiosko aŭ maŝino en la alvenareo, kontraŭ €7. Sed ĉi tiuj maŝinoj neniam funkcias, do vi verŝajne devos aĉeti ilin en la buso kontraŭ €8. Se vi aĉetas Karton Torino + Piemonte (kiel en "Vidu"), la veturo estas nur 5 €.

Per trajno eblas sed maloportuna. Promenu okcidenten de la terminalo al la stacidomo Caselle-Aeroporto, kiu estas sur la loka fervoja inter Lanzo & Germagno en la montetoj norde, kaj la stacidomo Dora en Torino. Trajnoj veturas ĉiujn 30 minutojn kaj daŭras 20 minutojn al Dora, de kie vi bezonus translokiĝi al urba buso. La trajna biletprezo estas 2,70 € sed pli bona valoro estas la Integrato B je 3 €, valida por du horoj da urba transporto. Aĉetu ĝin de la vojaĝkiosko en alvenoj.

Per taksio al la urbocentro estas ĉirkaŭ €40, kaj privata aŭtotranslokigo €100. En alvenoj estas aŭtoluaj oficejoj: vi ne volas aŭton en la urbo, sed bezonus por esplori la montojn.

Aliri trajne redakti

La ĉefaj fervojoj atingantaj Torinon kunligas ĝin al Milano, Ĝenovo kaj, preter la landlimo, al Liono. Inter Torino kaj Milano estas du fervojoj, normalrapida kaj altrapida.

La fervojo Torino-Milano trafas du internaciajn fervojojn al Svislando (kaj preter Svislando al Germanio). Aldone, tra Milano Torino estas kunligata al Nordorienta Italio, Aŭstrio, Orienta Eŭropo ktp.

Tra Ĝenovo eblas atingi centran kaj sudan Italion. Se oni preferas vojaĝi altrapide, tamen, konvenas pasi tra Milano.

Suda Francio estas kunligata al Torino tra Liono, tra Ĝenovo, aldone ankaŭ per malgrava fervojo inter Savono kaj Torino. Ĉiuj tiuj kunligoj estas nerektaj (necesas ŝanĝi trajnon ie).

Aliri buse redakti

La plej multaj el la eksterurbaj busoj havas kapstacion ĉe la Autostazione Terminal Bus en C.so Vittorio Emanuele 131 / H, proksime de Piazza Adriano. Tie funkcias la buslinioj Eurolines kaj Sadem.

Busoj de la kompanio Flixbus kunligas al Torino plurajn urbojn kaj en Italio kaj eksterlande. Ekzemple, estas kunligoj sen busŝanĝo de Parizo (ĉirkaŭ 10 horojn), Liono (ĉ.5h), Barcelono (ĉ.11h), Zagrebo (ĉ.12h) ktp. De multaj aliaj urboj eblas busveturi kun busŝanĝo.

Aliri aŭte redakti

La ĉefitineroj, sur pag-aŭtovojoj, estas:

  • A4 el Triesto, Venecio, Padovo, Verono, Milano kaj Novaro.
  • De Ĝenevo kaj norda Francio tra la Tunelo de Blanka Monto , poste A5 malsupren preter Courmayeur, Aosto kaj Ivreo.
  • A7 de Ĝenovo ĝis Tortona, poste A21 preter Alessandria kaj Asti.
  • De Lyon kaj Grenoblo en Francio tra la Frejus-Tunelo poste A32.

Aliri bicikle redakti

Torino estas sur la eŭropa bicikla vojo Eŭrovelo 8 "Mediteranea Vojo", de Hispanio al Grekio (priskribo havebla france, angle kaj germane; ankaŭ detale pri la Piemonto, itale kaj angle). La biciklistoj venantaj de suda Francio (Nico) devas dum streko preni la trajnon.

Eŭrovelo 5 (utila por biciklistoj venantaj de Svislando kaj pli norde) estas kunligata kun Torino de pluraj biciklaj vojoj, ĉefe BI12 "Alpa Montpieda" (trafanta EV 5 apud la eniro de Komo) aŭ BI20 "Aida" (trafanta EV 5 pli sude, apud Garbagnate).

