Prago
Prago Flago (aŭ blazono)
Týn-preĝejo
Lando Ĉeĥio
Regiono Prago
Loĝantaro 1 335 084

Prago (ĉeĥe Praha) estas ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Ĉeĥio.

Prago (Ĉeĥio)
Prago (Ĉeĥio)
DEC
Prago
Prago
Prago
Situo de Prago.

Kompreni redakti

Historio redakti

Klimato redakti

Eniri redakti

Eniri avie redakti

La ĉefa flughaveno de Prago estas Letiště Václava Havla Praha (Flughaveno de Václav Havel en Prago). Ĝi havas rektajn konektojn kun plej multo da gravaj mondaj flughavenoj.

Tuj ĉe la flughaveno troviĝas sufiĉe da taksioj. La flughaveno ankaŭ estas rekte konektita kun la Praga ĉefa trajnstacidomo, kiu troviĝas en la centro de la urbo, per busoj Airport Express (AE), en kiuj validas aparta tarifo ol en resto de la urbaj busoj.

Eniri trajne redakti

Prago havas bonan konekton kun ĉiuj partoj de Ĉeĥio kaj ankaŭ venas rektaj trajnoj el Berlino (unufoje tage eĉ el Hamburgo), Bratislavo, Vieno (kaj el Graz) kaj Varsovio.

Por veni el/al nordaj Moravio kaj Slovakio eblas uzi trajnojn de privataj kompanioj RegioJet kaj LEO Express. Ĉe ili ne validas kutimaj biletoj de ŝtataj trajnkompanioj.

La ĉefa stacidomo por enlanda kaj internacia trajntransportado estas Praha hlavní nádraží (aŭ Praha hl.n. - Ĉefstacidomo de Prago). Ĝi estas konektita al metrolinio C (metrostacio Hlavní nádraží).

Eniri buse redakti

Prago havas bonan konekton kun ĉiuj partoj de Ĉeĥio kaj krome venas en ĝin rektaj busoj el Berlino, Bratislavo, Vieno kaj el multaj aliaj alilandaj urboj.

La du ĉefaj busstacidomoj por enlanda kaj eksterlanda transportado estas Praha, Florenc (aŭ Autobusové nádraží Praha Florenc), kiu estas konektita al metrolinioj B kaj C (metrostacio Florenc), kaj Praha, Na Knížecí, kiu estas konektita al metrolinio B (metrostacio Anděl).

Eniri aŭte redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

La historia urbocentro estas sufiĉe facile piede trairebla.

Publika transporto redakti

 
Metrolinioj en 2015.

En Prago ekzistas integrita transportsistemo, kiu inkludas metroon, tramojn, urbajn kaj ĉeurbajn trajnojn kaj urbajn busojn. Oni uzas nur unu bileton por ĉiuj el tiaj transportmanieroj.

La bazaj biletoj kostas:

  • 30 Kč - por 30 minutoj
  • 40 Kč - por 90 minutoj
  • 120 Kč - por 24 horoj

Infanoj kaj junuloj ĝis 15-a jaro uzas biletojn kontraŭ duona prezo. Por ke la bileto validu, oni devas validigi ĝin - ĉe metroo antaŭ alveno en kajo, ĉe trajnoj en kajo, ĉe tramoj kaj busoj en la veturilo tuj post enveturiliĝo. La tuta granda Prago troviĝas en la sama zono P de la transportsistemo, nur foraj partoj de Prago (tiuj partoj for de la metroo) povas aparteni al alia zono.

Kutime estas pli malmultekoste aĉeti bileton en la vendomaŝinoj (nur en kronoj) aŭ en la vendejoj de la publiktransporta kompanio ol ĉe la ŝoforisto.

Prago havas metroon kun 3 linioj markitaj per literoj A, B kaj C.

Pri portempaj malfunkcioj de la linioj de praga publika transportado oni informas en la stacioj de metroo (per anoncoj en la ĉeĥa kaj en la germana) aŭ en la retejo http://www.dpp.cz/ (en la ĉeĥa, en la angla kaj en la germana). Ĉefe ĉe malfunkcioj de metroo, ĉiam ĉe koncernaj stacioj troviĝas informistoj, kiuj scipovas komuniki en la ĉeĥa kaj en la angla.

Civitanoj de Ukrainio kun validaj dokumentoj rajtas uzi la publikan transporton en Prago senpage. Pliaj informoj troviĝas je dpp.cz (en la ĉeĥa kaj ukraina).

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
Mapo de Prago
  • Praga burgo (1) (ĉeĥe Pražský hrad) estis tradicia loĝloko de multaj bohemiaj reĝoj kaj sidejo de ĉiuj prezidentoj de Ĉeĥio kaj Ĉeĥoslovakio.
  • Ponto de Karolo (2) (ĉeĥe Karlův most) estas la dua plej malnova ponto super rivero Vltava. Ĝi estas famega vidindaĵo por ĉiuj vizitantoj de Prago, do dum tago estas sur ĝi ĉiam multaj homoj kaj artistoj kaj vendistoj, kiuj ofertas siajn servojn (pentrado, ludado, ktp.) al turistoj.
  • Venceslaa Placo (3) (ĉeĥe Václavské náměstí) estas unu el la plej famaj placoj en Ĉeĥio. Sur ĝi troviĝas Monumento de Sankta Venceslao, iama princo de Bohemia princlando kaj patrono de Bohemio. La placo estas tradicia loko por demonstracioj kaj festoj.
  • Nacia muzeo (4) (ĉeĥe: Národní muzeum) estas la plej granda muzeo de Ĉeĥio.
  • Nacia teatro (5) (ĉeĥe Národní divadlo) estas la plej signifa teatro en Ĉeĥio konstruita en nov-renesanca stilo.
  • Malnovurba Placo (6) (ĉeĥe Staroměstské náměstí) estas unu el la plej famaj placoj en Ĉeĥio. Troviĝas tie fama astronomia horloĝo.
  • Dancanta domo (7) (ĉeĥe: Tančící dům) estas modernstila domo inspirita de dancistoj Fred Astaire kaj Ginger Rogers.
  • Zoologia ĝardeno en Prago (ĉeĥe Zoologická zahrada Praha) - en la jaro 2007 ĝin revuo Forbes taksis kiel 7-an plej bonan zoologian ĝardenon en la mondo.[1]
  • Tombejoj de Olšany (ĉeĥe Olšanské hřbitovy) - tombejego, kie troviĝas tomboj de multaj famaj ĉeĥoj.

