lando en Mezeŭropo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Pollando
Pollando
Pollando (PL) Flago
Situo de Pollando en ĝia regiono.
Ĉefurbo Varsovio
Lingvo pola
Areo 312 684 km²
Loĝantaro 38 milionoj (2010)
Monunuo zloto (PLN, zł)
Elektro 230V/50Hz, eŭropa kontaktingo
Tel. antaŭkodo +48
Horzono UTC +1


Pollando (pole: Polska) estas lando en Mezeŭropo. Ĝi estas ĉirkaŭata de Germanio okcidente, Ĉeĥio sudokcidente, Slovakio sude, Ukrainio sudoriente, Belorusio oriente, Litovio kaj Rusio (Kaliningrada provinco) norde.

Regionoj redakti

 
Provincoj

Urboj redakti

 
Historia kerno de Bjalistoko
 
La ĉefa foirplaco de Krakovo
 
Varsovio
 
Vroclavo

Kelkaj urboj:

Eniri redakti

Ekde la 21-a de decembro 2007 (en flughavenaj landlimaj trairejoj ekde la 30-a de marto 2008) en la ŝtato validas la Traktato de Schengen. Tiel forfalas la limkontroloj ene de la Eŭropa Unio kaj civitanoj de la unio por vojaĝo al Pollando bezonas nur personan legitimilon, nek pasporton nek vizon. Enirante de orientaj landoj oni ofte devas atendi en longaj aŭtovicoj.

Avie redakti

En Pollando nun (Junio 2022) ekzistas 15 internaciaj flughavenoj, 14 el tiuj funkcias - flughaveno en Radom estas rekonstruata. Jen tabelo de ĉiuj flughavenoj kun iliaj situo, IATA- kaj ICAO- kodoj:

Nomo Loko Provinco ICAO-kodo IATA-kodo
Flughaveno Ŝopeno en Varsovio Varsovio Mazovia EPWA WAW
Krakova Flughaveno Johano Paŭlo la 2-a Balice Malgrandpollanda EPKK KRK
Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko Gdansko Pomeria EPGD GDN
Flughaveno Katowice Pyrzowice Silezia EPKT KTW
Flughaveno Nikolao Koperniko en Vroclavo Vroclavo Malsuprasilezia EPWR WRO
Flughaveno Varsovio-Modlin Nowy Dwór Mazowiecki Mazovia EPMO WMI
Flughaveno Poznano-Ławica Poznano Grandpollanda EPPO POZ
Flughaveno Rzeszów-Jasionka Jasionka Ĉekarpata EPRZ RZE
Flughaveno Szczecin-Goleniów Goleniów Okcidentpomeria EPSC SZZ
Flughaveno Ignacy Jan Paderewski en Bydgoszcz Bydgoszcz Kujavia-Pomeria EPBY BZG
Flughaveno Lublin Świdnik Lublina EPLB LUZ
Flughaveno Władysław Reymont en Łódź Łódź Lodza EPLL LCJ
Flughaveno Olsztyn-Mazury Szymany Varmia-Mazuria EPSY SZY
Flughaveno Zielona Góra-Babimost Babimost Lubuŝa EPZG IEG
Flughaveno Varsovio-Radom Radom Mazovia EPRA RDO

Flughaveno Ŝopeno en Varsovio havas la plej grandan kvanton da pasaĝeroj.

Trajne redakti

Oni povas eniri trajne de multaj landoj en Pollandon per rektaj trajnoj, jen kelkaj tiaj kursoj[1]:

  • de Germanio:
    • de Berlino ĝis Gdynia per trajno Gedania
    • de Berlino ĝis Varsovio per trajnoj Spree/Sprewa, Berolinum, Wisła, Odra/Oder kaj Varsovia
  • de Aŭstrio:
    • de Graz ĝis Przemyśl per trajno Porta Moravica
    • de Vien ĝis Katowice per trajno Moravia
    • de Vieno ĝis Varsovio per trajno Polonia
    • de Vieno ĝis Gdynia per trajno Sobieski
    • de Kievo ĝis Varsovio per trajno Kiev-Espress
  • de Ĉeĥio:
    • de Bohumín ĝis Lublin per trajno Roztocze
    • de Ostrava/Bohumín ĝis Krakow per trajno Galicja
    • de Bohium ĝis Przemyśl per Cracovia
    • de Prago ĝis Varsovio per Silesia
  • de Hungario:
    • de Budapest ĝis Terespol per Batory/Bathory
  • de Ukrainio:
    • de Kievo ĝis Varsovio per Kiev-Espress

Kompreneble ĉiuj, tiuj kursoj iras trans aliaj grandaj urboj. Oni povas kontroli ĉiujn kursojn aĉeti bileton interrete ĉe la retpaĝo de PKP Intercity (Polaj Ŝtataj Fervojoj Transurbaj)

Buse redakti

La plej granda pola firmao, kiu ofertas internacian transporton per busoj estas Sindbad. Aliaj popularaj transportfirmaoj ankaŭ funkcias en Pollando interalie Flixbus.

Ŝipe redakti

Alveni per pramo estas unu el la plej kutimaj manieroj por vojaĝantoj el Svedio. Ekzistas kelkaj diversaj transportfirmaoj, jen diferencoj inter ili

Nomo de la firmao De Al Longeco
Polferries Ystad Świnoujście 7.5 horojn
Unity Line Ystad Świnoujście 7.5 horojn
TT-Line Trelleborg Świnoujście 6 horojn
Polferries Nynäshamn Gdansko 19 horojn
Stena Line Karlskrona Gdynia 10.5 horojn

Transportiĝi redakti

Perpiede redakti

Strataranĝo de urboj estas favora al piedirantoj ĉar ili estis fonditaj antaŭ invento de aŭtomobiloj, en centroj de grandaj urboj ekzistas promenejoj.

Se ne ekzistas trotuaro, uzu dekstran flankon de vojflanko. Homoj transirantaj straton estas prioritataj, nome veturiloj devas halti kaj tralasi piedirantojn atendantajn ĉe zebrostria pasejo.

Publika transporto redakti

En Pollando ekzistas diversaj tipoj de publika transporto, interalie fervojo, metroo, tramo, buso, trolebuso aŭ pramo.

Fervojo redakti

Du ĉefaj kompanioj ofertas fervojajn transveturigojn - PKP Intercity kaj Polregio. Oni veturas per trajnoj de PKP Intercity por rapide alveni al grandaj urboj, la trajnoj ne haltas ĉe malgrandaj fervojhaltejoj. Oni uzas trajnojn de Polregio por vojaĝi al malgrandaj urboj kaj vilaĝoj, la trajnoj haltas ĉe ĉiu verfojhaltejo pro tio oni ne povas tiom rapide vojaĝi al sia finstacio.

Busoj, trolejbusoj kaj tramoj redakti

En ĉiuj grandaj urboj havas sistemon de publika transporto kaj ĝi estas pagenda, oni povas aĉeti biletojn interrete aŭ ĉe kioskoj kaj biletomaŝinoj. En kelkaj mezgrandaj kaj malgrandaj urboj publika transporto estas senpaga, oni kontrolu tion interrete aŭ ĉe informejo.

Metroo redakti

En Pollando ekzistas nur unu metroo-sistemo en Varsovio. Ĝi konsistas el du linioj, la tria estas planita.

 
Stato de aŭtovojoj:
  •  ekzistantaj
  •  konstruataj
  •  planitaj
  •  adjudikata konstruo
  • Aŭte redakti

    Oni povas facile transportiĝi aŭte dank' al reto de aŭtovojoj, kiu kunigas plej grandajn urbojn kaj daŭre pligrandiĝas. Du aŭtovojoj A2 kaj A4 (la dua ankoraŭ ne estas finkonstruita) ebligas al oni transpasi la landon de oriento al okcidento, A1 estas la ununura meridiana aŭtovojo en Pollando.

    Vidi redakti

     
    Domo kap-al-funda en Szymbark.