Moviĝi redakti

 
Torina metroo

Piediri redakti

Publika transporto redakti

Metroo redakti

En Torino estas metroa linio kun 23 haltoj (4 pluaj estos aldonitaj laŭplane en 2024). Ĝi havas aŭtomatan kondukaparaton (senkondukista metroo).

Tramoj kaj busoj redakti

Estas 8 tramaj linioj en Torino, inter kiuj la numero 4 trairas la tutan urbon de nordo al sudo kaj la numero 16 havas cirklan vojon.

Estas aldone pluraj busaj linioj.

Informoj ĉe GTT (itale kaj angle).

Veturi aŭte redakti

Vi ne bezonas aŭton en la urbo, kaj veturi ĉi tie ne estas tre facile. Vi devas zorgi pri la multaj enir-limigitaj stratoj, kaj pri la tramoj kaj aliaj aŭtistoj, kiuj povas rigardi ruĝajn lumojn kaj rapidlimojn kiel nur konsilajn.

Bona centra parkumadgaraĝo estas sub Piazza Vittorio Veneto, (Parcheggio Vittorio Park)

Aŭtoluado: same kiel la flughavenaj lu-kioskoj, ekzistas urbocentraj luoficejoj, ekz. Hertz tuj ekster Porta Susa fervoja stacidomo.

Estas tri aŭtaj kundividaj servoj en Torino, ShareNow, Enjoy kaj LeasysGO (kiu uzas 100% elektrajn aŭtojn). Elektra skotero kundivida servo estas prizorgita fare de MiMoto.

Taksioj en Torino ekigas la mezurilon en la momento, kiam via voko estas ricevita. Ne kutimas voki taksion surstrate, sed estas taksiejoj ĉe la ĉefaj stacidomoj, ĉe la angulo de Via Sacchi kaj Corso Vittorio Emanuele II, kaj aliloke. Vi ankaŭ povas rezervi per la apo WeTaxi.

Bicikli redakti

Torino estas ebena urbo, riĉa je biciklaj vojoj, do ĝi estas tre favora por biciklado. Mapo de biciklaj vojoj (kaj aliaj vojoj konvenaj por bicikloj) estas rigardebla ĉe Bunet.

Eblas lui biciklojn diversmaniere. Por mallongaj veturoj en la urbo, [TO]BIKE sharing (itale, angle, france) ludonas biciklojn ĉe pli ol 160 stacioj.

Vidi redakti

La historia centro de Torino estas arkitektura juvelo, kiu grupigas la ĉefajn monumentojn kaj muzeojn de la piemonta ĉefurbo en kvadrata kaj aera areo plena de belaj placoj.

La koro de la urbo estas Piazza Castello (Placo Kastelo, 10 en la mapo), grandega placo ĉirkaŭita de historiaj konstruaĵoj kiel la Reĝa Palaco (11) aŭ Palaco Madama kaj Palaco Carignano, la plej gravaj historiaj konstruaĵoj en la urbo. Vi estas je piedirdistanco de la simbolo de Torino, la Mole Antonelliana (12).

Krom havi preskaŭ ĉiujn vidindaĵojn de la urbo proksime, ĝi estas la plej bela kaj plej impona areo. Estas multaj bonaj kaj malmultekostaj butikoj kaj restoracioj por elekti. Trezoroj de la urbo estas la palacoj, kiuj faris la historion de la subalpa ĉefurbo, dum jarcentoj unue kiel la koro de la Reĝlando de Savojo kaj poste kiel teatro de itala nacia unueco. Imponaj estas la loĝejoj, kie loĝis tiamaj reĝoj kaj nobeloj.

La ideala vojo por vizito al la urbo povas komenci de la eksterordinara "krono de ĝojoj", la belaj loĝejoj, kiuj ĉirkaŭas la urbon iam uzataj kiel ĉasejoj, someraj loĝejoj, antaŭ ĉio la Reĝa Palaco de Venaria Reale.

Samtempe, la religiaj konstruaĵoj kiel la Baziliko de Superga (ekster la mapo), la Gran Madre (Granda Patrino, 21), la Katedralo (Duomo, 20), la Consolata (22), la 'Crocetta', rakontas la historion de Torino kaj reprezentas la plej bonan pruvon de la grandaj arkitektoj, de Juvarra al Guarini.