Fari redakti

  • Prague Pride – ĉiujara festivalo de seksaj minoritatoj okazata en aŭgusto en Prago.

Komuniki redakti

Oficiala lingvo de Ĉeĥio estas la ĉeĥa kaj la slovaka estas plejparte interkomprenebla kun ĝi. Prago estas urbo kun multege da vizitantoj de diversaj landoj, do ankaŭ surstrate (ĉefe en porturistaj lokoj) troviĝas skribaĵoj en la angla aŭ en alia lingvo.

Urbaj informiloj aŭ informiloj en porturismaj lokoj estas almenaŭ en la ĉeĥa, la angla, la germana kaj la rusa, sed troveblas ankaŭ informiloj en la franca, la itala aŭ en la hispana.

Alilingvaj amaskomunikiloj redakti

En Prago elsendas radiostacio BBC World Service je 101,1 FM en la angla[2], dumtage estas tie elsendata ĉeĥlingva programo.

En Prago aŭdeblas anglalingvajn novaĵojn ankaŭ je radiostacio Český rozhlas Plus je 92,6 FM kaj DAB+ kanalo 12C, kie aŭskulteblas novaĵoj en la angla dum ĉiu labortago je 22:33 kaj sekvatage je 1:05.[3]

En la frekvenco 99,3 FM elsendas franclingva radiostacio Radio Francio Internacia, kie ankaŭ elsendatas franclingva kultura magazino de Ĉeĥa Radio Une semaine à Prague (Unu semajno en Prago, merkrede 20:10 - 20:30 kaj dimanĉe 18:10 - 18:30).[4]

En Prago aĉeteblas ankaŭ alilingvaj gazetoj, kiuj ofertas novaĵojn el Ĉeĥio kaj el la mondo, ĉefe The Prague Post (en la angla), Prague Daily Monitor (en la angla) kaj Prager Zeitung (en la germana).

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

En Prago troviĝas multaj restoracioj kaj standojn, kiuj ofertas tipajn manĝaĵojn de ĉeĥa kuirarto. La restoracioj, kiuj estas en la urbocentro kaj celas ĉefe al turistoj estas kutime plimulte kostaj.

Pliaj informoj pri ĉeĥa kuirarto troviĝas en la artikolo Ĉeĥio#Manĝi.

Manĝi malmultekoste redakti

  • Havelská koruna, Havelská 21 kaj 23, Praha 1. Ĉiutage ekde 10:00 ĝis 20:00. Malmultekosta manĝejo en centro de Prago, kie ili havas tipajn ĉeĥajn manĝaĵojn. Pro la malmultkosteco tie povas esti vicoj.
  • Li De, Francouzská 154/80, Praha 10. Ĉiutage ekde 10:30 ĝis 22:30. Tuj apud tramhaltejo Krymská.

Trinki redakti

Trinki averaĝe redakti

  • Paralelní polis, Dělnická 43, Praha 7 (tramhaltejo Dělnická). Lu - ve 8:00 - 20:00, sa - di 10:00 - 20:00. Kafejo kie oni pagas per Bitcoin. Tie ankaŭ troviĝas bankmaŝino, per kiu eblas aĉeti bitcoin aŭ ĉeĥajn kronojn.

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

En Prago troviĝas kelkaj gastigantoj en la sistemo Pasporta Servo.

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Konekto redakti

Senpaga senpasvorta vifio en Praga ĉefa trajnstaciomo troviĝas en vendejo de trajnkompanio RegioJet. Dum la vendotempo eblas eniri, iomete retumi kaj foriri (se estas libera loko), oni ne devas paroli kun la vendistoj se ili mem ne alparolos vin (oficiale tie rajtas atendi nur homoj, kiuj havas aĉetitan bileton por trajno de RegioJet). La reto ankaŭ atingeblas en ĉirkaŭaĵo de la vendejo (do eblas sidi apud, prefere ne rekte ĉe la vendejo, kaj retumi tie).

Sekureco redakti

Prago estas ĝenerale sekura urbo, plej oftaj seurecaj problemoj estas ligitaj al la karaktero de la urbo - granda urbo kun multe da enlandaj kaj eksterlandaj vizitantoj.

En centro de la urbo estas poŝŝtelistoj. Estas grava afero gardi siajn valoraĵojn en metroo kaj ĝenerale en ajna loko kun granda amaso da homoj.

Estis raportitaj okazoj ke en metroo (ĉefe nokte) aperas falsaj kontrolistoj de biletoj. La veraj kontrolistoj de biletoj devas montri sian insignon aŭ identigilon tuj (se vi ne sukcesis rigardi ĝin vi rajtas peti denove montri ĝin). Kiel aspektas ĝustaj insigno kaj identigilo vi povas vidi je http://www.dpp.cz/en/transit-inspection/. Se vin renkontos falsa kontrolisto, diru al ĝi, ke vi alvokos policon kaj eventuale faru tion.

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Referencoj redakti

Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!