Helpo:Saltu en la akvon

Enhavo de la
Helpo
Paĝoj
  1. Enkonduko
  2. Veturhelpo en Vikivojaĝo
  3. Lingva angulo
  4. Teknika helpo en Vikivojaĝo
  5. Teknika helpo en Vikipedio

Aŭdacu! redakti

Ĉe vikioj, uzuloj ne timu fari ŝanĝojn kaj plibonigojn, ĉar la tuta enhavo de la projektoj estas aldonata de personoj kiel vi mem. Do, ni forte proponas al ĉiuj kontribuantoj salti en la akvon!

Alivorte, se vi vidas, ke io en Vikivojaĝo bezonas ĝustigon aŭ plibonigon, ne hezitu redakti! Viaj ŝanĝoj povos esti bonaj kaj taŭgaj. Ne indas timi fuŝaĵojn! Se via kontribuo enhavos eraron, kiam aliulo tion rimarkos, tiam li povos ĝustigi la aferon.

Vikivojaĝo estas komunume konstruata.