Nepre vidindas ankaŭ la Egipta Muzeo (30), la Galerio de Moderna Arto (31) kaj la Kastelo de Rivoli (ekster la mapo). La 'Mole Antonelliana', simbolo de Torino, estas la sidejo de la Muzeo de Kino, kun futurisma aranĝo kiu reprezentas la perfektan renkonton inter tradicio kaj progreso.

 
Mapo de Torino


 
La "Reĝa Teatro"
 
Parko Valentino
 
Mezepoka vilaĝo kaj fortikaĵo, ene de la Parko Valentino
 
Torina Nacia Biblioteko
 
Memportreto de Leonardo da Vinci, videbla ĉe la "Reĝa Biblioteko"
 
Palaco de la Torina Akademio de la Sciencoj
 
La "Egipta muzeo" de Torino, estas la dua plej grava en la mondo post tiu de Kajro

Fari redakti

  • Vizito al la Basiliko de Superga per la ŝnurfervojo de Sassi, kun belega vido de Torino de la supro de la monteto. Sassi estas atingebla per tramo 15. Malantaŭe de la Basiliko estas la memorŝtono kiu memorigas la aviadila akcidento de la Granda Torino. Estas longa tradicio por ĉiuj piedpilkistoj kaj sportŝatantoj viziti ĝin.
  • Promenado laŭ strato 'Roma' de la stacidomo de 'Porta Nuova' ĝis Placo 'Castello' pasante tra Piazza San Carlo por la 'urba eleganteco.
  • Promenado de Piazza Castello ĝis Piazza Vittorio Veneto, promenante sub la arkadoj de strato Pado. daŭrigi sur ponto Vittorio Emanuele I kaj halti je la centro de la ponto por admiri la vidaĵo de la rivero Pado. daŭrigante troviĝas la preĝejo de la Gran Madre di Dio.
  • Ripozi en historia trinkejo proksime al Piazza Castello, kiel MulassanoBaratti & Milano (fondita en 1873, fama por la ĉokolado).
  • Ludi je hit ball, sporto kreita en Torino en 1986 kaj konsiderita vera specialaĵo de la urbo. Multaj asocioj oferas senpagaj provoj.
  • Torino Night Run, retejo : https://www.facebook.com/torinonightrun retpoŝto: torinonightrun@gmail.com

TORINO NIGHT RUN estas societo de ŝatantoj de kuro. Organizas grupaj trejniĝoj, malfermitaj al ĉiuj, ĉiu mardo vespere je 20:15 fronte al la Monumenta Arko de la Parco del Valentino.

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

La tipaj pladoj de Torino estas riĉaj kaj kompleksaj. La vario de pladoj, kiujn la tradicia Piemonta kuirarto proponas al la mondo, ŝuldiĝas al la fakto, ke la plej humila kamparana tradicio estis riĉigita per noblaj gustoj kaj ingrediencoj, en la tempo, kiam la reĝa familio Savojo ekloĝis en la urbo. La plej uzataj rafinitaj ingrediencoj estas ĉokolado, aveloj, marsalo (por ovopunĉo), trufoj kaj ĉefe viando. Viando "Fassone" estas fama, la ĉefa elemento de multaj bongustaj pladoj.

Vitello tonnato preparita kun speciala tranĉo de viando el bovoj 'fassone', marinita en blanka vino kaj herboj, poste boligita kaj tranĉita en maldikaj tranĉaĵoj.

La tranĉaĵoj estas metitaj sur la teleron kaj kovritaj per tinusa saŭco (farita el majonezo, kaporoj, tinuso kaj aliaj spicoj). Ĝi estas vere bongusta apetitigaĵo, kvankam ĝi ofte estas proponita kiel ĉefa plado. Perfekta por esti forportita de hejmo, eble por tagmanĝo dum vojaĝo ekster la urbo aŭ dum laboro.

Bagna cauda Estas tipa plado de Torino, kiun oni manĝas ĉefe aŭtune kaj vintre.