    En Pollando situas kelkaj kap-al-fundaj domoj, interalie oni povas trovi ilin en Szymbark, Łeba, Władysławowo kaj Zakopane. Oni povas eniri ilin, sed tio ne estas rekomendita al homoj kun labirintproblemoj.

    Auschwitz-Birkenau estas fifama nazia koncentrejo, ĝi troviĝas en Oświęcim. La objekto estas enskribita en la liston de Monda heredaĵo de Unesko. La koncentrejo iĝis granda muzeo, kiu montras la tragedion de mortintaj tie homoj kaj la kruelecon de nazia reĝimo. Oni povas eniri la muzeon senpage sed estas rekomendite havi ĉiĉeronon. Oni ne vizitu la lokon kune kun malgrandaj infanoj.

    Salminejoj en Wieliczka kaj Bochnia montras etapojn de la disvolviĝo de minteknologio en Eŭropo de la 13-a ĝis la 20-a jarcentoj, iliaj subgrundaj koridoroj estas longaj je centoj da kilometroj. En ambaŭ minejoj estas turistvojoj, oni povas viziti subgrundajn ĉambregojn, ekspoziciojn kaj riĉe ornamitajn kapelojn. En minejo Bochnia oni povas transportiĝi per subrunda fervojeto kaj transŝipiĝi salakvan lagon.

    Reĝa Kastelo sur Wawel estis unue konstruita barokstile en la 13-a jarcento, tamen ĝi estis ofte rekonstruita kaj diversaj arĥitekturaj stiloj miksiĝis. Dum jarcentoj ĝi servis kiel sidejo de multaj reĝoj, nun ĝi estas grava muzeo. Ĝi konservas historiajn skulptaĵojn, orajn dekoraciaĵojn, porcelanaĵojn kaj meblojn. En ĉambroj oni povas vidi pentraĵojn kaj gobelenojn de famaj polaj kaj eksterlandaj artistoj.

    Łazienki Królewskie estas komplekso park-palaca en Varsovio fondita en la 18-a jarcento. Ĝi konsistas el:

    • klasikstila Placo sur Insulo en kiu troviĝas pentraĵgalerio, la pentraĵa kolekcio apartenis al reĝo Stanisław August
    • Malnova Oranĝejo en kiu troviĝas skulptaĵgalerio kaj teatro
    • Blanka Domo en ĝi estas reĝa grafikaĵgalerio
    • Ĉevalejo de Kubicki en kiu funkcias du ekspozicioj - la unua pri ĉevalveturiloj kaj akcesorioj ĉevalrajdadaj el la 19-a kaj la 20-a jarcento, la dua pri manufakturo teksa
    • temaj ĝardenoj: Reĝa Ĝardeno, Romaneco Ĝardeno, Modernisma Ĝardeno, Ĉina Ĝardeno kaj Nederlanda Ĝardeno
    • kromaj disĵetitaj grandaj kaj malgrandaj konstruaĵoj, skulptaĵoj kaj artaĵoj
     
    Kurba arbaro apud Nowe Czarnowo.

    Kurba arbaro estas naturmemorindaĵo situanta proksime al Nowe Czarnowo kaj elektrofabriko Dolna Odra. La arbaro estas tiel nomita pro la strange deformitaj pinoj, ili estas fleksitaj je 90°, ekzistas kelkaj teorioj pri la kialo.

    Fari redakti

    Amantoj de amuzparkoj certe vizitu Energylandia en Zator. Ĝi plenas je grandaj ondaj fervojoj kaj aliaj ekstremaj amuziloj. Krome tie estas familia spaco kun amuzaĵoj por la tuta familio, spaco por infanetoj kaj akvoparko.

