lando en norda Eŭropo, konsistanta el insuloj en norda Atlantiko
Islando
Islando (IS) Flago
Situo de Islando en ĝia regiono.
Ĉefurbo Rejkjaviko
Areo 103 000 km²
Loĝantaro 360 000 (2019)
Monunuo Islanda krono (ISK)
Elektro 220V/50Hz
Tel. antaŭkodo 354
Horzono UTC

Islando (islande Ísland /ˈistlant/) estas lando (sendependa insulo) en Skandinavio. Ĝi estas fama pro siaj naturaj belaĵoj, specife gejseroj, kaj pro siaj multaj vulkanoj kaj glacieroj.

Eniri redakti

Islando ne estas parto de Eŭropa Unio, sed aliĝis al Traktato de Schengen, valida en tiu lando ekde 2001. Tiel la kontroloj por civitanoj de la plimulto de eŭropaj landoj estas simpligitaj kaj ili ne bezonas vizon, sed nur personan legitimilon (ankaŭ por infanoj).

Turistoj el landoj ne aliĝintaj al traktato de Schengen kutime bezonas pasporton. La neceso de vizo dependas de la interkonsentoj kun la Schengen-spaco: ekzemple, turistoj el Usono, Britio, Brazilo, Japanio ne necesas vizon.

ATENTU: La supraj informoj ne estas oficialaj. Aldone, povas esti esceptoj, kondiĉoj, provizoraj ŝanĝoj (kaj, pro KOVID-19, aldonaj reguloj). Do, antaŭ la vojaĝo NEPRE KONTROLU ĈE OFICIALAJ FONTOJ!

Eniri avie redakti

Eniri ŝipe redakti

Kelkaj regulaj ŝiplinioj kunligas Islandon kun Eŭropo.

Ekzemple, estas pramoj de Danio (Hirtshals) al Seyðisfjörður (Orienta Islando), kun halto ĉe Ferooj (Smyril Line - https://www.smyrilline.com/ ). La vojaĝo daŭras 2-3 tagojn kaj kunligoj estas nur 1-2 ĉiun semajnon. Se la celo estas Rejkjaviko, konsideru ke la vojo de Seyðisfjörður al Rejkjaviko longas 660km (aŭte ĉirkaŭ 10 horojn).

Eniri aŭte redakti

Por kunporti sian aŭton en Islandon, necesas uzi pramon (vidu supre). La vojaĝo per pramo estas longa, kutime estas preferinde flugi kaj lui aŭton rekte post la alveno.


Regionoj redakti

 

De la turisma vidpunkto, eblas konsideri la sekvajn regionojn:

Urboj redakti

  • Rejkjaviko estas la ĉefurbo de Islando kaj la plej norda el la ĉefurboj de sendependaj ŝtatoj.

Ne estas aliaj urboj en la kutima signifo. Eblas mencii Akureyri kaj Keflaviko, ambaŭ kun malpli ol 20mil loĝantoj.

Esperanto redakti

En Islando (Rejkjaviko) okazis la 98-a Universala Kongreso de Esperanto (2013).

La adreso de la esperanta asocio en Islando estas:

  • Esperantósamband Íslands - Skólavörðustíg 6b - 101 Reykjavík - info@esperanto.is
 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ ĝermo kaj bezonas vian atenton.
Bonvolu aldoni skizon kaj plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.