La gusto estas tre aparta, ne ĉiuj ŝatas ĝin, sed ĝi estas la plado, kiu plej bone reprezentas Piemontan kuirarton. Ĝi estas saŭco bazita sur ajlo, oleo kaj anĉovoj kun longa preparado. Ĝenerale ĝi bone akompanas diversajn specojn de laŭsezonaj legomoj, akompanitaj de plenkorpa ruĝa vino kiel 'Barbera' aŭ 'Nebbiolo'. En la tempo de niaj geavoj, ĝi estis alportita al la tablo en la 'dian' (terakota kaserolo), el kiu ĉiuj manĝantoj servis sin, fariĝante vera rito de kundivido.

agnolotti plenigita pasto kies plenigaĵo estas enfermita en kvadratforma eltranĉaĵo de pasto, sed la Piemonta agnolotto distingiĝas de aliaj plenigitaj pastospecialaĵoj por la uzo de rostita viando. Ĝi estas bongusta kaj granda unua plado!

Ankaŭ famaj estas la malgrandaj kaj rektangulaj 'agnolotti del plin', kiuj estas la protagonistoj de kvar tradiciaj receptoj: kun rostita viandsaŭco, butero kaj salvio, piemonta viandosaŭco aŭ en viandobuljono.

Tajarin vario de ovopasto simila al tagliatelle, sed kun larĝo de ĉirkaŭ 2-3 mm. La longo estas anstataŭe komparebla al spageto, kun dikeco de malpli ol milimetro.

Kutime, en tipaj torinaj restoracioj ĝi estas pasto kiu estas freŝa kaj bone akompanas delikatajn saŭcojn, fiŝojn aŭ aliajn malpezajn kondimentojn (kiel butero kaj salvio).

Bônèt Unu el la piemontaj dolĉaĵoj plej ŝatataj de lokanoj: malvarma pudingo farita kun makaronoj, kakao kaj karamelo.
Tomini Antaŭmanĝo de freŝaj kremaj fromaĝoj riĉigitaj per diversaj saŭcoj
Gianduiotto La plej konata torina dolĉaĵo, molĉokolada bonbono farita el piemontaj aveloj.
Bicerin La historia trinkaĵo de Torino bazita sur kafo, ĉokolado kaj laktokremo. Povas esti ĝuata simpla, kun kafo aŭ verŝita sur desertojn.

Trinki redakti

Piemonto estas regiono de grandaj vinoj, komencante per la plej fama: la Barolo.

Do ne surprize, la plej ŝatata trinkaĵo por torinanoj estas vino, (51% de la konsumitaj alkoholaĵoj), ĉefe ruĝaj vinoj kaj ŝaŭmvinoj.

Loĝi redakti

Kiel urbo, Torino estas pli kompakta kaj iomete pli malmultekosta ol Romo aŭ Milano. La urbo estas dividita en 23 kvartaloj, tre malsamaj unu de la alia. La oferto de loĝado en Torino estas vasta kaj varia. Sendube la plej bona loĝloko estas la historia centro, kie troviĝas la ĉefaj stacidomoj, Porta Susa kaj Porta Nuova kaj de kie oni povas facile atingi aliajn areojn de la urbo. . Krome, se vi dormas en la centro, vi povas facile ĉirkaŭiri la urbon piede.

La prezoj de hoteloj kaj apartamentoj en la historia centro de Torino estas ĉirkaŭ € 100 por nokto por duobla aŭ dulita ĉambro. Tamen vi povas trovi bonajn hostelojn por ĉirkaŭ € 50.

Kampadejoj redakti

"Urba Eĥo-Vilaĝo Grinto" estas la ĉefa kampadejo en Torino.

Grinto, pli precize, situas en Moncalieri, je 10 minutoj de la centro de Torino (atingebla bicikle aŭ per busoj); ĝi troviĝas en la koro de la Natur-Reserva Parko "Vallere", strategia pozicio ĉe la periferio de la urbo.

La spaco dediĉita al tendoj konsideras la bezonon de siaj gastoj vivi en la naturo. La tendospacetoj estas mergitaj en la flaŭron direkte al la parko Vallere kaj lasitaj en tre naturisma stato. La instalaĵoj por necesejoj kaj lavado faciligas la komforton de la gastoj,tamen en harmonio kun la principoj de strukturoj malmulte entrudiĝemaj en la naturon. Dediĉita spaco ebligas al tendaraj uzantoj renkontiĝi por pasigi tempon kun amikoj.