    Sude staras montaroj, la plej alta pinto de Pollando estas sur monto Rysy - 2 499,6 metrojn alte. Oni ofte vojaĝas al montaroj somere kaj vintre. Somere oni ĉefe grimpas sur montojn kaj vintre oni skias, neĝtabulas kaj alimaniere malsuprenveturas de montoj sur neĝo. Ofte montaroj troviĝas parte en Pollando kaj parte en la najbaraj, sudaj landoj. Kelkaj popularaj montoj por turista grimpado:

    • Śnieżka
    • Kasprowy Wierch
    • Babia Góra
    • Giewont
    • Tarnica
    • Gubałówka

    Kelkaj popularaj vintrsportaj centroj:

    Kajakado, flosado aŭ gumboatumado sovaĝakva sur Dunajec en Kanjono Pieniński estas granda turista allogaĵo. Ĝi komenciĝas en Sromowce Wyżynne kaj finiĝas en Szczawnica aŭ Krościenko. La riversegmento ĝis Szczawica estas 15 kilometrojn longa kaj ĝis Krościenko 3.5 kilometrojn pli longa. Oni alveturas al Szczawnica post pli-malpli 2.5 horojn kaj al Krościenko post pli-malpli 2 horojn kaj 45 minutojn.

    Lingvo redakti

    La pola estas ununura oficiala lingvo en Pollando, krome en norda parto de Pomeria provinco oni parolas la Kaŝuban.

    Tamen en multaj lokoj estas uzitaj aliaj lingvoj, ekzemple ĉe fervojstacioj, trejnoj, bushaltejoj, restoracioj kaj muzeoj. Plej ofte aperas skribaĵoj en lingvoj angla, germana, ukraina kaj rusa.

    Plejparto de junaj poloj parolas la anglan. Procento de maljunaj poloj parolantaj la anglan estas malpli alta (precipe ekster grandaj urboj).

    Aĉeti redakti

    En Pollando estas uzata monumo złoty (PLN, esperante zloto). Plej bone estas interŝanĝi monon en monŝanĝejoj, ĉar surstrataj monŝanĝistoj povas trompi onin kaj vendi falsajn aŭ malnovajn kaj senvaloraj monbiletojn.

    En Pollando senkontakta pagado estas tre populara. Preskaŭ ĉie oni povas pagi per sia telefono aŭ proksimeca karto. Tamen, kompreneble, se oni planas iri al loka bazaro, oni bezonas monon por pagi.

    Memoraĵoj redakti

    Sukceno estas kolektita ĉe pola maro. Oni mem povas provi kolekti sukcenon aŭ oni povas aĉeti diversajn sukcenaĵojn, ekz. braceletojn, kolĉenojn, ĉirkaŭkolojn kaj insektojn kaptitajn en sukceno.

    Vendejaroj redakti

    Manĝi redakti

    Ne estas devige doni trinkmonon, sed donaci gratifikon grandan je 10-15% estas bona kutimo.

    Pro la fakto ke Pollando dum jarcentoj estis plurgenta lando, pola kuirarto estas miksaĵo de multaj kulturoj. Ĝi estas plena je viandaĵoj, supoj, grasaj manĝaĵoj kaj peklitaj legomoj. Vizitante Pollandon oni nepre gustumu lokajn specialaĵojn.

    Pierogi estas eble la plej konata pola plado. Ĝi estas boligita maldika pasto kun farĉo ene. Farĉo povas esti dolĉa, saleta, acida aŭ spica. En Pollando ekzistas miloj da Pjerogejoj - restoracioj, kie oni povas mendi ĉiaspecajn pjerogojn.

     
    Bigoso en bovlo.

    Bigoso estas kutima plado dum Kristnasko kaj Pasĥo. Ĝi estas kutime preparita el acida brasiko, diversaj tipoj de viando, cepo kaj fungoj. Ĉiuj ingrediencoj estas miksitaj kaj la miksaĵo estas bresita dum kelkaj tagoj. La manĝaĵo estas acid-dolĉa kaj iomete spica, tamen la gusto povas varii depende de aldonitaj spicoj kaj aldonaĵoj,

    Mizeria estas kukuma salato kun kremo, kefiro, jogurto aŭ alia densa laktaĵo. La nomo venas de la latina vorto "miserio" kiu havas la saman signifon kiel esperanta "mizero".