Hosteloj redakti

Hosteloj en Torino (itallingve)

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Ĝenerale Torino povas esti konsiderata sekura urbo. Konsciu, ke la areo de la fervoja stacidomo Porta Nuova povas esti sufiĉe danĝera ĉe la orienta flanko, ne nur nokte; gardu vin kontraŭ poŝŝtelistoj! Tio estas precipe vera en la parto de la distrikto San Salvario inter Corso Vittorio Emanuele II kaj Corso Marconi, la Parko Valentino en la areo najbara al Corso Vittorio Emanuele II, estas ankaŭ konsilinde ne promeni en la parko vespere post mallumo.

Areoj proksime de Porta Palazzo (Piazza della Repubblica) ankaŭ povas esti danĝeraj, precipe sur pli malgrandaj stratoj.

Torino estas hejmo de du futbalteamoj, Juventus kaj Torino, kiuj ludas en Serie A. Juventus ludas ĉe la Juventus Stadium en la nordo de la urbo, dum Torino ludas ĉe la renovigita Olimpika Stadiono Grande Torino; la rivaleco inter la du kluboj estas intensa, kaj kvankam la kunvivado inter la torinaj subtenantoj de la du teamoj estas ĝenerale paca, tamen, estas bone esti singardema kiam la du teamoj ludas unu kontraŭ la alia, estas konsilinde eviti porti vestaĵojn, kies koloroj kaj ŝablonoj estas atribueblaj al unu el la du teamoj: nigraj kaj blankaj strioj de Juventus, kaj grenatruĝaj de Torino. Ankaŭ estus saĝe eviti la kolorojn de iuj aliaj teamoj kiam ili venas al Torino por ludi kontraŭ Juventus, precipe tiuj de Milan (ruĝaj kaj nigraj strioj), Inter (nigraj kaj bluaj strioj) kaj Fiorentina (purpura). La ĉemizoj de eksterlandaj teamoj estas rigardataj kun indiferenteco krom tiuj de Benfica (Portugalio) kaj River Plate (Argentino) por la longa ĝemeliĝo kun la Torino-subtenantoj. La ĉemizo de Liverpool (Anglio) estu evitita pro la memoro pri la masakro de la stadiono Heysel.

Esperanto redakti

Torino gastigis la Universalan Kongreson de Esperanto 2023 de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto.

La Itala Kongreso de Esperanto antaŭe okazis plurfoje en Torino (1924, 1932, 1948, 1991, 2011). Torino ankaŭ gastigis la SAT-Kongreson en 1950.

Lokaj esperantistoj redakti

En Torino aktivas, ekde 1913, Torina Esperanto-Centro Giorgio Canuto (TEC), loka sekcio de Itala Esperanto-Federacio.

La nuntempa sidejo de TEC troviĝas en Via Garibaldi, 13, ĉe Centro Studi Sereno Regis.

Konsulejoj redakti

Konsulejoj en Torino (itallingve)

Viziti plu redakti

En la ĉirkaŭaĵo de Torino indas viziti:

  • Superga (10 km), legu supre
  • Moncalieri (9 km), fama pro Reĝa Kastelo de la Domo de Savojo
  • Venaria Reale (10 km), fama pro Reĝa Palaco
  • Stupinigi (10 km), kun la ĉasdomo de la savojaj regantoj
  • Chieri (15 km)
  • Ciriè (25 km)
  • Avigliana (30 km)
  • Carmagnola (30 km), historia urbeto ĉe la Pado; interesas ankaŭ natura areo en rivera meandro forlasita de la akvo
  • Sanktejo de Sankta Miĥaelo (Sacra di San Michele, 40 km), historia abatejo inter Torino kaj Susa
  • Racconigi (40 km), fama pro alia Reĝa Kastelo de la Domo de Savojo kie naskiĝis la lasta reĝo de Italio, Umberto la 2-a
  • Valperga (40 km), kun kastelo kaj historiaj preĝejoj, kaj la fama Sankta Monto de Belmonte (Sacro Monte di Belmonte)
  • Agliè (45 km), fama pro la Duka Kastelo
  • Susa (55 km), mezepoka urbeto kun romiaj restaĵoj en alpa valo
  • Asti (55 km)
  • Ivrea (55 km)

Rimarkoj redakti


Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!