    En Pollando oni ofte tagmanĝas supojn. La plej popularaj supoj estas:

    • Rosół - dekoktaĵo el legomoj kaj kokaĵo.
    • Zupa pomidorowa - laŭvorte tomata supo, supo farita el rosół kun aldonitaj tomatoj aŭ tomatpasto.
    • Żur - supo el vianda buljono kun acidpasto. Ĝi havas acidan guston kaj estas ornamita per ovo kaj kolbaso.
    • Barszcz czerowny - beta supo, dum kristnasko oni manĝas ĝin kun etaj pjerogoj (uszka).
    • Zupa ogórkowa - laŭvorte kukuma supo, ĝi estas buljono kun acidaj kukumoj kaj terpomoj. Ĝi similas al rusa rassolnik.
     
    Diversaj tipoj de drożdżówka.

    Drożdżówka estas juddevena dolĉa bulko glaceigita per sukera glazuro. Ekzistas diversaj tipoj de ĉi tiu dolĉaĵo, ekz. kun pudingo, papavo-semoj, dolĉa fromaĝo aŭ fruktoj.

    Napoleonka estas pola kuko. Ĝi konsistas el tri tavoloj, dika tavolo de batita kremo estas inter foliigita pasto.

    Krówki estas tipo de mola lakta bombono kun glueca kaj maĉa enhavo. Oni povas aĉeti ilin en normalaj vendejoj.

    Nokte multaj manĝlokaloj estas fermitaj. Tiam oni povas elprovi polajn rapidmanĝaĵojn. La plej popularaj noktaj rapidmanĝaĵoj en Pollando estas kebabo-viando en flano aŭ pano kaj zapiekanka - longa bulko kun cep-funga farŝo kovrita per fandita fromaĝo.

    Trinki redakti

     
    Kompoto kun eroj de fruktoj.

    Kompoto estas fukta trinkaĵo kun eroj de fruktoj. Kompot estas kutima trinkaĵo en slavaj landoj, en Pollando ĝi plej ofte estas trinkata dum tagmanĝo.

    Alkoholaĵoj redakti

    Drinkado estis ĉiam ligita al pola kulturo, oni ne hezitu viziti drinkejon kaj elprovi kelkajn polajn drinkaĵojn.

    Vodko estas preskaŭ ĉiam farita el greno. Nur kelkaj firmaoj faras terpoman vodkon (interalie markoj Luksusowa kaj Chopin). Vodko estas la dua plej populara alkoholaĵo en Pollando. Jen kelkaj polaj markoj de vodko:

    • Wyborowa
    • Pan Tadeusz
    • Ogiński
    • Sobieski
    • Żubrówka
    • Soplica
    • Żołądkowa Gorzka

    Biero estas la plej populara ebriigaĵo en Pollando, dum la jaroj 1995-2013 konsumado de biero porkape duobliĝis. Jen kelkaj polaj markoj de biero:

    • Żywiec
    • Perła
    • Lech
    • Okocim
    • Kasztelan
    • Tyskie
    • Łomża

    En bierejoj oni povas mendi piwo z sokiem - simple biero kun framba siropo.

    Herbata z prądemherbata po góralsku estas teo kun alkoholaĵo. Oni povas aĉeti ĝin por varmigi sin en montaraj vintrostacioj.

    Loĝi redakti

    Esperanta loĝado redakti

    En Pollando estas 93 gastigantoj de Pasporta Servo (2022/6).

    Kampadejoj redakti

    Hosteloj redakti

    Hoteloj redakti

    Respekto redakti

     
    Pollanda blazono.

    Neŭtrala pola mieno povas ŝajni malgaja al eksterlandanoj, aldone poloj estas gapemaj. Se iu kun malfeliĉa vizaĝesprimo rigardadas vin, tio ne nepre signifas ke tiu volas fari malbonaĵojn al vi.

    Tuj post kiam oni eniras en ies domon, oni (ofte) devas demeti ŝuojn kaj ricevas pantoflojn.

    Kiam viroj eniras iun konstruaĵon, ili kutime demetas sian kapveston. Viro nepre demetu kapveston, se en la ĉambro troviĝas blazono de Pollando aŭ li eniras preĝejon.

    Oni ne rajtas fumi en publikaj konstruaĵoj (ekz. restoracioj, vendejoj, manĝejoj, bierejoj). Se oni volas fari tion oni eliru la konstruaĵon kaj fumu ekstere. En certaj lokaloj ekzistas specialaj fum-ĉambroj, oni rajtas fumi tie.

    Oni ne rajtas posedi iajn ajn drogojn krom nikotinaĵojn, alkoholaĵojn kaj CBD-aĵojn (enhavantaj malpli ol 0,2% da THC).

    Drinkado en publikaj lokoj estas monpunata. Se oni drinkis kaj agas agresive, policio povas transporti onin al karcero por ebriuloj, oni malliberas ĝis malebriiĝo.

    Resti sekura redakti

    Krimnombro en Pollando estas pli malalta ol en aliaj eŭropaj landoj. En 2020 kvanto da murdoj po 100 000 loĝantoj egalis al 0.7, do same kiel Ĉeĥio.

    Pli bone estas ne surporti t-ĉemizojn de sportaj teamoj. Ekzistas multaj grupoj de kibicaĉoj, kiuj povas ataki onin se oni surhavas t-ĉemizon de rivala teamo.

     
    Ruĝe estas koloritaj distriktoj "liberaj de LGBT", kiuj fakte neniel diferencas de aliaj distriktoj.

    Multaj poloj ne subtenas LGBT-movadon kaj ties anojn. Kvankam la situacio daŭre pliboniĝas nealiseksemuloj kaj transseksuloj povas iĝi viktimoj de atakoj kaj malagrablaĵoj.

    La unueca kriza telefonnumero estas 112.

    Avertoj kontraŭ danĝera vetero troveblas je Meteoalarm.

    Esperanto redakti

    La Pola Esperanto Asocio (PEA) havas 15 filojn en grandaj kaj malgrandaj urboj de Pollando. Ĝia sidejo estas en Varsovio. Estas ankaŭ junulara sekcio de PEA, nomata PEJ.

    Pli da informoj estas troveblaj ĉe: retejo de PEA kaj retejo de PEJ.

    Estas ankaŭ aliaj grupoj kaj organizoj kiuj uzas aŭ favoras Esperanton.

    En universitato Adam Mickiewicz en Poznano funkcias postgradaj interlingvistikaj kajesperantologiaj studoj. La studprogramo daŭras 3 jarojn kaj estas ununura tia kursaro en la mondo.

    Esperantaj renkontiĝoj redakti

    Pola Esperanto-Kongreso estas landa kongreso okazanta ĉiujare.

    Ĉiujare Septembre en Poznano okazas kultura kaj arta aranĝo Arkones.

    Pola IKUE-Sekcio ĉiun oktobron aranĝas Esperantajn Preĝtagojn sur Hela Monto en Ĉestoĥova. Dum la evento oni komune preĝas, diskutas agadon de la sekcio kaj partoprenas en Esperanta Sankta meso. Kontakto al la organizanto.

    Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazas ĉiujare Decembre en Bjalistoko por festi naskiĝtagon de Ludoviko Zamenhof. Ĝi havas riĉan programon, interalie okazas koncertoj, diverstemaj prelegoj kaj prezentaĵoj, la lasta tago de la evento estas ĉiam rezervita por ekskurso.

    Junularaj renkontiĝoj redakti

    Kompreneble Pola esperanto-junularo ankaŭ okazigas sian kunvenon. Ĉiujare tie estas elektita nova estraro de PEJ.

    Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (ĈAR) estas semajnfina renkontiĝo por komencantoj. La evento kunorganizas najbaraj junularaj lando-asocioj kaj okazas proksime de landlimoj.

    Rimarkoj redakti

    Rilataj informoj ĉe Vikinovaĵoj troviĝas sur la paĝo :
    Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas en kategorio :